La Kaperkapitano/Falko kaj Aglo

El Vikilibroj

Falko kaj Aglo[redakti]

La lastaj tiaj agoj de Schooter okazis en tiu parto de la bordo de la insulo Javo, kiu situas kontraŭe de la insulo Balio. Ĉirkaŭ je tiu tempo ankris malgranda klipero (granda rapida velŝipo) en la malgranda Java haveno Kalima; ĉe ties flanko oni povis legi la nomon Jeffrouw Hannje. Laŭ la nomo oni povis supozi, ke la ŝipo estas el la Nederlando, kvankam la formo ne estas laŭ la kutima Nederlanda maniero. Sed neniu atentis la ŝipon, ĉar Kalima ĵus estiĝis kaj la homoj estis tro okupitaj por kontroli la paperojn de la pacema malgranda ŝipo.

La plej grava setlanto estis iu sinjoro Davidson, kiu laŭŝajne faris negocojn kun la kapitano de la Jeffrouw Hannje, ĉar tiu nun loĝis ĉe li dum la ŝipanaro senescepte restis sur la ŝipo. La du viroj sidis sur la malfermita verando, kies folia tegmento donas sufiĉan ŝirmon kontraŭ la suno, fumis bonajn sumatrajn cigarojn kaj legis la plej novajn gazetojn, kiuj tamen jam aĝis kelkajn monatojn. Tiutempe Eŭropa gazeto bezonis preskaŭ kvaronan jaron por atingi Javon.

"Do aŭdu, kapitano, Napoleon nun estis nomumita dumviva konsulo," rimarkigis la setlanto.

"Mi ĵus legis tion," kapjesis la alia, kiu estis Surcouf. "Ni baldaŭ ricevos la sciigon, ke li fariĝis reĝo aŭ imperiestro."

"Ĉu vi parolas serioze?"

"Tute serioze! Tiu konsulo Bonaparte ne estas homo, kiu nur iras la duonon de la vojo."

"Ĉu do vi estas admiranto de li?"

"Ne, kvankam mi agnoskas, ke li estas geniulo. Mi servas al mia patrujo kaj respektas ĉiun, kiu penadas liberigi ĝin de la premo de Anglujo. Pro tio la konsulo havas mian tutan simpation. Mi nur ne scias, ĉu li trovos la ĝustan vojon al tiu celo. La potenco de Anglujo havas siajn radikojn en la kolonioj kaj en la prioritato, kiun Anglujo atingis rilate al monda komerco. Oni forprenu la koloniojn de ĝi; oni reduktu ĝian komercan influon al la ĝusta nivelo; oni malfortigu ĝiajn aliancanojn kaj plifortigu ĝiajn kontraŭulojn; kion plu mi scias? Mi ne estas unua konsulo, kaj sufiĉas se li faros la ĝustan. La plej grava afero estas la konstruado de floto, kiu meritas respekton. La konsulo ŝuldas al sia lando kaj popolo la politikon de paco. Se li tion konsideras, tiam li scias, ke estas nur unu vera malamiko, kaj tiu estas Anglujo. Sed kontraŭ tiu kontraŭulo oni povas batali sukcese nur sur la maro."

"Kion vi faras en ĉi tiu regiono, kapitano. Cetere, ĉu ne estas malagrable por viro kun viaj kapabloj kaperi pacemajn komercistojn?"

"Kial? Ĉu ĉar tio similas piratadon? Ĉu vi konas plej grandan piraton ol Anglujo? Ĝi laŭplaĉe traserĉas kaj konfiskas komercajn ŝipojn de pacemaj landoj; ĝi fermas havenojn laŭ sia arbitro; ĝi mortigas la komercon kaj per tio la industrion de la popoloj; ĝi per tio malriĉigas milionojn da diligentaj laboristoj, nur por kapti ĉion por si mem. Kion ĝi grandskale faras, tion mi faras malgrandskale; dum ĝi pekas kontraŭ nacioj, kiuj estas senkulpaj, mi operacias honeste kaj malkaŝe kontraŭ malamiko, kiu estas samtempe senindulga kaj nepacigebla. Kondamnu min, se vi povas! Ĉu Anglujo ne havas centojn da kaperkapitanoj? Kaj kiaj homoj estas ili? Pensu nur pri tiu seninda Schooter, kiu ne estas homo, sed diablo! Ĉu ni malkuraĝe kaj sendefende mallevu la armilojn por ke ni estos sufokitaj? Eĉ se mi volus tion, mi ne rajtas ĉar mi havas sanktan devon. Estas kvardek bravaj viroj sur mia ŝipo, kiujn mi devas vivoteni, sed ja ne kredu, ke tiuj estas mia tuta familio! En Bengalio mi havas maljunulojn, kiuj servis en la francaj kolonioj kaj kiuj ricevas nenion de la angloj; mi havas multajn familioj de setlantoj, kiuj estas ruinigitaj pro la Anglaj kolonimilitoj; mi havas malriĉajn francojn, kiuj senrimede iris en fremdlandon, ĉar la revolucio forpelis ilin, kaj ili nun bezonas iom da mono por kultivigi malgrandan pecon da tero; mi havas sanktajn virojn, kiuj iris al la paganoj por prediki pri dio, sed kiuj nun sentas siajn vivojn minacataj de la malvarmeco kaj la malkredo de la nunaj cirkonstancoj. Nu, mi estas la zorganto de ĉiuj tiuj homoj. Mi donas pensiojn al la invalidoj, kompensojn al tiuj, kiuj estas ruinigitaj, subtenon al la setlantoj, protekton kaj vivotenon al la misiistoj. Francujo ne faras tion, en Parizo oni malfermas neniujn leterojn, per kiuj la anoj de la lando petegas por helpo. Kio okazus al ili, se Robert Surcouf formetus siajn armilojn kaj ne plu povus helpi ilin?"

Davidson salte leviĝis por doni la manon al la brava maristo. "Kapitano, mi scias ĉion tiun," vokis li, "ĉar ja estas mi mem, kiu transdonas multajn de viaj donoj. Francujo tute ne scias, kiun homon ĝi havas en ĉi tiu parto de la mondo, kaj - - -"

Li estis interrompita de matroso de Surcouf, kiu eniris kaj al sia kapitano raportis, ke la Aglo antaŭ du tagoj ĉe la orienta parto de la insulo atakis plantejon kaj forkondukis pastron.

"Kiu diris tion?" demandis la kapitano.

"Ĵus ankriĝis nederlando ŝipo, kiu sciigis tion al ni."

