La Kaperkapitano/La Blokadorompisto
La blokadorompisto
[redakti]En la vespero de la sama tago patro Martin sidis sola en sia ĉambro. Estis dirite al li, ke lia kunulo estas libera kaj ne revenos. Ekstere antaŭ la vilaĝo tondradis la feraj voĉoj de la kanonoj malgraŭ la mallumo kaj en la korto sonadis la regulaj paŝoj de la gardosoldato, kiu antaŭ la fenestro de la malliberejo devis gardostari.
En la stratetoj de Beausset kaj precipe antaŭ la ĉefkomandejo staris grupoj da soldatoj, kiuj parolis pri la nokta kanonado. Estas tio signo, ke kun la kolonelo Bonaparte alvenis nova spirito al la sieĝa armeo kaj ili esperis, ke baldaŭa sukceso estos rimarkebla.
Jen alvenis sprontintante oficiro laŭ la strateto kaj eniris en la domon. Li paŝis rekte tra la koridoro eksteren en la korton kaj haltis antaŭ la gardosoldato.
"Burĝo soldato, kiu estas via nomo?" li demandis mallonge kaj bruske.
"Etienne Girard," militsalutante respondis la demandito.
"Bone, burĝo Girard, malfermu la pordon kiu kondukas al la arestito!"
La soldato obeis senproteste. La oficiro haltis ĉe la pordo kaj ordonis al la pastro: "Burĝo Martin, sekvu min! Vi havu la honoron montri vin antaŭ la generalo, kiu volas paroli kun vi ekstere en la reduto."
La arestito leviĝis kaj eliris silente kaj obeeme el la ĉambro. La oficiro enmanigis sigelitan paperon al la soldato kaj ordonis: "Jen la atesto, ke vi transdonis la arestiton, burĝo Girard. Vi donu ĝin al la kolonelo burĝo Bonaparte tuj kiam li revenos; via gardodeĵoro estas finita nun."
Li foriris kun la pastro, ili preterpasis la soldatajn grupojn kaj eliris el la vilaĝo. Sed ekstere li ŝanĝis la direkton kaj flankenmarŝis maldekstren en la kampon; ĉe senhome situanta loko li haltis.
"Burĝo Martin, vi staras antaŭ via juĝisto," li diris per la sama severa voĉo, per kiu li ankaŭ antaŭe parolis.
La pastro ekrigardis. "Ĉu vi?" li demandis. "Ĉu vi estas mia juĝisto?"
"Jes, sed mi estos justa juĝisto al vi; mi deklaras vin libera." Kaj per tute ŝanĝita tono li ridante aldonis: "Vraiment, eĉ tiu bona patro Martin ne rekonas min!"
Ekaŭdante tiun voĉon la pastro surprizite rektiĝis. "Surcouf, Robert Surcouf, ĉu eblas!" li vokis.
"Ts, kviete!" avertis la alia. "Tie transe estas homoj, kiuj ege interesiĝas pri ni."
"Sed kial vi venas al mi? En tiu uniformo? Ĉu vi scias, ke vi multe riskas?"
"Ĉu riski? Pa! Tiuj sinjoroj pentristoj kaj kuracistoj, al kiuj estas permesite ludi generalon, ne estas danĝeraj por mi; sed kontraŭ tiu malgranda kolonelo Bonaparte oni devas iom sin gardi. Vi demandis, kial mi venis al vi. Ĉu vi eble pensas, ke Robert Surcouf estas tia viro, kia forlasas kunulon en danĝero? Kaj tiu uniformo? Haha, rigardu ĝin pli detale! Ĝi estas la uniformo de Douanier, de doganisto, kiu demetis ĝin, ĉar sur la eŝafodo li ne plu bezonis ĝin. Mi ankaŭ havas bonajn amikojn kaj konatojn, kiujn mi povas fidi. Mi iom iros al Toulon por vidi, kion mi povos fari."
"Ne faru tion. Vi riskas vian vivon!"
"Ne afliktiĝu pro tio. Mi bonege scias, kion mi kuraĝas. Nun temas nur pri vi. Vi estas libera. Kien vi volas iri?"
"Antaŭ ol mi renkontis vin, mi intencis atingi la italan landlimon. Transe oni zorgos pri mi."
"Vi bone atingu la alian flankon, mia bona patro Martin. Mi havas bravajn konatojn, kiujn vi sekvu al Frejus; ili per veturilo kondukos vin transen."
Li eligis mallaŭtan fajfon, post kiu du figuroj ekaperis el la malluma nokto.
"Ĉi tiu estas la honorinda patro Martin, amikoj. Mi transdonas lin al vi, ĉar mi scias, ke li estos ĉe vi same sekura, kiel li estus ĉe mi. Vi nun donu al mi miajn vestojn kaj reprenu ĉi tiujn. Kaj nun, pia patro, ni devas adiaŭi. Ni ambaŭ forlasos tiun landon, sed ni verŝajne neniam ree renkontiĝos. Preĝu por mi, la preĝo de justulo multe efikas, se ĝi estas serioza, kaj mi ja bezonos ĝin!"
"Dio benu vin, mia filo! Mi ..."
Li ne plu parolis, ĉar Surcouf jam malaperis en la mallumon de la nokto, sed antaŭe li metis ion en la manon de la pastro. Tiu nun sentis ke estas mono; li devis sekvi la ŝipistojn sen la ebleco rifuzi la monon.
