Latina/Leciono 1

El Vikilibroj

Tiu ĉi leciono traktas pri la legado kaj skribado de la latina lingvo.

Eksplika parto[redakti]

Alfabeto[redakti]

La klasika latina alfabeto iris jene:

A B C D E F G H I K L M N O P Q R S T V X Y Z

Dum la tempoj de la Romaj respubliko kaj imperio, sole la majuskla alfabeto estis en oficiala uzo. Nur en frua mezepoko ekestis ankaŭ la minuskla literaro:

a b c d e f g h i k l m n o p q r s t u x y z

(En la frua minuskla skribo oni uzadis la literon u kiel la minusklan version de V.)

Al tiu alfabeto pli poste aldoniĝis ankaŭ majuskla U kaj minuskla v, kaj W w. Fine aperis ankaŭ la litero J j, sed fakte nur kiel varianto de I i, ne kiel aparta litero.

La plena latina alfabeto do estas:

A B C D E F G H I K L M N O P Q R S T U V W X Y Z
a b c d e f g h i k l m n o p q r s t u v w x y z

Plako informanta pri la vizito de aŭstria imperiestro Francisko Jozefo en loka biblioteko; rimarku la uzon de J en Jmperator.

Variantoj[redakti]

La klasikaj skribaĵoj havas unu partikularaĵon: la literoj I kaj V povas ĉiu signifi jen vokalon (kvazaŭ Esperantajn [i] kaj [u], respektive), jen la parencan duonkonsonanton ([j] kaj [ŭ]). Nur pli poste tiu afero simpliĝis: nun oni jam en plej multaj okazoj kutime skribas V v por la konsonanto kaj U u por la vokalo.

Oni povas laŭplaĉe skribi J j anstataŭ I i – precipe tie, kie temas pri duonkonsonanto – tamen tiu litero estas en latino ĝenerale konsiderata nur varianto de I i kaj ne havas do propran lokon en la alfabeto, kaj en la moderna tempo superas ĉe la plimulto da libroj (inkluzive vortarojn) tia praktiko, ke kvankam oni ja distingas inter V v kaj U u, oni tute ne uzas la literon J j kaj skribas laŭklasike nur la solan literon I i (kaj por la vokalo, kaj por la duonkonsonanto). Tiun uzon ni sekvos kiel standardon ankaŭ en ĉi tiu lernolibro.

Tamen vi estu preta renkonti en diversaj (precipe malnovaj) latinaj tekstaĵoj ankaŭ vortojn skribitajn laŭ nestandardaj skribmanieroj, ekzemple jam (anstataŭ nianorma iam), conjunx (por coniunx) aŭ uideo (por video), laudaui (por laudavi). Inter aliajn malkutimaĵojn ŝatatajn precipe en la pasinteco apartenas la uzo de ligaturoj por ae kaj oe (Cæsar, Æmilius, cœpi), aŭ – nun jam sole historiaj kuriozaĵoj – tuta neuzado de ae kaj oe (anstataŭigo de ambaŭ per simpla e aŭ ę) aŭ ekzemple la uzado de longa s komence kaj enmeze de vortoj (ſubſtituis anstataŭ substituis), aŭ uzado de plej diversaj diakritikaj signoj (en ĉi tiu libro ni kutime uzados du solajn – la makronon kaj la dierezon; vd. sube).

Ĝis nun videblas tre ofte (ekzemple ĉe monumentoj k.s.) la antikva nur-majuskla skribo: IAM, CONIVNX, VIDEO, LAVDAVI, CAESAR, AEMILIVS, COEPI, SVBSTITVIS.

Maloftaj literoj[redakti]

La literoj K, Y, W kaj Z uziĝas nur tre rare. Ili ĉiuj renkonteblas antaŭ ĉio en vortoj prunteprenitaj el aliaj lingvoj: K en iometo da malnovaj etruskaj esprimoj (ekz. Kalendae, “kalendoj” (koncepto el la Romana kalendaro) aŭ Kaeso – persona nomo) kaj Y kun Z precipe en grekdevenaj vortoj (plej ofte nomoj kaj loknomoj). La litero W aperas nur en mezepoka latino kaj iuj novlatinaj biologiaj nomoj.

