La rusa lingvo en vivo/Aĉetumado: manĝaĵoj
Post sukcese flugi al Rusio, atingi la urbon kaj enhoteliĝi vi jam sufiĉe ripozis kaj venis tempo iom esplori ĉirkaŭaĵojn. Kion fari? Aĉetumu!
Aĉetumado en Rusio estas afero sufiĉe facila kaj senĝena. En Eŭropo vendejoj plejparte fermiĝas je la 5a aŭ 6a vespere kaj ne funkcias semajnfine, pluraj aĉetcentroj ne viziteblas en ripoztagoj. Tio tute ne eblas en Rusio. Ĉi tie preskaŭ ĉiuj vendejoj funkcias ĝis la 7a aŭ 8a vespere, multaj ĝis la 10a kaj pli, iuj eĉ 24 horojn tage. Neniuj обе́д (tagmanĝoj), пра́здник (ferioj) aŭ выходно́й (ripoztagoj) — vi povas aĉeti ion ajn, ie ajn kaj iam ajn. Ni komencu de la manĝaĵoj. Ek!
Lastatempe ĉiam pli popularas aĉetumado en Interreto. La plej simpla vojo estas serĉi varojn en Yandex Market — serĉilo tra retvendejoj. Sed ĉi-foje ni priparolu eksterretan, ĉeestan butikumadon. Oni povas dividi ĝin je kelkaj niveloj.
Магази́н ша́говой досту́пности (Kvartalaj vendejoj)
[redakti]La unua estas kvartalaj vendejoj, kies celo estas provizi bezonataĵojn al loĝantoj de apudaj domoj. Oni nomas ilin магази́н ша́говой досту́пности (piede atingeblaj vendejoj). Grandparte temas pri vendoretoj, kies ĉeesto jam iĝis simbolo de la vivo kaj civilizo malgraŭ ĉiamaj mokoj kaj kritikoj.
Пятёрочка (Kvinopeto), Моне́тка (Monereto), Магни́т (Magneto), О’ке́й (Bone), А́збука вку́са (Aboco de gusto), Ди́кси (Diksi), Spar estas la plej famaj kvartalaj manĝaĵvendejoj. Ili provizas varojn simplajn, sed sufiĉe kvalitajn. Ilia целева́я гру́ппа (celita grupo) estas ни́жний класс (malsupra klaso) kaj сре́дний класс (meza klaso). Kompreneble vi devas esti atenta kaj zorgeme kontroli ŝlosilajn indicojn de la varoj kiel да́та вы́пуска (dato de produktado), срок го́дности (tempolimo) kaj вне́шний вид (ekstera aspekto). Mi aldonu ke plej ofte mi aŭdis kritikon rilate Моне́точка] kaj laŭdojn pri Магнит, sed eble temas pri hazardaj aŭ personaj preferoj. En grandaj urboj haveblas ankaŭ pli luksaj venejoj, inkluzive de vendoretoj kiel ekzemple Глобус Гурмэ.
Tiuj vendejoj estas aranĝitaj same kiel ie ajn en la mondo. Ĉe вход (enirejo) vi povas lasi aĵojn en ка́мера хране́ния (deponejo), preni корзи́на для поку́пок (aĉetkorbo, kutime simple корзи́на) aŭ теле́жка для поку́пок (aĉetĉareto, kutime simple теле́жка) kaj eniri торго́вый зал (vendohalo). Varoj staras sur стелла́ж (bretaroj), kiuj konsistas el по́лка (bretoj). Iuj varoj troviĝas en я́щик (kesto), холоди́льник (fridujo) aŭ витри́на (montrokesto).
Ĉiu varo havas priskribon en la rusa kun indiko да́та произво́дства (dato de produktado), срок го́дности aŭ срок хране́ния (ambaŭfoje temas pri tempolimo de uzebleco), соста́в (enhavo), энергети́ческая це́нность (energia valoro), kiu indikas kiom da углево́д (karbonhidratoj), бело́к/протеи́н (proteino) kaj жир (graso) enhavas сто гра́ммов (cent gramoj) de produkto.