Duonan horon poste revenis Bonaparte de la reduto al la ĉefkomandejo kaj Etienne Girard rapidis transdoni la skribaĵon al li. Ĝi vere estis kvitanco kaj tekstis jene:
- Al la burĝo Bonaparte.
- Mi per ĉi tio kvitancas la ĝustan ricevon de kunarestito, de la pia
- pastro Martin. Mi liberigis lin por eviti, ke li havos maljustajn
- juĝistojn kaj por montri al la burĝo Bonaparte, ke la burĝo Surcouf
- ne nur revas, sed ankaŭ kapablas agi. Li promesis preni ŝipon, ĉar
- oni ne donis iun al li, kaj li plenumos sian promeson.
-
- Robert Surcouf
Bonaparte ordonis al la soldato raporti pri okazintaĵo kaj poste longe rigardis la skribaĵon. Ĉu li punu la superruzitan gardiston? Ne. Li senvorte mansvingis kaj la viro iris. La kolonelo eĉ ne faris ion ajn por persekuti la pastron. Neniu plua vorto estis parolita pri la afero.
Napoleon cetere havis aliajn problemojn ol zorgi pri la persekutado de sensignifa rifuĝanto. La ambaŭ generaloj Cartaŭ kaj Doppet ne permesis la okupadon de la loko, kiun Surcouf proponis; des pli prudentaj estis la angloj, kiuj subite ekkomprenis la gravecon de la loko, 4000 virojn elsendis kaj ĝin timige fortikigis. Tiuj fortikaĵoj estis tiel fortaj, ke ili nun nomis la lokon malgranda Ĝibraltaro.
Tute ĉagrenite pri tiu eraro Bonaparte pretigis raporton al la konvencio, kiu kaŭzis, ke en la sekva novembro la ĉefkomando estis transdonita al la brava kaj prudenta generalo Dugommier. Tiu komprenis, kia viro estas la malgranda korsikano kaj ĉiam konsideris liajn proponojn. Oni kiel eble plej kaŝite aranĝis ĉion necesan, kio daŭris tri tutajn semajnojn; tiam sekvis dum tri tagoj terura bombardado sur la malgrandan Ĝibraltaron, kiu poste estis sturme prenita.
Inter la loĝantoj de la urbo kompreneble estis granda ekscito. Multaj miloj partoprenis la ribelon kontraŭ la konvencio kaj bonvenigis la anglojn, kiam ilia floto venis por ekokupi Toulon en la nomo de Ludwig la dek sepa. Ili ĉiuj estus perditaj, se la defendo ne sukcesus. O'Hara, la urba komandanto, faris la plej grandajn penadojn por forigi la sieĝon; sed kiam malgranda Ĝibraltaro estis perdita, li ekkonis, ke ĉiuj penadoj estis vanaj. Ankaŭ la komandanto de la angla floto, admiralo lordo Hood, deklaris, ke Toulon nun ne plu estus defendebla kaj forlasis la havenon. Li krozis ekstere sur la rodo kaj surŝipigis siajn trupojn kaj tiujn loĝantojn, kiuj estis kompromititaj. Ĉirkaŭ dekkvar mil homoj tiamaniere forlasis la urbon por eviti la venĝon de la konvencio, de kiu oni sciis, ke ĝi ne estus inklina al mildeco.
En malvasta strateto proksime al la haveno estis taverno, kiu estis vizitata nur de maristoj de la pli bona speco. Oncle Carditon, kiel oni nomis la mastron, estis honesta viro, kiu sciis, kiel forteni la kanajlaron de la domo. Li ankaŭ estis bona kristano kaj fervora patrioto, kiu malamis la revolucion.
Estis unu tago antaŭ la sturmo al malgranda Ĝibraltaro, kiam fremda viro iris en la tavernon. Li portis la vestojn de angla mararmea matroso kaj ankaŭ montris la senĝenan konduton de tiuj homoj, ĉar li metis, post kiam li sidiĝis, siajn malpurajn piedojn sur la blankan tolan tablotukon kaj batante per la pugno sur la tablon eligis laŭtan sakraĵon por alvoki la mastron.
Tiu alvenis kaj ĝentile demandis la gaston pri liaj deziroj.
"Vino!" diris tiu.
"Ĉu vi havas trinkujon?"
"Trinkujo? Kio! Ĉu vi ne havas glasojn por viaj gastoj, he?"
"Por gastoj, jes. Sed se mi vendas eksteren, tiam ĉiu bezonas propran glason."
"Kiu diris al vi, ke mi volas kunpreni la vinon. Mi estas gasto kaj mi trinkos ĝin ĉi tie."
"Se vi volas trinki mian vinon, tiam vi certe devas kunpreni ĝin, ĉar vi ne povas trinki ĝin ĉi tie. Kiu volas esti mia gasto, tiu tiel kondutu, ke mi ne devas honti pro li."
"Ah! Ĉu do pro mi vi devas honti?"
"Certe. En mia domo oni ĝentile metas la kruroj sub la tablon."
"Kaj se tio ne plaĉas al mi?"
"Tiam vi povas iri aŭ mi kondukos vin eksteren."
"Je kiom ni vetu: mi lasas miajn krurojn, kie ili estas kaj vi tamen bonvenigos min!"
