Latina/A Resumo

El Vikilibroj

Tralegu ĉi-subajn resumetojn de la laste traktitaj lecionoj kaj certigu vin, ke vi komprenas ĉion.

Skribo[redakti]

  • Por la latina alfabeto unue ekzistis nur la majuskla literaro, nur poste ekestis ankaŭ la minuskloj.
  • La literoj I kaj V ĉiu povus marki ĉu vokalon ([i], [u]), ĉu duonkonsonanton ([j], [ŭ]).
    • Nun I kutime plu uziĝas kaj por la vokalo kaj por la duonkonsonanto, dum la diferencon inter [u] kaj [ŭ] kutime montras la uzo de aŭ la litero VU.
    • Oni povas tamen laŭplaĉe uzi J por iuj I.
  • Ekzistas (aŭ precipe ekzistis en la pasinteco) ĉiuokaze multaj variaĵoj en la skribado de latino.
  • La literoj K, Y, W kaj Z estas tre maloftaj.

Elparolo[redakti]

  • Ekzistas pluraj manieroj, kiel elparoli latinon.
    • Nuntempe ofta estas la laŭklasikarestaŭrita elparolo, sed konindas ankaŭ aliaj.
  • Laŭklasike c legiĝas kiel [k], qu kiel [kŭ], v [ŭ], x [ks], z [dz].
  • Vokaloj povas esti aŭ mallongaj (a) aŭ longaj (ā).
  • Y prononciĝas kiel i kun rondigitaj lipoj.
  • Ae kaj oe legiĝas [aj] [oj], tamen ne ĉiam.
  • I iam fariĝas [j].
  • Krom post q-, u estas [ŭ] ankaŭ post ng- kaj iuj s-.
  • La akcento en tri- kaj pli-silabaj vortoj povas okupi diversajn silabojn.
    • Se la antaŭlasta silabo estas peza (enhavas longan vokalon aŭ plurajn konsonantojn post la vokalo), ĝi prenas la akcenton.
    • Se la antaŭlasta silabo estas malpeza, la akcenton prenas la antaŭ-antaŭlasta silabo.