О́вощ (legomoj) kaj фрукт (fruktoj) povas esti jam в упако́вке (en pakaĵoj), do упако́ванный (pakitaj) aŭ libere elekteblaj. En lasta kazo vi devos взве́сить (pesi) ilin sur весы́ (pesilo). Kutime temas pri электро́нные весы́ (elektronika pesilo), kiu staras en respektiva sekcio kaj havas накле́йка (gluaĵojn), kies bildoj kaj nomoj indikas al respektiva varo. Do vi povas simple meti кулёк (celofanan pakaĵon) kun viaj aĉetaĵoj sur pesilon, klaki respektivan gluaĵon kaj el при́нтер (printilo) eliros papereto kun informoj pri prezo, kosto kaj peso kiun vi algluu al la pakaĵo. Foje apude staras продавщи́ца (vendistino), kiu helpos al vi.
Kolbasoj, viando, fromaĝo kaj similaj varoj estas vendataj trans прила́вок (vendotablo), do vi povos elekti ilin en витри́на (montrofenestro) kaj peti vendistinon: Бу́дьте добры́, две́сти грамм голла́ндского сы́ра (Bonvolu, ducent gramojn da holanda fromaĝo) aŭ Полкило́ говя́дины (Duonkilogramon da bovaĵo) aŭ Па́лку колбасы́ (Bastonon da kolbaso).
Kaze de duboj vi povas demandi: Колбаса́ све́жая? (Ĉu kolbaso estas freŝa?) kaj ŝi respondos: Да, у́тром привезли́ (Jes, oni alportis ĝin matene) aŭ agnoskos: Не о́чень, возьми́те лу́чше э́ту (Ne tre, prefere prenu tiun ĉi).
Алкого́льный напи́ток (alkoĥolaĵoj, kutime simple алкого́ль) staras sur aparta bretaro. Minimuma sortimento inkluzivas во́дка (vodkon), вино́ (vinon) kaj пи́во (biero). Memoru, ke ilia vendado estas limigata! En pluraj loĝlokoj oni ne vendas alkoĥolaĵojn post la 9a aŭ 10a vespere, kaj en grandaj festoj tutan tagon (Venkotago, la 1a de Majo, urbofesto ktp). Do planu viajn aĉetojn anticipe.
Суперма́ркет (Supermerkato)
[redakti]Grandaj суперма́ркет (superbazaroj) ankaŭ abundas en Rusio. La plej konataj estas la franca Аша́н (Auchan), la germana METRO Cash & Carry, la rusiaj Ле́нта (Bendo), Перекрёсток (Vojkruciĝo), Карусе́ль (Karuselo), Магни́т (Magneto). Ili funkcias de matene ĝis vespere, sen tagmanĝoj kaj ripoztagoj. Ili troveblas en ĉiu торго́вый центр (aĉetcentro), sed foje okupas apartajn konstruaĵojn. La plej grandaj superbazaroj troviĝas rande aŭ eĉ ekster urboj.
Ĉio funkcias same kiel en kvartalaj vendejoj, nur ioma diferenco haveblas. Mankas deponejoj, do vi povas preni viajn aĵojn kun vi en aĉethalo. Ĉiam haveblas aĉetĉaretoj kaj aĉetkorboj. Foje necesas memstare упакова́ть (paki) viajn aĵojn en hermetikan celofanan pakaĵon per fanda aparato, kiu staras ĉe la enirejo. Metu vian sakon en celofanan pakaĵon tiel ke ĝi tute kovru ĝin, kuŝigu malferman finaĵon sur fandan platon kaj premu ĝin per supra parto. La celofana finaĵo fandiĝos kaj fermos la pakaĵon.
En superbazaroj ofte okazas а́кция (akcioj), dum kiuj oni proponas ски́дка (rabatojn) por certaj varoj. Pri tio kutime informas specialaj ŝildoj aŭ forstrekitaj prezoj kun alskribitaj novaj, malpli altaj. En прохо́д (trairejoj) ofte staras промо́утер (promociistoj), kiuj informas pri novaj varoj, proponas ion попро́бовать (gustumi), disdonas образе́ц (specimenojn), enmanigas приз (premiojn) ktp.