"Tion neniu kredus! Mi petas vin kiel eble plej rapide forveladi!"
"Ĉu ankaŭ se oni venigas min ĉi tien?"
"Kiu?"
"Robert Surcouf."
"Surcouf? Tiu? Aha, tio estas alia afero. Permesu, ke mi alportos glason al vi!"
"Nun, kiu pravas?" ridis la fremdulo. "Sed nun mi ekkonas, ke mi alvenis al la ĝusta adreso kaj mi kondutos pli ĝentile. Ne estu maltrankvila, Oncle Carditon, mi ne estas anglo, sed infano de nia bona Bretonujo; mi nur estis devigita uzi tiun kamufladon por kaŝe pasi tra la malamikoj. Ĉu Surcouf estas hejme?"
"Li estas ĉi tie. Kiun nomom mi menciu?"
"Bert Ervillard!"
"Ervillard!" la mastro ĝoje vokis. "Ĉu vere? Ho, kial vi ne tuj diris tion?"
"Ĉar mi nur pro la amuziĝo volis vidi, ĉu vi vere estas tiel granda grumblulo kiel estas dirite, Oncle Carditon."
"Ne estas tiel ekstreme; sed estas simple tiel, ke mi ne ŝatas la anglojn. Kie la kuriero renkontis vin?"
"En Tropez. Surcouf ekzakte sciis, ke mi estis tie. Ĉu li trovis ion?"
"Laŭ kiel mi lin konas, li jam havas klaran ideon. Ĵus antaŭ du horoj mi alvenis kaj tamen jam scias, kion mi farus. Mi ekzemple vidis brigon kun akre konstruita kilo, belaspekta kiel kolombo kaj glata kiel falko; ĝi havas dudek kanonpordetojn kaj ŝajne estas ĵus lanĉita. Tio estus predo!"
La mastro ridetis misterie petole. "Vi celas 'the hen' kiu ankriĝis tie transe? Jes, gracia ŝipo! 'La poule' sonus pli bone ol 'the hen', tio estas prava. Nu, kiu scias, kion povas okazi! Surcouf diris, ke por li nenio estus tro malfacila, se vi lin helpus. Mi kredas, ke li intencas doni al vi la postenon de la unua oficiro. Venu, mi kondukos vin al li!"
Ili estis parolintaj laŭte, ĉar neniu gasto ĉeestis. La mastro kondukis Ervillard supren laŭ la ŝtuparo kaj kiam li revenis, eniris trupo da havenaj laboristoj, kiun li priservis. Iom poste eniris viro, kiu kun fiera pozo paŝis tra la antaŭa ĉambro kaj malaperis en la malantaŭan ĉambron, kiu estis la restadejo de la kapitano kaj de la oficiroj. Li havis altan plumpan staturon kaj lia ŝvelinta vizaĝo montris tiun koloron, kiun oni normale rimarkas ĉe trinkuloj de brando.
La vizaĝo de la mastro strange tordiĝis, kiam li, sen atendi la mendon, portis grandan glason plenan da konjako al la nova gasto. Li respekte salutis, sed bona observanto eble estus rimarkanta kaŝan rigardon, kiu montris alian opinion.
"Nun?" mallonge demandis la gasto, post li per unu tiro eltrinkis la glason.
"Mi ekzamenis, kapitano, kaj - - -"
"Silentu!" ordonis la alia. "Ne uzu la titolon! Neniu sciu, kiu mi estas. Do vi ekzamenis?"
"Jes."
"Kaj - - ?"
"Vi sukcesos."
"Tion ankaŭ mi pensas."
"Vi nur bezonos sufiĉan nombron da helpantoj. Estos tre malfacile trarompi la muron kaj tiu okazontaĵo ne devas okupi tro da tempo."
"Vi pravas. Ĉu vi ne konas iun, kiu povus helpi."
"Ne. Mi cetere volas resti tute ekster la afero. Mi ne devas scii ion ajn, ĉu vi komprenas? Mi estus perdita, se oni divenus, ke mi estas implikita."
"Mi komprenas. Sed de kie preni la homojn! La burĝoj soldatoj pafas tiel bone, ke mi jam perdis trionon de miaj viroj. Kiom da personoj estos bezonata?"
"Minimume dudek."
"Ah, kaj mi entute havas ne pli ol kvardek! Mi ĝenerale bezonas pli multajn da manoj sur la ferdeko, sed ĉi tie mi ne trovas iun ajn. Ĉu vi ne konas iun, kiu emas provi anglan ŝipon? Mi pagos po unu Guinee (angla ora monero) por ĉiu viro al vi.
"Hm, eble; sed li ne estas anglo."
"Ĉu franco?"
"Jes, sed tre urĝas al li forlasi la landon."
"Tio tre plaĉas al mi; tiaj homoj estas plej bone uzeblaj, la ŝipa regularo tion reguligas; kie estas la ulo?"
"Hm, li verŝajne ankoraŭ estas en la domo. Kaj se mi ne eraras, li ankaŭ havas kelkajn kunulojn, kiuj eble estas persvadeblaj akompani lin sur la ŝipon."
"Vi do venigu lin ĉi tien, sed rapidu; mi ne havas multan tempon. Sed antaŭe alportu al mi plenan botelon da konjako, ĉar bona gluto faras homojn konsentemaj."