Kontraŭe Q kaj X estas ambaŭ tre ofte renkonteblaj literoj, estante uzataj en multaj originaj latinaj vortoj.

Interpunkcio[redakti]

Kvankam en la klasikaj tempoj (kaj en la monumenta skribo) oni apenaŭ uzadis interpunkcion kaj diversajn helposignojn, moderne la uzo de ili en latino ne tro diferas de la standardoj de Esperanto kaj aliaj latinalfabetaj lingvoj.

Koncerne ĉefliterojn, oni kutime majuskligas ne nur proprajn nomojn personajn (Iulius, Aemilia, Caesar) kaj lokajn (Roma, Graecia), sed ankaŭ la nomojn de la anoj de la lokoj (Romanus, Graecus) kaj ĉiujn adjektivojn devenantajn de ili.

Normale skribiĝas ĉeflitero komence de frazo, same kiel en Esperanto, kaj tiun uzon ni sekvos ankaŭ en ĉi tiu lernolibro; eblas tamen komenci frazon per minusklo, se la unua vorto ne estas jam mem majuskligenda.

Elparolo[redakti]

Dum la historio kreiĝis pluraj manieroj, kiel elparoli la latinan lingvon, kaj tiuj diversaj manieroj travivas ĝis nuna tempo. Ili kutime varias laŭ la denaska lingvo de la parolanto; troigite eĉ eblus diri, ke ĉiu (eŭropa) nacia lingvo (havanta ian rilaton al latino) havas sian propran manieron por elparoli ĝin. La klasikan nomon Cicero do iu legas [cicero], alia [ĉiĉero], alia [sisero], anglo [siseroŭ], klasikulo [kikero]; Caesar vokatas [cezar], [ĉezar], [sizr], [kajsar] ktp.

Kvankam ekde la falo de la Roma imperio ĝis la 19-a jarcento superadis la diversaj naciaj legmanieroj, en ĉi tiu lernolibro prezentiĝas unualoke la tiel nomata restaŭrita elparolo (aŭ “rekonstruita”, “restituita” aŭ simple “laŭklasika”), kiu baziĝas sur oniaj konoj de la fakta parolo de antikvaj Romanoj. En unu el la apendicoj estos aldonita por interesitoj tabelo de ĉefaj “dialektoj” en la legado de latino; la ĉi-sekvaj paragrafoj tamen instruas la restaŭritan elparolon.

Konsonantoj[redakti]

En la laŭklasika elparolo de latino ĝenerale validas unu sama regulo kiel en Esperanto, nome ke ĉiu litero devas ĉiam esti elparolita. Tio koncernas ankaŭ la ofte aperantajn konsontajn duopojn kiel cc [kk], dd, ff, ll, mm ktp.; ĉiu el la paro klare aŭdiĝu.

La plimulto de konsonantoj en latino prononciĝas same kiel en Esperanto. Esceptoj estas:

c — kiel Esperanta [k]
q — [k]; ĝi estas ĉiam sekvata de u, kaj la tuta paro prononciĝas [kŭ]
x — [ks]
v — [ŭ]
z — [z] aŭ, pli ĝuste, [dz]

Plie, R-oj estu rulataj, same kiel estas rekomendite en Esperanto.

Precipe en fremdaj vortoj abundas la duopoj ch, ph, rh, th. Ankaŭ tiuj prefere ne asimiliĝadu kaj estu prononcataj laŭ la starigita regulo por legi ĉiun literon aparte, do efektive [kh], [ph], [rh], [th] (kaj ne ekzemple [ĥ], [f] ktp.).

La literoj k kaj z renkonteblas nur tre malofte en iuj prunteprenitaj (plej ofte etrusk-devenaj kaj grekdevenaj, respektive) vortoj.

La litero w, kie ĝi aperas, povas prononciĝi ĉu kiel la Esperanta ĉu kiel la klasiklatina v.