Metu ĉion en aĉetĉareton kaj iru al ка́сса (kaso). Plej verŝajne tie formiĝis о́чередь (atendovico). Kiam vi proksimiĝos al ле́нта (bendo), metu sur ĝin viajn varojn. Por ne konfuzi ilin kun la aĉetaĵoj de antaŭa viculo metu inter ili lignan bastoneton, kiu kuŝas apude.
Касси́р (kasisto) skanos штрих-код (streko-kodojn) de viaj varoj kaj nomos pagotan sumon, kiu videblos ankaŭ sur экра́н (ekrano) de ка́ссовый аппара́т (kasilo). Plej verŝajne ŝi rutine demandos: Диско́нтная ка́рта есть? (Ĉu vi havas rabatkarton?) Se vi neos ŝi aŭtomate daŭrigos: Приобрести́ не жела́ете? (Ĉu vi deziras aĉeti?). Tio povas esti bona ideo, se vi aĉetadas multe kaj regule en tiu ĉi reto. Fine ŝi adiaŭos vin per ĉiamaj vortoj: Спаси́бо за поку́пку. Приходи́те к нам ещё (Dankon pro la aĉeto. Venu al ni denove).
Vi povas pagi per ба́нковская ка́рта (bankokarto, kutime simple ка́рта), ofte ankaŭ per телефо́н (telefono). Visa, MasterCard, UnionPay ktp — ĉiuj ĉefaj pagsistemoj funkcias. Laŭplaĉe vi povas uzi tradiciajn нали́чные (kontantan monon). Donu monon al kasistino kaj ŝi redonos al vi сда́ча (redonmonon). Eble ŝi ne havos striktan sumon, do proponos iun kombinacion: У вас есть пятьдеся́т рубле́й? Я сдам сто (Ĉu vi havas kvindek rublojn? Mi donos cent). Se temas pri moneroj ŝi povos demandi: У вас есть ме́лочь? (Ĉu vi havas monerojn?). Tiukaze mi simple elpoŝigas ĉiujn monerojn kaj etendigas la manon kun ili por ke kasistino mem prenu necesan sumon.
Post tio restas nur упакова́ть (paki) ĉion en kuŝantaj apude sakoj kaj iri for. Etaj паке́т (pakaĵoj) kutime estas senpagaj, pli grandaj kaj fortaj су́мка (sako) pagendas. Kompreneble vi povas veni kun via propra sako.
Revenigu vian теле́жка (aĉetĉareton) por elpreni де́сять рубле…й (dek rublojn), metitajn en ĝia замо́к (seruro) dum ekpreno aŭ simple lasu en oportuna por vi loko, se tiu garantiaĵo ne estis postulita. Vi povas lasi la aĉetĉareton en парко́вка (parkumejo), se vi venis на автомоби́ле (per aŭto, ofte simple на маши́не).
La lasta ĝeno povas esti охра́нник (gardisto), kiu kaze de suspekto povas aliri vin kaj peti montri al li enhavon de viaj pakaĵoj kaj sakoj. Ne timu, nek cedu obeeme. Se lin malkvietigis ekfunkciinta сигнализа́ция (alarmosistemo), simple lasu viajn pakaĵojn kaj iru tra ра́мка (kadro) sen ili kaj poste lasu ilin unu post alia. Kutime tio sufiĉas, ĉar temas pri nura eraro de kasistino, kiu ne malmagnetis streko-kodon de iu поку́пка (aĉetaĵo).
Sed foje gardistoj kondutas aroge kaj sen ajna kialo postulas montri al ili enhavon de via су́мка (sako) aŭ карма́н (poŝoj). Tiukaze estu firma — leĝo protektas vin je tiaj arbitraĵoj. Охра́нник (gardisto) estas nura komerca dungito, li ne estas полице́йский policano, do liaj rajtoj estas ege limigitaj. Li povas peti, sed ne postuli.