"Do tio ne estas fikcio. Vidu, Davidson, ke mi ne povas ripozi! Tiu homo volas la premion, kiun la Angloj anoncis por mia kapo, sed mi ĝis hodiaŭ vane serĉis lian spuron. Nun mi trovis ĝin kaj nun mi volas montri al li mian kapon. Adiaŭ, Davidson. Mi forlasas ĉion ĉi tie, ĉar mi scias, ke ni baldaŭ revidos."

La eksterordinara viro rapidis al la haveno kaj sur lian ŝipon en animstato, kiun oni preskaŭ povis nomi entuziasmo. Post malpli ol kvarona horo li jam velis el la malgranda haveno kaj kiam la ŝipo apenaŭ preterpasis Kalima, li ordonis al du viroj forigi la nomon Jeffrouw Hannje. Tio rapide okazis kaj tiam la vera nomo le faucon estis surpentrita.

La vento estis favora kaj do la Falko jam post tri horoj atingis la orientan pinton de Javo, kie estis la koncerna setlejo. Velante inter ĉi tiu loko kaj la insulo Balio al la kabo Butur ili vidis ĉe la enfluejo de rivero ruinaĵojn de forbrulintaj kabanoj kaj apude homojn, kiuj jam konstruis la novajn. Surcouf lasis malhisi la velojn, kondukis la ŝipon kiel eble plej proksime al la bordo kaj tiam surboatiĝis kaj lasis sin remi al la bordo. La homoj rimarkis la ŝipon kaj la proksimiĝantan boaton kaj rapide retiriĝis en proksiman karpenan arbaron. Kiam la kapitano albordiĝis, li certe vidis forbrulintajn kabanojn, forlasitajn ĝardenojn kaj detruitajn kampojn, sed neniun homon, kiun li povus demandi. Nur post longtempa vokado li aŭdis respondon de malproksime kaj tiam la demandon:

"Kia ŝipo estas tiu?"

"Franca," li respondis.

Li pro singardemo ne estis montranta sian flagon. Sed nun, post lia respondo, la arbustaĵo susuris kaj li vidis eliri homon, kiu tenis fortan bastonon en la dekstra mano.

"Venu pli proksimen kaj ne timu," diris la kapitano. "Mi estas amiko de ĉiuj pacemaj homoj kaj ne farus malbonaĵon. Cetere, vi ja vidas, ke mi estas sola. Miaj du remantoj restis en la boato."

Do la fremdulo proksimiĝis. Li havis altan, larĝan kaj muskolan staturon kaj inteligentan vizaĝon, en kiu ŝajne dominis trajto de melankolio. Li estis vestita nur per maldika blanka pantolono kaj blanka bluzo.

"Via ŝipo aspektis suspekta," li pardonpetis; "tial ni retiriĝis."

"Kio de mia ŝipo kaŭzis tiun suspekton?" demandis Surcouf.

"Hm, nenio speciale. En ĉi tiu regiono kvar el dek ŝipoj tute certe estas piratoj kaj laŭ niaj spertoj havi konfidon estus arto."

"Mi aŭdis, ke la Aglo estis ĉi tie. Vi certe apartenas al ĉi tiu setlejo, ĉu ne?"

"Nur ekde antaŭhieraŭ. Mi apartenis al la ŝipanaro de la Aglo kaj uzis la okazon resti ĉi tie."

"Ah!" eligis Surcouf surprizite. "Ĉu vi estis matroso de Schooter?"

"Jes, bedaŭrinde! Li devigis min kaj mi suferis multon ĝis mi sukcesis eskapi."

"Se estas tiel, bonvolu rigardi mian ŝipon. Jen mia lorno."

La viro prenis la lornon, sed li apenaŭ celis la ŝipon, kiam li kun laŭta voko de miro demetis ĝin de la okulo.

"Le faucon! Nekredeble! Le faucon, kapitano Surcouf?"

"Certe. Mi mem estas Surcouf."

"Vi, vi mem! Dio mia, tiam mi benas la horon, kiam mi eskapis de la Aglo, ĉar nun mi scias, ke tiu terura Schooter ricevos sian punon!"

"Se mi havas la povon, li ricevu ĝin. Bonvolu rakonti!"

"Unue permesu al mi, ke mi informu la aliajn, por ke ili ne plu estu maltrankvilaj.

Li foriris kaj baldaŭ revenis kune kun dekdu personoj, ok plenkreskuloj kaj kvar infanoj, kiuj jubilante bonvenigis Surcouf. La malgranda kolonio antaŭe konsistis el du geedzaj nederlandanoj, tri francoj, unu belgo kaj unu svedo. Tiu lasta estis mortigita dum la atako, ĉar li kontraŭstaris.

"Ĉu vi ne havis ankaŭ pastron?" demandis Surcouf.

"Certe," estis la respondo. "Li venis de Djokjokarta por prizorgi la Javanojn, kiuj loĝas proksime en la arbaroj."

"Ĉu do li estis misiisto?"

"Jes, li estis misiisto el la ordeno de la Sankta Spirito. Ni devis nomi lin frato Martin."

"Aĥ!" vokis Surcouf suprensaltante de la ŝtono, sur kiu li antaŭe sidis. "Frato Martin el la ordeno de la Sankta Spirito? Bonege! Lin mi konas, li nepre ne restu ĉe tiu homo! Parolu!"

La eskapita maristo transprenis la raportadon. "Ni ankrumis antaŭ Palembang," li diris, "kiam ni aŭdis, ke la Falko krozas ĉe la norda marbordo de Javo. Kapitano Schooter ja estis ĵurinta, ke li kaptos la Falkon kaj tial tuj lasis levi la ankron. Ni velis laŭ la marbordo sen vidi vian ŝipon, kapitano, sed anstataŭe ni vidis ĉi tiun malgrandan setlejon. Schooter observis ĝin per la lorno kaj rimarkis la pastron. Tiu estis sufiĉa kialo por li tuj ataki la setlejon."

"Kiel la ĉeesto de unu pastro povas esti la sola kialo por tia malgajiga ago?" vokis Surcouf.