La mastro alportis la menditan kaj tiam supreniris la ŝtuparon. Tie supre estis malgranda kaŝita ĉambro, je ties pordo Oncle Carditon frapis. La pordo estis malfermita de Surcouf, kiu estis kune kun Ervillard en la ĉambro.
"Kio okazis?" demandis la unua.
"Li estas ĉi tie," respondis la mastro.
"Kiu? La kapitano?"
"Jes, li nescie bonege kunlaboras. Li bezonas matrosojn kaj promesis po unu Guinee por ĉiu, kiun mi peras al li."
"Ah, Bert Ervillard, kion vi opinias pri tio? Ĉu vi volas iĝi la unua oficiro sur 'the hen'?"
La okuloj de la demandito radiis pro ĝojo, kiam li respondis:
"Robert Surcouf, vi povas fidi al mi. Diru, kion mi devas fari!"
"Ĝojigas min, ke vi direktis viajn okulojn al 'the hen'. Ĝi estas la plej belaspekta velŝipo, kiun mi iam ajn vidis kaj tial ĝi fariĝu la nia. Ĝia komandanto estas la mara kapitano William Harton. Ŝajnas, ke li faris grandajn deĵorajn erarojn, ĉar oni donis la brigon al li. Ĝenerale li ne estas honesta maristo, sed fripono, al kiu ni ruinigos lian planon. Li scias, ke Toulon estos perdita kaj ke la tuta floto forlasos la havenon post kelkaj tagoj; memkompreneble ankaŭ li forvelos, sed antaŭe li planas ion, kio normale estas kanajlaĵo, sed kio estas ĉi-kaze tre utila por ni. La domo de nia Oncle Carditon situas rekte apud la Banque orientale (banko orientala), en kies kelaro supozeble estas grandaj sumoj da mono. Tial tiu honesta kapitano konigis sin al Oncle Carditon por eltiri informojn el li. Carditon ŝajnigis konsenti kaj tiel ambaŭ decidis penetri per rompiloj de la taverno en la kelaron. Tiu okazu en la nokto antaŭ la floto forlasos la havenon. Ĉe Oncle Carditon oni kompreneble trovu nenion, tial la kapitano volas deponi lian parton en Barcelono. Kion vi diras pri tio, Bert Ervillard?"
"Mi diras, ke tiu William Harton estas granda fripono kaj eĉ pli granda stultulo. Estas stultege kredi, ke nia Oncle Carditon estas tiel naiva, ke li akceptus tian negocon."
"Vi pravas. Mi kredas, ke tiu kapitano fordrinkis grandan parton de sia menso. La afero estas tre avantaĝa por ni. Por trarompi la murojn li bezonos multajn fortajn brakojn; li prenos liajn proprajn homojn por tio kaj do senigos la brigon de viroj; kiam tio estos okazinta, tiam ni agos."
"Ĉu ni estas sufiĉe multaj?"
"Ne malkvietiĝu! Mi havas nombron da bravaj uloj kiuj, kvankam ili estas disaj en la urbo, estos ĉi tie en la daŭro de kvarona horo, se mi ilin bezonas. Nun Oncle Carditon diris al ni, ke la anglo bezonas matrosojn. Ĉu vi volas fari tion, Bert Ervillard? Se vi kune kun kelkaj de miaj viroj povus dungiĝi sur la brigo, tiam la entrepreno jam estus duone sukcesa."
"Mi estas preta"
"Do vi ne perdu tempon. Vi certe ne devas ŝajnigi esti anglo. Diru al li, ke vi havas kelkajn konatojn proksime, kiuj ankaŭ volonte havus multajn mejlojn da akvo inter si kaj Francujo. Estus plej bone, se li konsiderus vin kiel maristajn novicojn; li tiam estos malpli suspektema. Lasu doni al vi aliajn vestojn de Oncle Carditon kaj revenu poste."
Dum tio okazis en la taverno, tondris la bombardado super la urbo kaj la rodo; tio daŭris dum la tuta nokto kaj en la sekva mateno la trupoj de la konvencio preparis sin por sturmo. Estis ankoraŭ mallume, kiam Dugommier und Napoleon kondukis siajn trupojn kontraŭ la fortikaĵo de malgranda Ĝibraltaro. La pafado de la francaj fusilistoj kaj de la anglaj mitrajloj estis tiel furioza, ke la normale kuraĝa Dugommier retiriĝis kun la vortoj: "Ni estas perditaj!" Sed Napoleon, batalante tra la plej terura hajlo de kugloj, trovis vojon en la malamikan reduton kaj baldaŭ malgranda Ĝibraltaro estis sub lia kontrolo. Poste li sturme prenis la du fuortojn Balagnier kaj Eguillette, kaj deputitoj aperis por esprimi la dankon de la konvencio. Li hodiaŭ faris la unuan paŝon al la franca konsuleco kaj la imperiestra trono.