Laŭplaĉe vi povas malfermi vian sakon aŭ eligi ĉion el la poŝoj. Sed memoru ke neniu gardisto rajtas propramane esplori viajn sakon aŭ poŝojn! Li rajtas fari осмо́тр (pririgardadon), do rigardi tion, kion vi montros al li. Досмо́тр (permanan esploradon) rajtas fari nur policano kaj nur kaze de serioza suspekto, kun nepra ĉeesto de du понято́й (atestantoj) kaj posta verkado de протоко́л (protokolo). Cetere pri tiaĵoj ni pli detale parolos poste, en speciala temo, dediĉita al krimo kaj sekureco en Rusio. Nun simple memoru, ke havas rajtojn montri kion vi mem deziras kaj foriri laŭplaĉe.
Cetere gardistoj kutime estas viroj el malsupraj sociaj tavoloj, ofte hieraŭaj kamparanoj, malbone edukitaj kaj preskaŭ tute ne trejnitaj. Do estu pardonema al iliaj neeviteblaj fuŝoj.
Oni povas aĉeti manĝaĵojn ankaŭ en ры́нок (merkato) aŭ база́р (bazaro) — fakte tio estas du malsamaj vortoj por la sama institucio. Tie mankos aĉetĉaretoj kaj aĉetkorboj, same kiel prezoŝildoj kaj afiŝoj ĝenerale. Do demandu kaj marĉandu.
Memoru, ke granda parto de la vendistoj estas kaŭkazanoj kaj mezazianoj, ofte eksterlandanoj, kiuj malbone regas la rusan. Do ne miru pri ilia fuŝa prononco kaj terura ortografio, simple estu atenta kaj pardonema.
Tipa dialogo:
— Э́то говя́дина? (Ĉu tio estas bovaĵo?). Ско́лько сто́ит? (Kiom ĝi kostas?).
— За сто отда́м (Mi fordonos kontraŭ cent [rubloj]).
— До́рого (Tro kosta). Дава́йте за во́семьдесят (Donu kontraŭ okdek).
— Да ты что́? (Ĉu vere?) Это отли́чная говя́дина! (Tio estas bonega bovaĵo!).
— Хорошо́, дава́йте за девяно́сто (Bone, donu kontraŭ naŭdek).
— Ла́дно, то́лько для вас (Bone, nur por vi).
Kompreneble estu preta al ĉiaspecaj friponaĵoj, speciale se temas pri profesiaj vendistoj — ne simplaj avinoj, kiuj vendas legomojn el sia legomejo. Inter la plej popularaj ruzaĵoj estas meti sur pesilon pli ol petis aĉetanto (ofte oble).
Tipa dialogo tiukaze:
— Взве́сьте килогра́мм груш (Pesu kilogramon da piroj).
— Полтора́ получи́лось. Пойдёт? (Okazis ke unu kaj duono. Ĉu bone?).
— Ла́дно, дава́йте полтора́ (Bone, estu unu kaj duono) aŭ Нет, мно́го, выкла́дывайте (Ne, multe, forigu).
Vortoj
[redakti]
Nun vi scias kiel aĉeti manĝaĵojn en Rusio, do restas nur lerni nomojn de la plej necesaj manĝaĵoj, kiujn vi legos sur этике́тка (etidekoj) kaj це́нник (prezoŝildoj).
Mi dividis la manĝaĵojn en kelkaj grupoj. Nomo de ĉiu grupo estas indikita plurale, ĉar plej verŝajne tiun formon vi vidos sur vendejaj afiŝoj kaj montriloj. Nomoj de la manĝaĵoj mem estas en singularo, kiel vi vidos ĝin sur prezoŝildoj.
- молоко́ (lakto)
- кефи́р (kefiro)
- ря́женка (acida laktotrinkaĵo)
- смета́на (densa laktokremo)
- сли́вки (acidkremo)
- айра́н (ajrano)
- простоква́ша (laktokremo)
- мацо́ни (madzun)
- йо́гурт (jogurto)
- кумы́с (kumiso)
- тво́рог (kazeo; ankaŭ akcento творо́г estas akceptebla)
- сыр fromaĝo)
- сулугу́ни (sala kartvela fromaĝo)
Atentu nuancojn! Rusoj ŝatas сгущённое молоко́ (densigita lakto) — dolĉan laktaĵon en ladskatoloj, kiun oni povas aldoni al teo kaj kafo aŭ simple manĝi per kuleroj. Sed tiun gloran nomon laŭleĝe rajtas porti nur produkto, plene kongrua al strikta normo, do farita nur el natura lakto. Se oni aldonas plantajn oleojn kaj aliajn monŝparajn kromaĵojn, tia produkto devas havi alian nomon, plej ofte tio estas сгущёнка. Evitu tiajn fuŝaĵojn!