"Mi ne scias, sed estas fakto, ke Schooter ekkoleregis, kiam li ekvidis la pastron. Oni rakontas, ke li mem iam estis ano de ordeno. Li estas irlandano kaj laŭ onidiroj fariĝis protestanto pro malagrablaj kialoj. Pro tio li malamas pastrojn kaj tiu malamo iĝis vera manio. Li estas la plej sendia homo, kiun mi iam ajn vidis, ekscesa drinkulo, blasfema sakrulo kaj barbaro al siaj subuloj. Mi estas germano kaj apartenis al unu el tiuj malfeliĉaj regimentoj, kiuj estis venditaj de siaj princoj al la angloj por helpi ekstermi la ideojn de libereco kaj justeco en Ameriko. Mi devis forlasi mian fianĉinon kaj miajn gepatrojn kaj dizertis kiel multaj aliaj, ĉar mi ne volis batali por nacio, kiu havas nur unu politikon, nome kiel hirudo elsuĉi la prosperon el la aliaj nacioj. Tio estis mia malfeliĉo. Mi ne povis reiri al mia patrujo; la fianĉino edziniĝis al alia viro, la gepatroj mortis kaj mia heredaĵo estis konfiskita. Mi fariĝis maristo. Ekde tiam mi surveturis ĉiujn marojn, ĝis mi ekloĝis ĉe la Kabo. Sed tiam, antaŭ kvin jaroj, venis la angloj kaj okupis ĝin. Mi kun kelkaj aliaj pluvagis supren laŭ la marbordo, kie ni ekloĝis. Antaŭ du monatoj Schooter ankrumis ĉe ni. Ni opiniis lin komercisto kaj iris sur la ŝipon por intertrakti la prezon de brutoj por buĉo, kiujn li volis aĉeti de ni. Ni ne interkonsentis kaj ĉar mi kontraŭis al lia volo, li punis min kaj tenis min kiel matroson sur la ŝipo. Mi travivis la plej malbonan tempon de mia vivo ĉe li kaj ĉiam serĉis ŝancon por eskapi; nur antaŭhieraŭ mi sukcesis. Li ordonis, ke tridek viroj ataku la setlejon, kaptu la pastron kaj elrabu kaj forbruligu la loĝejojn. La bravaj homoj fuĝis. Nur unu rezistis apud la pastro. La unua estis mortpafita kaj la dua, kiu volis interpacigi, estis katenita kaj portita al la ŝipo. Mi sukcesis eskapi en la karpenan arbaron kaj tiuj homoj volonte akceptis min, kvankam mi venis de la ŝipo de la piratoj."

"Kaj kiun planon vi havas nun por via estonteco?"

"Mi provos reiri al mia malgranda posedaĵo ĉe la Kabo. Sed antaŭe mi petas vin akcepti min sur via ŝipo. Mi volas ĉeesti, kiam Schooter ricevos sian punon."

"Tiun deziron mi volonte plenumas. Kia ŝipo estas la Aglo?"

"Ĝi estas angla militŝipo kun tridek kanonoj, sed ĝi faras nur dektri mejlojn en horo. Se vi ne plu perdos tempon, vi trovos lin en la Makasara Markolo. Li kutime transdonas siajn kaptitojn al la sovaĝaj dajakoj, kiuj loĝas en la montoj de Borneo kaj ricevas por tio orpolvon de ili. Li tiam normale vizitas certan insulon. La dajakoj multe pagas por blankuloj, aŭ por vivante entombigi ilin kune kun siaj nobluloj, aŭ por oferi ilin al siaj idoloj."

Tiu sciigo instigis Surcouf al kiel eble plej granda rapidemo. Li tamen unue malŝarĝis diversajn semaĵojn, ilojn kaj aliajn objektojn kaj donacis ilin al la setlantoj, por helpi ilin rekonstrui la detruitan setlejon; sed poste li tuj ekvelis por atingi la nordan parton de la Java Maro antaŭ la nokto kaj, tie krozante, bari la vojon al la Aglo el la Makasara Markolo. Tio tute sukcesis kaj ĉar li ne vidis ŝipon dum la nokto, li matene velis norden inter Borneo kaj Sulaveso.

Li sciis, ke li renkonte iras al malamiko, kiu estas pli danĝera ol ĉiu alia ĝis nun renkontita kaj ke atendas lin batalo, kiu antaŭvideble estos sovaĝa masakro. Li tamen estis optimisma; li sciis ke lia ŝipo havas pli bonajn manovrajn kapablojn ol la Aglo; li vidis, ke liaj viroj estas en bona humoro kaj li kredis je la eblo, ke io povus okazi, kio povus helpi eviti sangan bataladon.

Tagmeze li pasis Koti Lama, la vento estis favora kaj li plu krozis norden - maldekstre estis Borneo kaj dekstre Sulaveso - sed li renkontis neniun ŝipon. Tial li estis certa, ke la Aglo ankoraŭ estas antaŭ li, ĉar Schooter serĉis la Falkon ĉe la marbordo de Javo kaj tial ne iris supren laŭ la Makasara Markolo al la Sula Maro, sed malsupren al la Java Maro.

La suno jam estis ĉe la horizonto, kiam la Falko atingis la sudan pinton de la Sulavesa Maro. Nun necesis esti singarda. Surcouf suprengrimpis la maston ĝis la pinto por traserĉi la maron per la lorno. Li vidis insulon en la nordo kaj en malgranda golfo de tiu insulo ĉe la okcidenta marbordo elstaris la mastoj de ŝipo, kies veloj estis ferlitaj, kio montris, ke la ŝipo ne forlasus la lokon en la venonta nokto. Por ne esti vidata li tuj lasis ĝiri la ŝipon kaj ankris ĝin malantaŭ kaŝanta terkapo.

Tie li restis ĝis mallumiĝis. Tiam la ankro estis levita kaj la Falko estis direktita nordorienten por atingi la ne gardatan flankon de la insulo. La nokto estis malluma, tiel malluma, ke oni ne povis vidi pli malproksimen ol unu ŝiplongo. Sur la ŝipo estis neniu lumo. Ili devis esti kiel eble plej atentemaj kaj kiam Surcouf kredis, ke la ŝipo atingis la nivelon de la insulo, li direktis la ŝipon okcidenten. Li nur hisis tiom da veloj, kiom necesis por malrapide movigi la ŝipon. Kiam li pensis, ke estus la ĝusta momento, li surakvigis barkason, kiu per ĉirkaŭvolvitaj remiloj devis sondi la situacion antaŭ la Falko.

Tiel ili atingis la orientan flankon de la insulo, kie la barkaso malkovris malgrandan golfeton, en kiu la brigo povis ankrumi. Tuj post kiam tio okazis, iris Surcouf kune kun dudek viroj sur la boatoj por ĉirkaŭveturi la sudan parton de la insulo. La ceteraj viroj restis por gardi la ŝipon. Ĉar ĉiuj remiloj estis sufiĉe ĉirkaŭvolvitaj, ili ne faris iun brueton kaj ankaŭ la viroj estis tute silentaj.