Admiralo Hook retiriĝis. Unue la pli grandaj ŝipoj levis la ankron; poste la pli malgrandaj devus sekvi. La rodoj kaj la maro estis kovritaj de ŝalupoj kaj veturiloj, kiuj portis trupojn kaj fuĝantajn loĝantojn al la ŝipoj. Dume la kanonado kontraŭ la ceteraj fortikaĵoj seninterrompe daŭradis. La tero tremis pro la tondro de la kanonoj; la maro ŝaŭmis pro la vipantaj batoj de miloj da remiloj kaj la aero sibladis pro la sennombraj kugloj, kiuj venis el ĉiuj direktoj. En la urbo regis febra eksciteco. La vivo ne plu estis sekura en la stratoj kaj stratetoj. Kiu devis timi la konvencion, tiu fuĝis kaj kiu restis, tiu barikadis sin en sia domo pro timo al marodistoj, kiuj en malgrandaj kaj grandaj grupoj praktikis sian rabistan metion.
Tiuj ŝipoj, kiuj ankoraŭ estis en la interna haveno, devis preterpasi la fortikaĵojn, kiuj nun estis sub la regado de la trupoj de la konvencio. Pluraj el ili jam estis senditaj al la marfundo de la artileriistoj de Napoleon; tial la ceteraj ŝipoj restis por atendi la protekton de la nokto, dum kiu la preterpasado estus pli sekura. Al ili apartenis la brigantino 'the hen'.
Kiam vesperiĝis venis la kapitano Harton al Oncle Carditon. Estis neniu alia gasto en la taverno, ĉar neniu havis la tempon kaj la deziron dum tiu danĝera tempo forlasi sian familion por laŭkutime trinki glason da vino.
"Kiel statas la afero? Ĉu estas ĉio preparita?" li demandis la mastron.
"Ĉio" respondis tiu.
"Kaj transe en la banko?"
"Oni starigis gardistojn en la suprajn ĉambrojn, sed ili ne povas veni malsupren. Krome, la kanonado estas tiel forta, ke neniu povos aŭdi vian laboradon. Ĉu vi havas sufiĉan nombron da viroj?"
"Jes, malfermu vian kelon, ili tuj venos. Ili tiam ne plu atentos nin!"
"Jen la ŝlosilo. Kaj mi promesas, ke mi ne ĝenos ilin. Sed antaŭe diru: Ĉu la promesitaj viroj alvenis al via ŝipo?"
"Jes. Estas entute dek unu, ĉiuj junaj kaj nespertaj. Ili nur venis, ĉar estas tro danĝere por ili ĉi tie, sed mi tamen ĝojas, ke mi povis dungi ilin. Aliaj ne estas tiel feliĉaj, kaj la vipo estas la plej bona instruisto."
"Sed vi ne uzas ilin por ĉi tiu entrepreno, ĉu?"
"Tute ne! Mi ne povas fidi ilin kiel mi fidas miajn matrosojn."
Li prenis la ŝlosilon kaj eliris. La mastro kontente kapjesis al si mem kaj grumblis:
"Vi miregos, fripono! Estas bone, ke li lasis Bert Ervillard sur la ŝipo; tiu kaj liaj dek kunuloj zorgos, ke 'the hen' ricevos la ĝustan mastron."
Post kelka tempo li aŭdis multajn paŝojn kaj kelkajn minutojn poste eniris Robert Surcouf.
"Kaptitaj!" li ridis. "Donu ankoraŭfoje bonan gluton kaj tiam ni ekiros."
"Ĉu ili vere estas kaptitaj?"
"Jes. Ni metis tiom da bareloj sur la kelan pordon, ke ili ne plu povos malfermi ĝin de malsupre. Mi ankaŭ zorgis pri tio, ke oni bonvenigos ilin en la banko. Estas pli ol dudek viroj; restas do ne multaj viroj sur 'the hen', mi tial ne dubas, ke nia plano sukcesos."
"Ĉu vi tuj ekvelos?"
"Ne. Robert Surcouf ne estas rompoŝtelisto, kiu nur dum la mallumo de la nokto faras sian malbonagon. Mi forlasos la havenon en la luma tago kaj kun malkaŝita franca flago."
"Tio ne estus aŭdaco, sed frenezo."
"Des pli certe tio sukcesos. Dankon por via helpo, mia bona Oncle Carditon. Vi baldaŭ aŭdos pri mi kaj miaj kunuloj!"
Ekstere en la koridoro staris ĉirkaŭ tridek viroj, kiuj dum la tago estis kunvenintaj en la supraj ĉambroj. Ili trinkis je la sukceso de sia plano kaj tiam adiaŭis la mastron. Kun Surcouf ĉe la kapo ili iris al la akvo, kie ili trovis la boatojn, en kiuj kapitano Harton kaj liaj viroj estis alvenintaj. Ili surboatiĝis kaj remadis al 'the hen'. Ili ankoraŭ ne tute atingis la brigantinon, kiam ili aŭdis, ke iu sur la ŝipo fajfe kantis.
"Tio estas la signalo," flustris Surcouf. "La niaj jam faris sian devon kaj okupis la ŝipon."
"Hoj, brigantino!" li nun vokis.
Jen aperis kapo super la ŝipa balustrado kaj la voĉo de Bert Ervillard demandis:
"Hoj, boatoj! Kiuj viroj vi estas?"
"La ĝustaj!" respondis Surcouf.
"Grâce à Dieu! Mallevu la ŝtuparon, viroj! La kapitano venas."