Same pri сыр (fromaĝo) kaj сы́рный проду́кт (fromaĝa produkto). Nur produkto el natura lankto rajtas nomiĝi сыр. Do se vi vidas surskribon сырный продукт, temas pri surogato kun plantaj alonaĵoj.
Мясны́е проду́кты (viandaĵoj, foje мясопроду́кты)
[redakti]- колбаса́ (kolbaso)
- копчёная колбаса́ (fumita kolbaso)
- полукопчёная колбаса́ (leĝere fumita kolbaso)
- варёная колбаса́ (kuirita kolbaso)
- вя́леная колбаса́ (sekigita kolbaso)
- ли́верная колбаса́ (kolbaso el koro, hepato, renoj kaj aliaj internaĵoj)
- саля́ми (salamo)
- хамо́н (ĥamono)
Vi povas aĉeti колбаса́ (kolbason) laŭ peso aŭ preni ĝin tutan. En la unua kazo petu vendistinon: Бу́дьте добры́, две́сти грамм копчёной колбасы́ (Bonvolu, 200 gramojn da fumita kolbaso). En la dua kazo vi simple diru: Бу́дьте добры́, бато́н копчёной колбасы́ (Bonvolu, bastonon da fumita kolbaso).
- беко́н (speco de lardo)
- ветчина́ (ŝinko)
- са́ло (lardo)
- сарде́лька (dika kaj mallonga sosisko)
- соси́ска (sosisko)
- шпик (speco de lardo)
- говя́дина (bovaĵo)
- теля́тина (bovidaĵo)
- бара́нина (ŝafaĵo)
- ягня́тина (ŝafidaĵo)
- свини́на (porkaĵo)
- порося́тина (porkaĵo)
- крольча́тина (kuniklaĵo, ofte simple кро́лик = kuniklo)
Ĉefaj korpopartoj
- вну́тренности (internaĵoj), ankaŭ nomata popolece требуха́ aŭ потроха́, потрошки́
- вы́резка (fileo), ankaŭ nomata popolece мя́коть (laŭvorte: molaĵo)
- голова́ (kapo)
- груди́нка (brustaĵo), aplikeblas al bovaĵo, porkaĵo, ŝafaĵo, inkluzive al fumaĵoj
- желу́док (stomako)
- за́дняя часть (postaĵo)
- кишки́ (intestoj)
- кость (osto)
- ла́па (kruro aŭ mano), aplikeblas al kuniklo
- мозг (cerbo)
- нога́ (kruro), aplikeblas al bovo, ŝafo, porko
- пе́чень (hepato)
- позвоно́чник (vertebro)
- по́чка (reno)
- ребро́ (ripo)
- селезёнка (lieno)
- спина́ (dorso)
- у́хо (orelo)
- хвост (vosto)
- язы́к (lango)
- куря́тина (kokaĵo, ofte simple ку́рица = kokino)
- цыпля́тина (kokidaĵo, ofte simple цыплёнок = kokido)
- индюша́тина (meleagraĵo, ofte simple инде́йка = meleagro)
- гуся́тина (anseraĵo, ofte simple гусь = ansero)
- утя́тина (anasaĵo, ofte simple у́тка = anaso)
Foje oni povas vidi ĉe ку́рица (kokino) aŭ цыплёнок (kokido) indikon бро́йлер. Tio signifas ke temas pri hibrido, bredata por kreski rapide kaj abunde. Бро́йлер estas birdo granda, karnoriĉa, sed kutime pli malmola, uzata ĉefe por жа́рка (fritado) aŭ preparado de бульо́н (buljono).