La kapitano antaŭis la aliajn sur la ŝalupo. Ĉiuj estis armitaj nur per tranĉilo kaj sturmhakilo, ĉar Surcouf intencis lasi la boatojn malproksime de la Aglo kaj naĝi la lastan distancon al la ŝipo; sed la sturmhakilo estas la plej danĝera armilo en la mano de forta maristo. Ili veturis ankoraŭ ne dek minutojn, kiam ili vidis la lumantan ŝiplanternon de la serĉata veturilo. Surcouf signalis halti kaj lasis sin malrapide gliti el la boato en la akvon.

Estis necese bone rigardi, ĉar oni ankoraŭ ne certe sciis, ĉu la ŝipo vere estas la Aglo, kaj se estus tiel, tiam oni devus eltrovi, ĉu ĉiuj estas sur la ŝipo kaj kiamaniere estas la gardado. Surcouf estis bonega naĝanto; li dividis la akvon sen movi ĝin pli ol fiŝo. En la proksimeco de la ŝipo li subakviĝis kaj nur ĉe la ŝipkorpo surakviĝis. Li malrapide kaj singarde ĉirkaŭnaĝis ĝin kaj konvinkiĝis, ke ĝi estas la Aglo. La ŝipo ankris nur per unu ankro, per la nokta ankro ĉe la grutrabo. Apud la ŝnurego pendis la ankrotakelo malsupren ĝis en la akvon.

Surcouf tiris la takelon kaj rimarkis, ke ĝi estas fiksita supre kaj do povas elteni lin. Li grimpis supren kaj penegis eviti tuŝi la ŝipvandon por ne fari bruon. Supre li rimarkis, ke estas nur du viroj sur la ferdeko, la antaŭa kaj la malantaŭa ferdekgardoj. Nun li sufiĉe vidis, li glitis malsupren kaj reiris al siaj boatoj. Li ne unue naĝis al la ŝalupo, sed al la barkaso, kiun leŭtenanto Ervillard komandis kaj sur kiu ankaŭ estis la germano, kiu antaŭe apartenis al la ŝipanaro de la Aglo. Kiam tiu aŭdis, kia estas la gardado de la piratoj, li petis esti la unua kiu surŝipiĝos, kio estis permesita al li.

Nun ili mallonge interkonsiliĝis kaj decidis, ke Surcouf kune kun la germano kaj la leŭtenanto unue grimpos sur la ŝipon por kaŝiri al la du gardistoj kaj subigi ilin; tiu okazu per simpla buŝoŝtopado kaj nur en plej ekstrema okazo per mortigo; nur poste la aliaj sekvu suprengrimpante la ankrotakelon aŭ rajdante la ankroŝnuregon. Tiam ili surprize kaptus la kapitanon kaj la oficirojn, okupus la armilan kaj pulvan ĉambron, kaj post tiuj preparoj ili povus esperi, ke estus pli facile venki la ŝipanaron.

Post kiam ĉiu ricevis sian taskon, oni remis la boatojn al la insulo, kie ili restis gardataj de nur unu viro. La ceteraj, nur dudek viroj kun la kapitano, naĝis unu post la alia al la angla ŝipo, kiun ili atingis nerimarkite. Kelkajn minutojn poste la tri viroj jam staris malantaŭ la prutegaĵo. La antaŭa ferdekgardisto apogis sin al la antaŭa masto, turnante la dorson al ili.

"Li staras oportune," flustris Surcouf al la germano. "Kviete tien, kaj premu forte la gorĝon. Li ne eligu iun sonon."

La germano kaŝiris al la masto; unu rapida preno de liaj fortaj manoj sufiĉis, kaj post kelkaj sekundoj la gardisto havis buŝoŝtopilon kaj estis katenita ĉe brakoj kaj kruroj al la masto. La malantaŭan gardiston ili same feliĉe surprizis kaj nun Surcouf faris la signalon suprengrimpi al la atendantaj viroj en la akvo. Tio okazis tiel singarde, ke tiuj, kiuj suprenrajdis la ankroŝnuregon, kaŭzis nur preskaŭ nerimarkeblan kliniĝon de la pruo. Tuj post kiam ĉiuj estis sur la ferdeko, ili kaŝiris al siaj postenoj.

La kapitano kaj lia leŭtenanto lasis sin konduki de la germano al la ŝipestra kajuto. La pordo estis riglita de interne, Surcouf frapis mallaŭte.

"Kiu estas tie?" eksonis dormema demando.

"La leŭtenanto," respondis Bert Ervillard anglalingve.

"Kion vi volas?"

"Pst, kapitano, ne parolu laŭte! Okazas iu diablaĵo sur la ŝipo, kiun ni povas kaŝaŭskulti. Ellitiĝu kaj venu rapide!"

"Aĥ, mi tuj estos preta!"

Ili aŭdis liajn hastajn movojn kaj la tintadon de lia armilo; samtempe ili vidis tra mallarĝa fendeto, ke li lumigis la ĉambron.

"Atenton!" flustris Surcouf. "Li ne pafu, li vekus ĉiujn aliajn. Vi tuj prenu liajn manojn dum vi, Ervillard, premu lian gorĝon. La ceteron faros mi."

Nun la pordo estis malriglita kaj malfermita. En la hela ĉambro Schooter estis bone videbla; la spado estis almetita kaj li havis pistolon en ĉiu mano, sed bonŝance la ĉanoj ankoraŭ ne estis streĉitaj. Antaŭ ol liaj okuloj povis penetri la mallumon sur la kajuta ŝtuparo, li estis kaptita ĉe kolo kaj manoj. La pistoloj falis el liaj manoj kaj mallaŭta stertoro eligis el lia gorĝo; tiam ili puŝis lin en la kajuton, kuŝigis lin sur lian liton kaj katenis kaj buŝoŝtopis lin.

Ezakte same ili surprizis la leŭtenanton en la baborda kajuto; la germano, kiu ja konis ĉiun angulon de la ŝipo, kondukis la aliajn. Poste ili prenis la armilajn kaj municiajn provizojn. Ĝis nun ĉio bone funkciis. Ĉar la germano certigis, ke la ŝipanaro estas sen armiloj en siaj hamakoj, la trovitaj pafiloj estis ŝargitaj kaj ili grimpis tra la antaŭa luko malsupren al la ŝipanara loĝejo.

Tie lumis nur unu lampo, kies lumo apenaŭ sufiĉe lumigis la malaltan barelsonan ĉambron kun la multaj hamakoj. La descendo sur la mallarĝa knaranta ŝtuparo ne povis okazi tiel senbrue kiel dezirate; la viroj de la Aglo rimarkis ilin kaj unu el ili eligis sakraĵon. Li kredis, ke ili estas la anstataŭotaj ferdekgardistoj, sed li rapide eliĝis el sia hamako kiam li vidis, ke ne venas siaj du kamaradoj, sed trupo de nekonatoj.