Klasika latino tute ne konas la interalie Esperantajn sonojn [ĉ], [ĝ], [ĵ] aŭ [ŝ]. Ĉiuj ĉi tiuj kaj ankoraŭ aliaj tamen aperas en iuj el la naciaj elparolmanieroj de latino.

Vokaloj[redakti]

La kvin vokaloj a, e, i, o, u estas prononcataj kun la samaj tonoj kiel en Esperanto; ili havas la saman kvaliton. Ili tamen povas diferi en kvanteco: ĉiu tiu vokalo povas esti aŭ mallonga aŭ longa.

En tekstoj la kvanteco de vokaloj normale ne estas markata. Sed por lernaj kaj vortaraj bezonoj ĝi kutime markiĝas per diakritikaj signoj, tiel ke hoketo (ă) signifas mallongan vokalon kaj makrono (ā) longan. La hoketo tamen estas kutime ellasata kaj vokaloj konsiderataj mallongaj ĉiam, kiam ili ne superhavas makronon; tian uzon ni sekvos ankaŭ en ĉi tiu lernolibro.

Mallongaj vokaloj prononciĝas same kiel normalaj vokaloj en Esperanto. Longaj vokaloj estu ĝenerale duoble tiel longaj (t.e. ke ilia sono daŭru duoble pli longe ol la sono de mallongaj vokaloj).

La prononcon de longaj vokaloj vi povas ekzerci jene: eldiru Esperante unu vokalon duoble (aa kiel en vilaa; ee kiel en spontanee; ii kiel en alii; oo kiel en heroo; uu kiel en ĝuu, ktp.); nun, estas kutimo por plej multaj parolantoj de Esperanto intermeti inter la du samajn vokalojn ian hiaton (eble apenaŭ aŭdeblan hglotan halton): eligu tiun hiaton tute, do ke la du vokaloj preterfluas sen ia ajn interrompiĝo, kaj vi havas longan vokalon.

Tamen, ankaŭ en latino povas fojfoje aperi simpla vokala duopo, kiel en mortuus (mortinta) aŭ Corneliī (la Kornelioj). Tiaj vortoj ja prononciĝu kun hiato.

Plie, aperas (kvankam malofte) en latino la litero y. Tiu prononciĝas kiel la klasikgreka litero upsilon’ (de kiu ĝi devenas), aŭ do kiel u en la franca lingvo, ü en la germana; fakte temas pri i prononcita kun rondigitaj lipoj (estantaj kvazaŭ en la pozicio por diri u). Kiu neniel povas tiun literon eldiri, anstataŭigu ĝin en la parolo per simpla i.

Diftongoj[redakti]

Latino havas la jenajn diftongojn:

au — prononciĝas [aŭ]
eu — [eŭ]
ae — io ajn inter unusilaba [ae] kaj Esperanta [aj]
oe — simile, [oe] ~ [oj]

Rimarku tamen, ke ne ĉiu skribita ae nek oe estas diftongo. En vortoj kiel āēr (aero), poēta (poeto) aŭ coëfficiēns (“kunefikanta”, koeficiento), ĉiu el la du literoj formas plenan proprasilaban vokalon; tion indikas jen la makrono, jen la du punktoj (t.n. dierezo) super la dua litero.

Plie, eu aperas fojfoje ankaŭ kiel duopo de memstaraj (proprasilabaj) vokaloj – nome tie, kie -e apartenas al la radiko kaj u- al la gramatika finaĵo de vorto, kiel en aure/us (orkolora) aŭ e/um (lin). Tiuj okazoj estas maloftaj kaj por sperta leganto sufiĉe facile rekoneblaj.