Ĉefaj birdaj korpopartoj
- гру́дка (brustaĵo), atentu ke tiu formo aplikeblas nur al birdoj, ja al aliaj animaloj aplikeblas груди́нка
- но́жка (kruro), ankaŭ aplikeblas nur al birdoj, rilate aliajn animalojn uzeblas нога́ aŭ ла́па
- крыло́ (flugilo), ofte minuskle кры́лышко
- филе́ (fileo), fakte la sama гру́дка (brustaĵo), senigita je iuj ajn ostoj
- бедро́ (femuro), fakte la sama но́жка (kruro)
- шку́ра, шку́рка (haŭto)
- кури́ное яйцо́ (kokina ovo), foje nomata pli formale яйцо́ ку́рицы (ovo de kokino)
- перепели́ное яйцо́ (koturna ovo)
Oni vendas яйцо́ po dekope, do цена́ (prezo) estas indikata por деся́ток (deko).
- муксу́н (muksuno)
- сте́рлядь (sterledo)
- лосо́сь (salmo)
- туне́ц (tuno)
- не́льма (nelmo)
- карп (karpo)
- о́кунь (perko)
- кара́сь (karaso)
- щу́ка (ezoko)
- сом (siluro)
- пшени́чный (tritika, ofte simple бе́лый = blanka)
- ржаной (sekala, ofte simple чёрный = nigra)
- лава́ш (lavaŝo)
- лепёшка (flanpano)
- кала́ч (ringoforma slava pano el tritiko)
Laŭforme peco da pano povas nomiĝi бу́лка (ankaŭ aplikata al dolĉa bakaĵo) aŭ бато́н (batono), se ĝi havas formon longan aŭ ovalan. La franca bastonpano nomiĝas баге́т. Ofte oni nomas бу́лка iun ajn pecon da pano, sendepende de ĝia formo.
- бара́нка (ringoforma bakaĵo)
- бу́блик (pli granda бу́блик)
- бу́лочка (bulketo, kutime dolĉa, ofte kun aldonaĵoj)
- ватру́шка (flanpano kun enhavo en la malfermita centro)
- гале́та (seka biskvito)
- кекс (brikforma kuko kun interna truo)
- кре́ндель (B-forma bakaĵo)
- круасса́н (korna bulko)
- кули́ч (ovalforma festa kuko)
- памп́ушка (bakita rondforma bakaĵo)
- пече́нье (biskvito)
- пиро́г (pasteĉo)
- пирожо́к (kuketo kun diversa enhavo)
- по́нчик (benjeto)
- пря́ник (rusa bakita dolĉaĵo)
- пы́шка (fritita rondforma bakaĵo)
- рога́лик (alia tipo de kornobulko)
- ро́мовая баба (ruma pelvokuko)
- сло́йка (kuko el foliigita pasto)
- суха́рь (biskoto)
- су́шка (pli eta kaj malmola бара́нка)
- ша́ньга, ша́нежка (rondforma plata kuko)
- безе́ (meringo)
- бланманже́ (blankamanĝaĵo)
- крем-брюле́ (crème brûlée)
- макаро́н (makarono)
- мусс (ŝaŭmaĵo)
- пиро́жное (kuko)
- пралине́ (pralino)
- суфле́ (sufleo)
- торт (torto)
- шарло́тка (ĉarlotkuko)
- шокола́д (ĉokolado)
- экле́р (éclair)
- абрико́совый (abrikota)
- анана́совый (ananasa)
- апельси́новый (oranĝa)
- бана́новый (banana)
- берёзовый (betula)
- виногра́дный (vinbera)
- вишнёвый (ĉeriza)
- грана́товый (granata)
- гру́шевый (pira)
- лимо́нный (citrona)
- морко́вный (karota)
- мультифрукто́вый (plurfrukta), ofte mallonge мультифру́кт
- овощно́й (legoma)
- сли́вовый (pruna)
- сморо́диновый (riba; povas esti el кра́сная сморо́дина = ruĝa ribo aŭ чёрная сморо́дина = nigra ribo)
- тома́тный (tomata)
- ты́квенный (kukurba)
- фрукто́вый (frukta)
- я́блочный (poma)
Atentu diferencajn nomojn! Subskribo сок (suko) signifas ke la trinkaĵo estas 100% el fruktoj kaj legomoj, некта́р (nektaro) 25% ĝis 50%, напи́ток (trinkaĵo) ĝis 20%.