Li vekis la aliajn per voko, sed Surcouf jam staris kun la du pistoloj de la kapitano ĉe la pordo kaj ordonis per tondra voĉo:

"Ĉiu al sia loko! Mi estas kapitano Surcouf kaj la ŝipo estas sub mia potenco. Kiu kuraĝas rezisti, tiun mi pendigos ĉe la antaŭa masto!"

Kiam ili aŭdis tiun nomon, la jam levitaj manoj malleviĝis. Neniu el la timata ŝipanaro havis la kuraĝon aŭ la spiritpretecon diri ion ajn. La afero estis tiel nekredebla, tiel malebla por ili kaj tamen ili vidis la timatan kapitanon antaŭ si. Ili bezonis tempon por kompreni tion, des pli ĉar la ŝipo ja ne estis sturmita kaj ili pro la malsekaj vestoj de la francoj ekkomprenis ke tiuj alvenis naĝante. Surcouf daŭrigis:

"Vi devas senkondiĉe kapitulaci kaj unuope supreniri al la ferdeko. Antaŭen, marŝu!"

Li kaptis la plej proksime starantan viron ĉe la ŝultro kaj puŝis lin al la ŝtuparo. La viro obeis tute perplekse kaj la aliaj sekvis lian agmanieron. Ili iris supren, unu post la alia, kun iom da distanco, kaj estis supre kaptitaj kaj katenitaj antaŭ ol ili tute komprenis la situacion. Poste ili estis portitaj en la balastoĉambron, kie ili restis bone observataj de gardanto.

Nun Surcouf lasis alporti raketojn el la pulvoĉambro. La suprenfluganta lumo de la raketoj kaj unu sola pafo el unu kanono signalis al la Falko, ke la Aglo estas prenita. La signalo estis rimarkita kaj post duona horo, dum kiu Surcouf detale inspektis la Aglon, venis la brigo kaj ĵetis la ĉefan ankron apud la angla ŝipo. Nun oni ankaŭ iris por alkonduki la tri postlasitajn boatojn kaj tiam la entrepreno kontraŭ la Aglo estis sukcese finita.

Nun ankoraŭ nur restis trovi la forkaptitan misiiston. Neniu el la ŝipanaro donis informojn pri li, ili male respondis al ĉiu peto kaj al ĉiu minaco per obstinaĉa silentado. En tiu momento la leŭtenanto estis pridemandata, sed ankaŭ tiu silentis. Tial Surcouf sendis iun venigi la kapitanon, kiu plu kuŝis katenita en sia kajuto, kaj akceptis lin sur la ferdeko, ĉirkaŭata de ĉiuj viroj de la Falko.

Kelkaj nun ĉe la mastoj pendigitaj lanternoj sufiĉe lumis por bone inspekti la malbonfaman viron. Li havis altan malgrasan antaŭenfleksatan figuron kaj vizaĝon, kies trajtoj tute ne inspiris konfidon. Oni deprenis la buŝoŝtopilon kaj la katenojn ĉe la piedoj, sed la manoj restis katenitaj.

Li ŝajnis ne afliktita de tio, kio okazis kaj kies gravecon li ankoraŭ ne sciis. Liaj okuloj brilis kaj lia vizaĝo estis ruĝa pro kolero kiam li, enirante la cirklon, demandis per bruska voĉo:

"Kio okazas ĉi tie? Kiu kuraĝas konduti kiel mastro sur mia ŝipo?"

"Ĉu sur via ŝipo, sinjoro Schooter?" respondis Surcouf. "Mi pensas, ke estas mia ŝipo!"

"Ba, kia impertinenteco! Kiu vi estas"

"Mi estas Robert Surcouf, ano de la franca respubliko, kaj la ŝipo, kies lumo vi vidas triborde, estas la Falko, kiun vi ja tiom volonte volis renkonti. Mi esperas, ke vi elkore dankos min pro tio, ke mi ŝparigis al vi la penon malsukcese plu serĉi min dum pli longa tempo!"

Kiam la kapitano aŭdis tiun nomon li paliĝis; sed tio estis la sola signo de lia ektimo, li fiere respondis:

"Robert Surcouf? Hm! Jes, mi nun memoras, ke mi ie jam aŭdis tiun nomon. Ĉu vi estas maristo?"

"Mi tion ne volas aserti, sed mi esperas, ke oni opinias min maristo."

"Kion vi faras sur mia ŝipo?"

"Mi serĉas kapitanon Schooter."

"Nu, bone, tiu estas mi. Kion plu?"

"Plie mi serĉas misiiston, kiun vi antaŭ kelkaj tagoj forkaptis de Javo. Bonvolu diri al mi, kie li nun estas!"

"Mi ne bonvolos, sinjoro! Mi kutimas ..."

"Pa!" interrompis Surcouf per bruska voĉo. "Kion vi kutimas, tute ne gravas nun; kio gravas nun estas tio, kio plaĉas al mi. Mi rekomendas al vi ne opinii min viro, kun kiu vi povas ludi. Mi ne pensas, ke vi estas frenezulo kaj do mi supozas, ke vi havas la prudenton por bone kompreni vian nunan situacion. Ĉu vi diros al mi, kie la misiisto estas aŭ ne?"

"Al iu Surcouf la kapitano Schooter ne respondas!"

"Bone, vi estas mia kaptito. Ĉar vi rifuzas doni al mi la informon, mi devas lasi malfermi vian buŝon. Leŭtenanto Ervillard, la vipo! Tiu viro ricevos tridek fortajn batojn sur la nuda dorso!"

Aŭdante tion Schooter haste faris unu paŝon antaŭen. "Kion vi diris?" li vokis, tremante pro kolero. "Ĉu vi volas lasi min bati? Min? Mi estas oficiro! La kapitano de la Aglo, kiu tremigas ĉiun malamikon!"

Surcouf indiferente suprentiris la ŝultrojn kaj respondis: "Espereble vi ne pensas, ke mi kaj miaj bravaj viroj timas vin. Jes, mi lasos malfermi vian buŝon per bonaj batoj!"

Schooter unue repondis per raŭka krio, sed tiam li vokis: "Ulo, tion vi ne kuraĝos! Ankoraŭ ekzistas la internacia juro! Mi ne estas pirato, mi estas kaperkapitano kun oficiala licenco. Kaj se vi ne respektas tion, tiam la kapitano Schooter estas tia viro, kia havigas respekton kaj satisfakcion al si. Timu mian venĝon! Vi prenis mian ŝipon; nu, mi ne povas ŝanĝi tion, kvankam mi faros miajn dormemulojn terure penti tion; sed vi devas konduki min al la plej proksima haveno kaj tiam mi montros al vi, kion signifas minaci viron de mia kvalito per la vipo!"