"La alvenantoj grimpis sur la ŝipon kaj tiam tiris la boatojn supren. Bert Ervillard estis loginta la ŝipanojn malsupren en la bilĝon kaj tie ili estis enŝlositaj. La brigantino nun apartenis al Surcouf kaj pli detala ekzameno montris, ke ĝia ekipaĵo estas bonega kaj kompleta. La plej malfacila parto de la plano certe ankoraŭ restis solvenda: Konduki la tiel facile okupitan ŝipon el la haveno.
Dum la nokto kelkaj ŝipoj provis nerimarkite preterpasi la francajn bateriojn, sed la kanonistoj estis atentaj kaj ne lasis sin trompi. Surcouf trankvile restis ankranta kaj uzis la tutan tempon ĝis posttagmeze por alĝustigi la brigantinon al lia celo kaj doni al ĝi la plej altan gradon da martaŭgeco. Per kuriero, kiun li sendis al la taverno, li eksciis, ke la angloj ankoraŭ estis kaptitaj en la kelo kaj ke ili restos tie ĝis 'the hen' estos forlasinta la havenon.
Finfine, en la malfrua posttagmezo, la amiralŝipo donis al la ŝipoj en la haveno la signalon kiel eble plej rapide ekveli. Samtempe oni vidis la ŝipanarojn de dek tri francaj militŝipoj, kiuj partoprenis la ribelon kontraŭ la konvencio, forlasi siajn ŝipojn por suriri anglajn ŝipojn.
Ĉe tiu ekvido Surcouf pugnigis la manon. "Perfidaj malkuraĝuloj!" li diris al sia leŭtenanto Bert Ervillard. "Ni riskas nian vivon por forpreni brigantinon de la malamiko kaj ili forlasas naŭ liniajn batalŝipojn kaj kvar fregatojn, tutan floton, per kiu mi pelus tiujn anglojn ĉirkaŭ la tutan teron!"
"Ili meritas esti pendigotaj de la granda jardo!" respondis Ervillard. "Sed estas konsole, ke la ŝipoj restas ĉe la nacio, la konvencio kiel eble plej rapide transprenos ilin."
"Ĉu vere? Mi diras al vi, ke en ĉiu ŝipo jam brulas meĉo; post nelonge vi vidos dek tri grandegajn flamojn."
"Ĉu ne eblas savi kaj transpreni almenaŭ unu ŝipon?"
Surcouf kapneis. "Mi ne faros tion. La konvencio malakceptis min; mi ne rajtas preni unu de ĝiaj ŝipoj kaj mi do ne havas la devon savi ŝipon. Krome, ni ne havas sufiĉan nombron da viroj por regi batalŝipon; ĉi tiu malgranda brigantino pli bone taŭgas por miaj celoj kaj mi opinias, ke estas pli saĝe forpreni ŝipon de la malamiko ol savi propran ŝipon kaj ricevi maldankon anstaŭ rekompenson. Mi diris al tiu kolonelo Bonaparte, ke la franca flago malleviĝos; li ridis pri mi; sed jam hodiaŭ komenciĝos la funebro de nia mararmeo, ĉar la maro forglutos dek tri de niaj plej bonaj ŝipoj, kiuj valoras multajn milionojn. Eble la kolonelo pensos pri mi, kiam li vidos la flamojn, kvankam li tiel rapide volis forgesi min."
Li forturnis por ankoraŭfoje kontroli ĉiun ĉambron kaj la tutan ekipaĵon de la ŝipo antaŭ ol noktiĝos, ĉar estis grave regi ĉiun detalon de la veturilo.
La vespero venis al la malfeliĉa urbo kaj ĝia mallumo apenaŭ kaŝis la konturojn de la placoj kaj stratoj, kiam eksonis tondrobato, kiu tremigis teron kaj akvon. La ĉefmagazeno eksplodis kaj samtempe leviĝis kvin flamegoj el la arsenalo ĉielen. Rekte post tio langoludantaj serpentoj el fajro kuris supren laŭ la mastoj de la francaj militŝipoj.
La tuta urbo kaj la havenoj estis lumigitaj de la grandegaj fajroj kvazaŭ estus luma tago. Ĉio, kio havas remilojn aŭ velojn, fuĝis maren, nur la brigantino trankvile restis tie. Rigardante el la konkeritaj fuortoj oni povis bone observi ĝin; per lorno oni povis eĉ vidi la ŝipanaron, kiu estis sur la jardoj kaj en la rigilaro por spekti la fajran panoramon. La konduto de ĉi tiu ŝipo certe frapis la okulojn; oni ne povis trovi kialon, kial ĉi tiu anglo ne fuĝis al sekura loko kaj tial ili ekzakte kaj suspekteme observadis ĝin, ĝis post kelkaj horoj la flamoj estingiĝis kaj la mallumo ree kaŝis teron kaj akvon.
Jam ekde tagiĝo Napoleon staris en unu el la baterioj kiuj regis la havenon. Li ne dormis dum la tuta nokto, samkiel la generalo Dugommier, kiu staris apud li. Ili per lornoj rigardis la fuorton 'La Malgue', kiu ankoraŭ kaŭzis zorgojn al ili. Ĝi ŝajne estis forlasita, sed oni povis supozi, ke ĝi antaŭe estis minita. Dum tiu okazantaĵo Napoleon direktis sian lornon al la brigantino, kiu nun komencis esti videbla tra la nebulo.
"Kio estas tio?" li vokis. "Burĝo generalo, kiu nomo estis hieraŭ ĉe la pruo de ĉi tiu brigantino, kiu tiel malkvietigas nin?"