Aliaj trinkaĵoj
[redakti]- вода́ (akvo): с га́зом (kun gaso), ankaŭ nomata газиро́ванная (gasigita), без га́за (sen gaso), минера́льная (mineralakvo), роднико́вая (akvofonta)
газиро́ванная вода́ (gasigita akvo, ofte simple газиро́вка aŭ mallonge газвода́)
- кака́о (trinkĉokolado)
- квас (kvaso)
- ко́фе (kafo)
- лимона́д (lemonado)
- морс (morso)
- чай (teo): зелёный чай (verda teo), чёрный чай (nigra teo), кра́сный чай (ruĝa teo)
- энергети́ческий напи́ток (energia trinkaĵo)
Denove nuancojn, ĉi-foje rilate квас (kvaso). Laŭleĝe nur natura produkto el sekalo rajtas porti tiun nomon. Do se vi vidas sur etikedo surskribon квасно́й напи́ток (kvasa trinkaĵo), temas pri ĉipa fuŝaĵo evitinda.
Алкого́льный напи́ток (Alkoĥolaĵoj)
[redakti]- абсе́нт (absinttrinkaĵo)
- бре́нди (brando — laŭleĝe tiel devas nomiĝi ĉiu konjako, produktita ekster la provinco Cognac, sed produktantoj el Armenio, Kartvelio kaj Rusio ofte ignoras tiun limigon)
- ве́рмут (vermuto)
- вино́ (vino): кра́сное (ruĝa), бе́лое (blanka), ро́зовое (roza); сухо́е (seka), полусухо́е (duonseka), сла́дкое (dolĉa), полусла́дкое (duondolĉa)
- ви́ски (viskio)
- во́дка (vodko)
- гори́лка (ukraina vodko)
- джин (ĝino)
- игри́стое вино́ (gasigita vino, fakte la sama ĉampano)
- конья́к (konjako — plejparte produktita en Armenio, foje ankaŭ el Francio, Rusio, Kazaĥio, Kartvelio)
- ликёр (likvoro)
- пи́во (biero): светлое (hela), тёмное (malhela), безалкого́льное (senalkoĥola)
- портве́йн (oporto)
- ром (rumo)
- саке́ (sakeo)
- са́нгрия (sangrio)
- сидр (sidro)
- теки́ла (tekilo)
- хе́рес (ŝereo)
- шампа́нское (ĉampano — plejparte produktita en Rusio, la plej famaj markoj estas Сове́тское шампа́нское — Sovetia ĉampano kaj Абра́у-Дюрсо́ — Abrau-Djurso)
- гре́чневая (fagopira)
- ма́нная (semola)
- перло́вая (el erigita, ŝlifita kaj polurita hordeo)
- пшени́чная (tritika)
- пшённая (milia)
- ри́совая (riza)
- я́чменная (hordea)
- я́чневая (el erigita, sed nepolurita hordeo)
Foje videblas indiko ke temas pri я́дрица (de ядро́ — kerno), kio signifas ke tiu ĉi grio estas farita el neerigitaj grenoj.
- гре́чневая (fagopira)
- кукуру́зная (maiza)
- пшени́чная (tritika)
- ри́совая (riza)
- со́евая (soja)
Макаро́нные изде́лия (Makaronaĵoj)
[redakti]- вермише́ль (vermiĉelo)
- лапша́ (nudelo)
- макаро́ны (makaronoj)
- ро́жки (etaj dikaj makaronoj)
- спаге́тти (spagetoj)
Aliaj manĝaĵoj
[redakti]- горчи́ца (mustardo)
- жева́тельная рези́нка (maĉgumo)
- имби́рь (zingibro)
- ке́тчуп (keĉupo)
- консе́рвы, foje консерва́ция, пресе́рвы (ladskatoloj)
- конфе́та (bombono)
- кориа́ндр (koriandro)
- ле́чо (leĉo)
- мёд (mielo)
- моро́женое (glaciaĵo)
- пельме́нь (pelmenoj)
- пе́рец (pipro)
- са́хар (sukero)
- соль (salo)
- со́ус (saŭco)
- спе́ции (spicaĵoj)
- те́сто (pasto)
- у́ксус (vinagro)
овощна́я икра́ (legoma frajaĵo) Tio estas specifa rusa manĝaĵo el erigitaj kaj марино́ванный (peklitaj) legomoj, plej ofte legomkukurboj kaj melongenoj. Dominas кабачко́вая икра́ (legomkukurba frajaĵo) kaj баклажа́нная икра́ (melongena frajaĵo).