"Mi ja vidas, ke via kolero malbone influas vian decon," respondis Surcouf. "Efektive mi ne devas klarigi miajn ordonojn kaj agojn al iu ajn homo, sed pro via malsaneca penskapablo mi tamen degnas doni klarigon al vi. Jes, la internacia juro ekzistas, sed ĝuste tiu juro malpermesas al kaperkapitano esti pirato; sed al ĉiu honesta kapitano ĝi ordonas trakti piraton kiel piraton, tio signifas kiel marrabiston. Ĉu vi havas kaperlicencon ne gravas al mi. Mi havas pruvojn, ke vi atakis sendefendajn setlistojn kaj ke vi mortigis pacemajn maristojn, kvankam ili senreziste kapitulacis; ke vi eĉ militas, neniige militas, kontraŭ piaj pastroj, kiuj ne havas aliajn armilojn krom la vortoj de la amo kaj de la admono. Vian licencon mi do ne povas atenti, ĉar vi ne estas kaperkapitano, sed pirato. Ankaŭ satisfakcion mi devas rifuzi al vi, ĉar neniu rabisto kaj murdisto indas satisfakcion. Vian venĝon mi ne timas. Fine mi ankoraŭ volas rimarkigi, ke mi tute ne devas konduki vin al la plej proksima haveno; mi male rajtas, estas eĉ mia devo, tuj pendigi ĉiun piraton. Mi jam tro multe parolis kun vi. Via sorto simple estos la jena: Respondu mian demandon kaj mi emos konduki vin kiel kaptitan piraton al la guberniestro de la plej proksima franca kolonio sur mia kurso; se vi rifuzas respondi, tiam mi unue lasos vin vipi, poste kareni kaj finfine, se vi ankoraŭ ne respondas, pendigi ĉe la jardo."

"Provu tion!" senprudente pro kolerego vokis Schooter. "Vi ĉi tion terure pentos!"

"Leŭtenanto Ervillard, antaŭen!" ordonis Surcouf.

Post mangesto de la leŭtenanto ses fortaj pugnoj kaptis Scooter kaj kondukis lin al la antaŭa ferdeko.

"Dio mia, li aŭdacas ĝin!" ili aŭdis lin voki. "Konduku min reen, mi donos respondon!"

Li estis kondukita reen kaj konfesis, ke li hodiaŭ matene transdonis la pastron al la sovaĝaj dajakoj.

"Kiun prezon vi ricevis?" demandis Surcouf.

"Tiun saketon da ora pulvoro, kiu estas en mia kesteto," estis la respondo.

"Kie loĝas la dajakoj?"

"Unu horon malproksime, de la riverbuŝo supren laŭ la rivero."

"Bone! Nun nur restas diri al vi, ke mi do ekstradicios vin, se mi sukcese trovos la pastron sen damaĝo. Sed se li havas la plej malgrandan damaĝon, tiam vi tamen estos pendigita. Do estas laŭ viaj interesoj, ke vi proponu iun el viaj viroj, kiu taŭgas por iri kiel via agento al la dajakoj; la saketon li kunportu, sed akompanos lin du el mia viroj, kiuj havas la spertojn intertrakti kun la sovaĝuloj. Diru la nomon!"

"Subnavigisto Harcroft."

"Tio sufiĉas. Nun mi volas prezenti al vi bravan viron, kiu mem spertis, ke vi estas pirato kaj dank' al kiu ni tiel rapide kaj sukcese trovis la akvospuron de via ŝipo."

Li mangestis - la viroj disiris - la germano fariĝis videbla.

"Holmers! Kanajlo!" vokis la kaptito kaj levis la pugnojn por ĵeti sin sur la germanon, sed li tuj estis kaptata kaj laŭ la ordono de la kapitano kondukata al la Falko.

Tuj kiam tagiĝis, boato veturigis la tri virojn al la bordo. La subnavigisto antaŭe estis dirinta, ke estis li, kiu intertraktis kun Karima, la tribestro de la dajakoj, kaj la aliaj du viroj sufiĉe bone sciis la malajan lingvon por plenumi sian taskon.

Estis interkonsentite, ke Surcouf atendos ĝis tagmezo, sed tiam, se ili ankoraŭ ne revenis, li supozu, ke ili bezonas helpon. Ankaŭ Holmers, la germano, rakontis, ke li dum antaŭa vizito estis kune kun Schooter kaj sufiĉe konas la ĉirkaŭaĵon por konduki la aliajn. Laŭ liaj informoj la kapitano povis plani sian agmanieron. Li cetere, malgraŭ la mallonga tempo, jam ŝatis tiun viron. La melankolio de Holmer estis sekvo de lia sopiro pri la patrujo, kiun li tutanime amis, sed al kiu li tamen ne povis reveni. Li kiel dizertinto estis kondamnita iam esti enterigita en fremdan teron.

La interkonsentita limdato pasis, sed la tri senditoj ne revenis, tial Surcouf estis devigita fari militan ekspedicion. Li transdonis la komandon super la du ŝipoj al la leŭtenanto kaj mem komandis la dudek virojn, kiuj estis selektitaj por la entrepreno. Ili estis ekipitaj per bonaj armiloj kaj malgraŭ la nuna varmego ili devis surmeti tri tavolojn da vestaĵoj por malfaciligi, ke la venenaj sagoj de la dajakoj povas penetri. La ŝipoj forlasis la insulon kaj ankriĝis proksime al la firma tero, por ke la kanonoj en kazo de neceso povus pafatingi la bordon. Tiam la boatoj deŝipiĝis por albordiĝi en golfeto, kiu estis kreita de malgranda rivereto enfluanta ĉi tie en la maron.

La bordo montris nur mallarĝan sablan strion sen plantoj; sed malantaŭ tio ekis densa praarbaro, kies volvoplantoj tre malfaciligis la antaŭeniradon. Jen ili ekvidis preskaŭ cent futojn altan arbon, kiu havis perimetron de ĉirkaŭ dudek futoj. Ĝia blanka ŝelo estis fendetoplena kaj ĝiaj fruktoj estis same grandaj kiel prunoj. Ĉi tiu estis la terura upasarbo (Antiaris toxicaria = genro de morusacoj), kies lakta suko jam per sia haladzo kaŭzis dolorigajn abscesojn; estas ĉi tiu malbonfama arbo, pri kiu ekzistas tiom da hororaj onidiroj. Ĝi laŭdire nur kreskas en la Mortovalo en Javo kaj mejlovaste tiel haladzigas la ĉirkaŭaĵon, ke neniu arbo, neniu arbusto, neniu greno kreskas kaj ĉiu vivanta estaĵo mortas. Sed tio ne estas vera; ĝi male troviĝas en la plej densaj arbaroj kaj oni devas nur eviti ekkontakti ĝian venenon aŭ tro longe enspiri ĝiajn haladzojn.