"The hen," respondis la demandito.
"Oni dum la nokto ŝanĝis la nomon. La vorto estas bone legebla tra la lorno."
La generalo direktis sian lornon, legis kaj skuis la kapon.
"Nekompreneble!" li diris. "Tie estas skribite 'le faucon'; la angla 'kokino' nun fariĝis franca 'falko'. Kion tio signifas?"
"Estas certe ruzaĵo, perfidaĵo kontraŭ ni."
"Ba, tiu malgranda ŝipo ne povas damaĝi nin! Jen, nun ĝi hisas la velojn. Mille tonnerre, la vimploj havas la francan koloron! Oni levas la ankron, la matena vento ŝveligas la velojn; la brigantino volas ekveli."
"Tion mi ne permesas!" diris Napoleon. Li paŝis al unu el la kanonoj kaj propramane direktis la tubon; tiam li ridetis, certe pri sia agado: "Ĝi devas pasi tiun celitan punkton. Oni vidos, ĉu la burĝo Bonaparte ankoraŭ kapablas pafi."
La generalo faris nean geston. "La viro sur la poba ferdeko ne aspektas kiel anglo. Mi ne estas maristo, sed mi bone vidas, ke la ŝipo estas bonege stirata; ĝi kiel purrasa ĉevalo obeas la plej etajn komandojn. Cetere la kapitano observadas nin per lorno samkiel ni observas lin."
Bonaparte refoje prenis la lornon kaj rigardis; tiam li rapide deprenis ĝin de la okulo, purigis ĝin kaj ankoraŭfoje rigardis la komandanton de la brigantino. Tiu per la lorno rekonis lin, grimpis supren en la vantoj kaj salutante svingis la ĉapon.
"Li salutas nin," diris la generalo. "Li devas koni unu el ni."
"Estas mi, kiun li konas," respondis Bonaparte.
"Aĥ! Kiu li estas?"
"Burĝo generalo, tio estas afero, pri kiu mi parolos, kiam ni havos pli da tempo. Tiu juna homo volis ŝipon de la konvencio; oni rifuzis tion al li kaj nun li mem prenis iun ekzakte el la mezo de la angla floto."
"Eksterordinare, tute eksterordinare! Kiel li faris tion?"
"Tio estas ne komprenebla por mi!"
"Ni tion ekscios. Li ĉiukaze povis subigi la ŝipanaron. Aŭdaca ulo! Bedaŭrinde li pereigas sin mem. Ekstere estas la anglaj ŝipoj: Ili pafdetruos lin."
"Domaĝe! Se li ne estus ŝanĝinta la nomon de la ŝipo, tiam li eble povus trapasi ilin."
Nun la brigantino atingis la pafsferon de la baterio. Per laŭta komandovoko Surcouf suprenirigis siajn virojn sur la jardojn, kie ili man-en-mane paradis. Samtempe la franca flago flugis supren kaj el la kanonoj krakadis la kutima nombro da salutpafoj. Ĉio tio okazis per tia lerteco kaj precizeco, ke eĉ la kutime frida Bonaparte estis ravita. Li ordonis pafadon kaj tiel per kanonoj respondis la saluton de tiu viro, kiun li antaŭe volis forgesi. Memkompreneble la pafoj nun ne estis celitaj; ili flugis tre malproksime super la brigantino, kiu per gracia turniĝo veladis el la sfero de la baterio.
Ĝi apenaŭ preterpasis, kiam oni ĉe la pruo mallevis viron, kiu prilaboris la ŝipan nomon. Nun la du oficiroj vidis, ke la antaŭa nomo ne estis forigita, sed ke oni nur surgluis paperon, sur kiu estas skribita la ambaŭ vortoj 'le faucon'. Tiu papero estis nun forigita kaj la antaŭa nomo 'the hen' ekaperis.
"Ah, diable, li trompis nin!" vokis la generalo Dugommier. "La tuta sceno estis nur komedio, por ke li povas preterpasi neatakite la baterion. Oni ne donis ŝipon al li kaj tial li nun dizertis al la malamiko."
"Tion mi ne kredas," respondis Napoleon. "Tiu Surcouf ne kapablas perfidi sian nacion, ĉar li estas en kurioza maniero pia kristano kaj bona katoliko. Tiu speco de homoj havas inter aliaj ecoj ankaŭ tiun, ke oni povas fidi ilin. Mi pli kredas, ke li intencas trompi la anglojn."
"Tion ni vidos, kiam li atingos la pafdistancon de iliaj kanonoj."
La brigantino flugis antaŭen sur la rodo per ĉiuj veloj kaj gracie kliniĝante flanken. Ekstere krozis la trimastaj ŝipoj de la angloj; oni povis nudokule vidi ĉiun ŝipon. Plej bone rekonebla estis la admiralŝipo, sur kiu troviĝas admiralo Hook mem. La brigantino rekte direktiĝis al tiu; ĝi ankoraŭ estis plu observata de la lornoj de la du oficiroj.
"Li velas al la admiralŝipo; li vere estas dizertanto," diris generalo Dugommier.
"Ni ankoraŭ atendu," proponis Napoleon. "Tiu epizodo estas ege interesa!"
"Ĉu li povus riski proksimiĝi al la admiralŝipo, se li vere volus eskapi de la angloj?"
