Kuirlibro:Ratatuljo

El Vikilibroj
(Alidirektita el Kuirlibro: Ratatuljo)

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Ratatuljo
Energio


Ratatuljo
(france: Ratatouille)

Ĉefmanĝaĵo por 2 – 3 personoj
Krommanĝaĵo por 4 – 5 personoj

Ingrediencoj[redakti]

(tekulero = 3 ml kaj supkulero 15 ml)

  • 4 supkuleroj da virga olivoleo
  • 3 tomatoj (senŝeligita kaj krudhakita)
  • 2 cepoj (senŝeligita kaj krudhakita)
  • 1 mezgranda (itala) kukurbeto (krudhakita kun ŝelo)
  • 1 mezgranda melongeno (krudhakita kun ŝelo)
  • 3 kapsikoj (paprikoj) diverskoloraj (verda, flava, ruĝa) (krudhakita kun ŝelo)
  • 1 1/2 tekuleretoj da salo
  • 3/4 tekulereto freŝe muelita nigra pipro
  • 3 bulberoj da ajlo (senŝeligita kaj ethakita)
  • 3/4 tekulereto da sekigita timiano

Preparado[redakti]

  1. Varmigu la oleon en granda kaserolo aŭ uoko sur meza varmfonto.
  2. Aldonu ĉiujn ingrediencojn escepte de la ajlo kaj timiano.
  3. Kirlofritu ilin dum 25 minutoj sen kovrilo.
  4. Aldonu la ajlon kaj timianon.
  5. Fritu dum plua 20 minutoj kirlante ĉiujn 5 minutojn ĝis la legomoj estas tre molaj.

Konsilo[redakti]

Bone lavu la legomojn kiuj estas hakitaj kun la ŝeloj kaj forigu la pedunklon kaj placenton. Prezentu la manĝaĵon en la kaserolo aŭ uoko. Aldonu rizon kaj bastonpanon.

Bonan apetiton!