Ĉe tiu ĉi arbo surprengrimpis brakdika volvoplanto, kiu ne havis branĉojn ĝis ĝi atingis grandan altecon, sed tiam ĝi montris inter siaj elipsaj folioj verdete blankajn florojn, kiuj jasmensimile odoris. Tiu arbo estas la java strikno (Strychnos nŭ-vomica), el kies radikoŝelo oni produktas venenan sukon, kiu nomiĝas Upas Radscha; ĝi kaŭzas post la plej eta vundo fortajn konvulsiojn kaj rapidan morton.

Proksime kreskis amaso da kvin futojn altaj plantoj, kiuj havis longegajn foliojn kun molaj haroj kaj bukedon da ruĝe blankaj floroj. Tio estas la hinda galango (Alpinia galanga). Ankaŭ sovaĝa zingibro (Zingiber cassamumar) kaj la arbusteca kapsiko (Capsicum) kreskis ĉi tie.

El tiuj kvin plantoj kaj kelkaj aliaj la loĝantoj de la Malaja Insularo faras sian malbonfaman sagovenenon, pri kiu oni jam raportis multajn veraĵojn kaj malveraĵojn. La preparado okazas jene: Prenu unu porcion de la upassuko, dekonan porcion de la suko de la galango, la saman kvanton de suko de zingibro kaj arumo, la sukon de unu cepo kaj iom da fajne pulvorigita nigra pipro kaj bone miksu ĉion. Poste aldonu laŭ la cirkonstancoj la sukon el la radikoŝelo de la java strikno kaj la semon de la kapsiko, kiu kaŭzas fortan eferveskon. Post la eferveskado kaj la filtrado de la miksaĵo la veneno estas preta. Manĝado de malgranda kvanto de la veneno normale nur kaŭzas fortan vomadon, sed se ĝi ekkontaktas la sangon, tiam la efiko estas rapida kaj mortiga.

Ke ankaŭ grandegaj bestoj vivis en la densa arbaro, montris al la maristoj spuro de rinocero, kiu kondukis supren laŭ rivereto kaj al kiu ankaŭ kelkaj aliaj spuroj aliĝis. Laŭ tiu spuro la gvidanto Holmer kondukis la aliajn. La danĝereco de la situacio postulis la formadon de avangardo, tial Surcouf sendis kvin virojn antaŭen por skolti la vojon kaj la ĉirkaŭaĵon.

Post kiam ili estis antaŭenirintaj preskaŭ duonan horon, la skoltoj signalis, ke ili rimarkis ion. La aliaj rapide aliris al la skoltoj kaj atingis ejon ĉe la bordo de la rivereto, kie kelkaj spuroj de rinoceroj kuniĝis kaj tiel formis liberan lokon. Tiu estis limigata dekstre de la rivero, maldekstre de la densa arbaro kaj antaŭe de multobla vico de armitaj dajakoj, kiuj ankaŭ okupis la transan bordon de la rivero. Ili jam vidis la eŭropanojn kaj svingante siajn lancojn kaj blovpafilojn ili fortege ekkriis.

"Jen," diris la boatisto, kiu estis armita per pafilo kaj giganta klabo, "ili baras nian ŝanelon. Mi pensas, ni velu super ilin, kapitano!"

"Ne," respondis tiu, "ni ankoraŭ ne scias, ĉu ili estas amikaj aŭ malamikaj."

Li lasis la plimulton de liaj viroj resti ĉi tie kaj paŝis kun Holmers kaj tri aliaj antaŭen, ĝis li troviĝis nur kvardek paŝoj for de la dajakoj. Li tamen sentis sin sekura, ĉar la postlasitaj kamaradoj ankoraŭ povis atingi la dajakojn per siaj kugloj. Kiam tiuj rimarkis lian manovron, tiam ankaŭ kvin el ili paŝis antaŭen. Unu el ili levis sian lancon kaj vokis:

"Ada tuan-ku?"

Tio signifas: "Kiu estas mia mastro?" Ĝi estis ĝentilaĵo kaj tio lasis supozi, ke la dajakoj ne havas malamikajn intencojn. Surcouf sufiĉe multe lernis la malajan lingvon por scipovi respondi:

"Mi estas la ĉefo de tiuj viroj. Kial vi estas ĉi tie?"

"Ni volas akcepti vin," estis la respondo.

"Kiel vi sciis, ke ni venus?"

"La tri viroj, kiujn vi sendis al ni, diris tion."

"Kie ili estas?"

"Estas nur du nun; ili estas ĉe ni, kaptitaj."

"Kial?"

"Ili mortigis unu el niaj viroj. Ili venis por postuli de ni la Pengadschar (instruisto, misiisto); mi estas la tribestro; ili volis redoni al mi mian oron, sed mi postulis unu pafilon kun kugloj kaj pulvo. Ili ne volis kaj kiam ili ekvidis la Pengadschar, ili kaptis lin por eskapi kun li. Ni kontraŭstaris; tiam unu el ili prenis sian tranĉilon kaj pikmortigis la filon de mia frato. Mia frato ne ĉeestis, do mi prenis mian lancon kaj pikis en la manon de la viro; li mortis, ĉar la lanco estis trempita en Tapu-Upas (sankta upaso). Nun la du aliaj estas katenitaj; ili kuŝas en mia kabano, vi povas vidi ilin."

La parolo de tiu viro ŝajnis esti la tuta vero. La viroj de Surcouf agis nesingarde kaj provokis la dajakojn.

"Kaj kion vi nun postulas por la Pengadschar?" demandis Surcouf.

"Tion, kion mi diris, ĉar mi ne parolas per du langoj. Sed vi devas pagi ankaŭ por la mortinto."

"Jam estas pagita por li, ĉar vi mortigis la murdiston; mi tamen permesas al vi postuli prezon."

"Tion faros lia patro, kiu sidas apud la kadavro en la kabano. Vi devos iri kun ni."

"Ĉu vi promesas nian tutan sekurecon?"

"Jes. Vi estas miaj gastoj."