"La ŝajne plej malfacila estas kelkfoje ĵus la plej facila. Ah, kio estas tio?"
"Ĉu la homoj, kiuj tra la lukoj supreniras?"
"Jes. Ili iris malsupren antaŭ du minutoj; revenante ili nun surhavas la uniformon de anglaj maristoj. Mi antaŭsentas, kion tiu diabla Surcouf intencas. Se mia supozo estus ĝusta, tiam tiu juna bretono vere estus tia viro, kia meritus ŝipon!"
La vangoj de la malgranda korsikano ruĝiĝis; la brigantino nun okupis sian tutan atenton. Li ne pensis pri Toulon kaj ne pri la gigantaj fortikaĵoj, kiuj troviĝas antaŭ li, sed li nur vidis la malgrandan veturilon, kiu aŭdace kaj kuraĝe alfrontis la fierajn anglajn liniajn batalŝipojn.
"Tiu homo do ne estos tiel freneza por kredi, ke li povus trarompi la linion ĉe tiu punkto!" daŭrigis la generalo. "Li devus teni sin pli okcidente por gajni venton de la malamiko."
"Kiu scias, kion li planas! Eble li malgraŭ la mallonga tempo tiel scipovas 'the hen', ke li bone scias, kion li povas riski. Voilà, la admiralŝipo forturniĝas (faras manovron por akiri atendantan pozicion)! Li signalis, ke li volas paroli kun la admiralo."
Nun venis la plej ekscita momento. La admiralŝipo tenis sian pozicion per tio, ke parto de la veloj restis en la vento kaj la alia parto estis tiel brasita, ke la vento venis de ekstere. Nun oni devus atendi, ke la brigantino malhisus la velojn, sed anstataŭe Surcouf hisis stelan velon en la venton kaj ligis la rudrostangon ĉe la lea flanko. Per tio la antaŭa parto de la ŝipo direktiĝis maren kaj la ambaŭ ŝipoj malrapide proksimiĝis.
Napoleon tra la lorno vidis Surcouf starantan sur la malantaŭa ferdeko. Li surhavis anglan uniformon kaj tenis sontubon en la mano, sed li tiele staris tie ke, rigardante el la admiralŝipo, oni ne povis vidi lian vizaĝon. La brigantino estis apenaŭ kvinoblon aŭ sesoblon de la propra longo for de la trimasta ŝipo, kiam Surcouf svingis la tubon. Tuj la viro ĉe la rudro malligis la rudrostangon kaj la stela velo estis malhisita: 'the hen' prenis la venton kaj rapide akceliĝis. Anstataŭ halti ĝi rapide preterpasis la trimastan ŝipon. Napoleon vidis, ke Surcouf refoje levis la brakon. En tiu momento la brigantino forte kliniĝis flanken kaj la franca flago flugis supren. Unue la du oficiroj ekvidis maldensan fumon, kiu venis el la flanko de la malgranda ŝipo; tiam ili vidis, kiel la granda fiera admiralŝipo ĝis la pintoj de siaj mastoj ektremis kaj kelkaj momentoj poste ili aŭdis la tondron de la kanonoj, per kiuj la audaca bretono salutis la batalŝipon.
Unu minuto poste la brigantino kaptis la tutan venton kaj antaŭ ol oni sur la linia batalŝipo subigis la surprizon, ĝi jam estis ekster la pafdistanco. Oni vidis, kian eksterordinaran konfuzon tiu interludo kaŭzis sur la admiralŝipo; ĝi ĝiris kaj pafis laŭlongan flankon post la rifuĝanto, sed sen trafi; tiam signaloj flugis supren laŭ la ŝnuroj, kiuj estis responditaj de la aliaj ŝipoj, kaj baldaŭ ĉiuj disponeblaj ŝipoj ĉasis la aŭdacan nanon, kiu estis kuraĝinta trompi kaj ataki la giganton.
"Ah, bonege, excellentissime!" vokis la generalo Dugomier, profunde enspirante. "Tiu homo vere estas malgranda diablo, kiu meritas ĉiun laŭdon."
"Ĉu laŭdon?" rediris Bonaparte. "Burĝo generalo, kion tiu Robert Surcouf faris, estas tiel grandioza, ke neniu laŭdo sufiĉas; mi, Napoleon Bonaparte, diras ke li gajnis batalon. Mi tutkore deziras, ke li eskapos. Se mi estus la estro por la mararmeaj aferoj, tiam mi revokus lin kaj mi konfidus floton al li. Mi eraris pri tiu geniulo!"
Tri tagojn poste venis korsika fiŝisto el Calvi al li. Tiu estis renkontinta la brigantinon 'le faukon' kaj ricevis leteron de la komandanto por doni ĝin al Napoleon. Ĝi tekstis jene:
"Al la burĝo kolonelo Bonaparte. Mi plenumis mian promeson kaj prenis ŝipon. Se Dio min gardas kaj se mi sendamaĝe preterpasos Ĝibraltaron, tiam oni baldaŭ plu aŭdos pri miaj revoj. Robert Surcouf."
Napoleon Bonaparte malrapide kaj penseme faldis la paperon. Kaj tamen li ne antaŭsentis, ke li faris unu el la plej grandaj eraroj de sia vivo, kiam li rifuzis favori tiun viron.