- льняно́е (lina)
- маргари́н (margarino)
- оли́вковое (oliva)
- оре́ховое (nuksa)
- па́льмовое (palma)
- подсо́лнечное (sunflora)
- расти́тельное (planta)
- сли́вочное (butero)
- топлёное (senakvigita)
- абрико́с (abrikoto)
- авока́до (avokado)
- а́йва (cidonio)
- алыча́ (prunuso)
- анана́с (ananaso)
- апельси́н (oranĝo)
- виногра́д (vinbero)
- ви́шня (ĉerizo)
- грана́т (granato)
- грейпфру́т (grapfrukto)
- гру́ша (piro)
- гуайя́ва (guajavo)
- ке́шью (akaĵuo)
- ки́ви (kivifrukto)
- лайм (verda citrono)
- лимо́н (citrono)
- ма́нго (mango)
- мандари́н (mandarino)
- мараку́йя (pasifrukto)
- нектари́н (nektarino)
- папа́йя (papajo)
- пе́рсик (persiko)
- поме́ло (pampelmuso)
- сли́ва (pruno)
- фейхо́а (fejĵoo)
- хурма́ (diospiro)
- чере́шня (merizo)
- черносли́в (sekpruno)
- я́блоко (pomo)
- ара́хис (ternukso)
- базили́к (bazilio)
- баклажа́н (melongeno)
- боб (fabo)
- бро́кколи (brokolo)
- брю́ква (napo)
- горо́х (pizo)
- ды́ня (melono)
- кабачо́к (legomkukurbo)
- капу́ста (brasiko): цветна́я капу́ста (florbrasiko), брюссе́льская капу́ста (burĝonbrasiko), саво́йская капу́ста (savoja brasiko), белокоча́нная капу́ста (legoma brasiko)
- карто́фель (terpomo; en ĉiutaga paolo ofte карто́шка)
- кольра́би (tigobrasiko)
- кукуру́за (maizo)
- лату́к (laktuko)
- лук (cepo)
- майора́н (majorano)
- морко́вь (karoto)
- огуре́ц (kukumo)
- пе́рец (kapsiko)
- петру́шка (petroselo)
- помидо́р (tomato)
- ре́вень (rabarbo)
- реди́с (rafaneto)
- свёкла (beto)
- сельдере́й (apio)
- спа́ржа (asparago)
- топина́мбур (terpiro)
- ты́ква (kukurbo)
- укро́п (aneto)
- хрен (kreno)
- ча́бер (satureo)
- чесно́к (ajlo)
- шпина́т (spinaco)
- эстраго́н (estragono)
- бана́н (banano)
- арбу́з (akvomelono)
- брусни́ка (ruĝa vakcinio)
- голуби́ка (Vaccinium uliginosum)
- ежеви́ка (rubuso)
- жи́молость (lonicero)
- земляни́ка (frago)
- кали́на (viburno)
- клубни́ка (frago)
- клю́ква (oksikoko)
- княжени́ка (arkta rubuso)
- красни́ка (Vaccinium praestans)
- крыжо́вник (groso)
- мали́на (frambo)
- моро́шка (kamemoro)
- облепи́ха (hipofeo)
- рябина (sorpo)
- сморо́дина (ribo)
- черёмуха (paduso)
- черни́ка (mirtelo)
La aĉetĉareto plenas, do mi ne mortos pro malsato. Ek al aliaj vendejoj! Jam tempas aĉeti vestojn kaj ŝuojn!