Ili estis kondukataj plue kontraŭflue, ĝis ili atingis valon, sub ties arboj staris la primitivaj loĝejoj de la dajakoj. En la plej granda el ili, kiu estis tiu de la tribestro, okazis konferenco, kiun partoprenis la plej renomaj viroj. Ankaŭ la frato de la tribestro aperis; li portis kelkajn signojn de sia funebro kaj diris nenion dum la tuta konferenco. Kompreneble estis plej grave al Surcouf vidi la misiiston kaj la du senditajn virojn. Tion oni permesis al li.

Kiam oni alkondukis la pastron, la kapitano tuj rekonis lin, estis pastro Martin. Tiu restis staranta ĉe la sojlo, ĝoje surprizite, ke li vidis multajn eŭropanojn ĉi tie, kies ĉeesto povus signifi feliĉan ŝanĝiĝon de sia situacio. Kiam li ekvidis la kapitanon, li ŝajne vane serĉis en sia memoro.

"Mi nomiĝas Surcouf," ekis la kapitano.

"Robert Surcouf! Kapitano Surcouf! Nun mi rekonas vin, malgraŭ la enorma barbo kaj la sunbrunigita haŭto. Lasu vin ĉirkaŭpreni, mia kuraĝa bonfaranto!"

Oni povas imagi, pri kio ili nun mallonge parolis. Patro Martin sukcese eskapis al Italujo kaj tiam forlasis Eŭropon por konverti la paganojn en Hindujo. Li rakontis laŭ sia modesta maniero, ke li devis travivi multan malfeliĉon, sed la plej malbonan li trafis sur la Aglo, kie oni blasfemis la sanktan religion kaj primokis ties serviston laŭ la plej malica maniero. Fine li estis vendita por esti buĉota kiel homa viktimo dum iu sepultado. Surcouf kompreneble promesis lian liberigon kaj rakontis pri la kapto de Schooter, kaj la pastro gloris la dian bonecon, kiu tiel evidente sendis lian antaŭan savinton al li por denove savi lin.

Montriĝis, kiam oni alkondukis la du aliajn kaptitojn, ke estas la du ŝipanoj de la Falko, do la mortinto pro la upasveneno estis la angla subnavigisto, kiu, kiel liaj akompanintoj diris, agis tiel nesingarde aŭdace, ĉar li volis akiri la favoron de Surcouf.

Nun ekis la intertraktado kun la dajakoj. Tribestro Karima ŝajne ne estis amiko de sensenca parolado kaj tial ne estis malŝparita tempo por atingi interkonsenton. Lia klara kaj tuja enkondudo tekstis jene:

"Ni volas venki niajn malamikojn kaj tial ni bezonas armilojn kiel la viajn. Mi diras al vi, kion vi donu al ni: unu pafilon kun pulvo kaj kugloj por la mortigito kaj unu pafilon kun pulvo kaj kugloj por la Pengadschar, se li ne volas resti ĉi tie. Se li volas resti ĉe ni, tiam li instruu al ni, kion ni ne scias. La dajakoj supre en la montoj kaj en la interno de la insulo ne pensas, sed ni ekkonas, ke vi estas pli saĝa ol ni; ni volas lerni de vi kaj alianciĝi kun vi. Se vi konsentas pri tio, tiam ni montros al vi orpolvon kaj belajn ŝtonojn, kiuj troviĝas en la montoj, kaj tiam vi diru al mi, kiom da pafiloj, pulvo, kugloj, hakiloj kaj tranĉiloj vi povas doni por tio al ni. Ankaŭ drapaĵojn kaj vestojn ni volonte prenus. Poste ni pace disiros kaj ni ĝojos, se vi iam revenos aŭ sendos mesaĝiston."

Tiu same pacema kiel profitpromesanta oferto tre surprizis Surcouf.

"Tio ne estas hazardo, tio estas la verko de dio!" diris la pastro. "La Mastro prenis la manon de tiu tribestro por konduki lin al la ĝusta vojo, kaj al mi Li donas la konsilon, kie mi povos benoplene labori. Kapitano Surcouf, mi restos ĉi tie! Ĉu vi volas zorgi pri tio, ke mi plu havu kontakton kun la mondo?"

"Volonte, mi promesas tion al vi!" certigis Surcouf kaj turnis sin al la tribestro:

"Vi saĝe parolis kiel viro, kiu iĝos ĉefo de multaj homoj. La lando, el kiu mi devenas, povas prezenti al vi ĉion, kion vi bezonas: Protekton kontraŭ viaj malamikoj, armilojn, vestojn kaj ĉiun specon de iloj. Via parolo igis min via amiko. Mi donos al vi ĉion, kion vi volas. Kelkaj el miaj viroj iros por alporti ĉion. Mi donos al vi pafilon, pulvon kaj kuglojn por la Pengadschar, kvankam li deziras resti ĉi tie ĉe vi. Se vi konsentas gastigi lin ĉe vi, tiam mi krome donos al vi du pafilojn, tri pistolojn, tri ferajn kuirpotojn, ruĝan kaj bluan vestojn, spegulon, kiu estas trioble pli granda ol via kapo, kaj kelkajn aliajn aĵojn. Ĉu vi nun volas montri al mi la orpolvon kaj la ŝtonojn?"

Karima mansignalis kaj tuj poste tri viroj alportis la deziritajn aĵojn en saketoj. La orpolvo estis pura kaj pezis ĉirkaŭ dudek funtojn, kaj la ŝtonoj estis veraj diamantoj, kelkaj el ili havis la grandecon de dika pizo.

"Kion vi postulas por tio?" demandis Surcouf.

"Sinjoro, diru kion vi pensas!"

"Bone! Mi donos al vi - - aŭdu! - - unu kanonon!"

Estis mirige, kiun efikon havis tiu magia vorto al la aŭdantaro. La brunaj vizaĝoj de la dajakoj brilis pro delico kaj ilia tribestro vokis:

"Sinjoro, kanono, ĉu tio estas ebla?"

"Mi ja diris tion! Unu kanono kun cent kugloj kaj pulvo por cent pafoj."

"Ho, tiam vi estas la plej bona amiko, kiun ni havas, ĉar nun ĉiuj niaj malamikoj pereos antaŭ ni."

"Do ni samopinias. Pretigu vin akompani min al la ŝipo; tie vi ricevos ĉion, kion mi promesis al vi."

Post nelonge longa vico de homoj ekiras kaj baldaŭ la boatoj devis forlasi la ŝipon por veturigi la kamaradojn kaj la dajakojn al la ŝipo. Tie ili ricevis unufuntan turneblan kanonon kun municio kaj ĉiujn aliajn promesitajn aĵojn. Surcouf restis tri tagojn en la golfeto, tiam li elkore adiaŭis la dajakojn kaj la pastron, kiun li plensufiĉe provizis per ĉiuj necesaĵoj.