Kuirlibro:Terpoma salato

El Vikilibroj
(Alidirektita el Kuirlibro: Terpoma salato)

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Terpoma salato
Energio


Terpoma salato

Ingrediencoj[redakti]

  • 500g da terpomoj, kiuj ne estu tro firmaj
  • 1 verda kukumo
  • 4 acidaj kukumoj
  • 3 malmole kuiritaj ovoj
  • 500g da tomatoj
  • 1 fasko da delikataj junaj cepoj
  • 1 fasko da rafanetoj
  • 1 ruĝa papriko
  • 1 faskoj da petroselo
  • 400g da majonezo aŭ 1/4l da jahurto aŭ 400g da vianda salato
  • 2 supkuleroj da fajngusta vinagro
  • 2 tekuleroj da mustardo
  • 4 supkuleroj da varmega akvo
  • salo
  • nigra pipro
  • iom da sukero
  • eventuale papriko

Kuirado[redakti]

Kuiru la terpomojn kun ŝelo 20 ĝis 25 minutojn.

Senŝeligu la terpomojn ankoraŭ varmaj kaj distranĉu ilin en pecetojn.

Distranĉu la verdan kukumon, acidajn kukumojn,toamtojn, paprikon, rafanetojn,cepojn kaj la malmole kuiritajn ovojn.

Haku la petroselon.

Miksu ĉiujn ingrediencojn en granda pelvo.

Aldonu la vinagron, la mustardon, varmegan akvon kaj iomete da sukero.

Spicu kun salo, pipro kaj papriko.

Finfine aldonu laŭguste aŭ majonezon, aŭ jahurton aŭ viandosalaton.

Miksu singarde kaj lasu stari la salaton almenaŭ dum horo.

Konsilo[redakti]

Bonan apetiton deziras Donjo!

aperis en "Komencanto"

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Terpoma salato
Energio