Litero I[redakti]

Kiel menciiĝis supre, en la skribo oni kutime ne distingas inter la vokala kaj la konsonanta i, kvankam tiu litero legiĝas jen [i], jen [j]. Estas tamen relative facile tiujn du variantojn distingi; oni sekvu la jenajn regulojn:

  • I fariĝas [j] ĉiam, kiam ĝi staras komence de latindevena vorto: iacta [jakta] “ĵetita”, iam [jam] “jam”, iūstus [ju:stus][1] “justa”…
    • …aŭ enmeze de vorto, komence de radiko: iniūstus [inju:stus] “maljusta”.
    • Komence de grekdevenaj vortoj (nomoj) i tamen kreas plenan vokalon: Iocasta [iokasta].
  • Se inter du vokaloj, i legiĝas kiel duobla [j]: maior [majjor] “pli granda”.
  • Post la vokaloj e, u ĝi, se estas mallonga, duonkonsonantiĝas: ei [ej] “ho”, cui [kuj] “al kiu”. (Se tamen post e aŭ u sekvas longa ī, la tuto legiĝu dusilabe.)
  • En ceteraj pozicioj, i legiĝas kiel plenvokala [i]: sapientius [sapientius] “pli saĝe”, diū [diu:] “longe”.

Kie povus ekesti konfuzo, la plenvokalan i eblas okaze indiki per dierezo: Gāïus [ga:ius] (gā-i-us).

Duonkonsonanta U[redakti]

Spite al la plursignifeco de skriba i, oni kutime distingas en la skribo inter la vokala kaj la konsonanta u/v. Estas tamen okazoj, kie eĉ skribata u legiĝas [ŭ]:

  • Post q: quoque [kŭokŭe] “ankaŭ”, aquārum [akŭa:rum] “de akvoj”, equus [ekŭus] “ĉevalo”.
  • Post ng: sanguis [sangŭis] “sango”, linguārum [lingŭa:rum] “de lingvoj”.
  • Post s – sekvate de vokalo: suādeō [sŭa:deo:] “mi rekomendas, decidigas” (de tie “persvadi”), Suētōnius [sŭe:to:nius] (nomo).

Atentu tamen, ke en la pronomo suus (sia) kaj ĉiuj ĝiaj formoj (sua, suōrum ktp.), u estas memstara vokalo (do [suus], [sua], [suo:rum]), same kiel en ĉiuj aliaj vortoj, kies radiko finiĝas je -u (cāsu/um [ka:suum] “de faloj”, “de kazoj”, “de okazoj”).

Ankaŭ post aliaj konsonantoj u normale vokalas: metuō [metuo:] “mi timas”, latuī [latui:] aŭ [latuji:] “mi kaŝiĝis”.

Akcento[redakti]

Malkiel la Esperanta, la latina akcento povas fali ne nur sur la antaŭlastan, sed ankaŭ sur la antaŭ-antaŭlastan (do trian de la fino) silabon.

Longoj de silaboj[redakti]

Por povi lokalizi ĝuste la akcenton, oni bezonas scii la longon de silaboj.

Aparte de la longo de vokaloj, ankaŭ ĉiu latina silabo entute povas esti aŭ mallonga aŭ longa. La problemaro de silaba longo estos plene eksplikita en unu kromleciono kadre de enkonduko al la latina prozodio; nun sufiĉas scii, ke:

  • Silabo estas longa:
    • se ĝi enhavas longan vokalon (ā, ē…) aŭ diftongon (au, ae…),
    • se ĝian vokalon (eĉ mallongan) sekvas pli ol unu konsonanto, dum kio:
      • x estas konsiderata du literoj (kvazaŭ c+s)
      • qu kontraŭe taksiĝas kiel unu litero (kvazaŭ simpla c)
      • h (kreanta la duopojn ch, ph ktp.) ne prikonsideratas, do ke la tuta duopo taksiĝas kiel unu litero.
  • Ceteraj silaboj estas mallongaj.

Jen ni videbligos la longojn de silaboj en kelkaj vortoj, skribante “•” por mallonga kaj “–” por longa silabo:

et etiam • • • quoque • • Alexander • – – •
aut posteā – • – numquam – • Achillēs • – –
sērō – – Aenēās – – – quīntīlis – – • Philippus • – •

Lokalizo de akcento[redakti]

Sciante la silabajn longojn, oni povas fine lokalizi la akcenton.

  • Latinaj tri- kaj pli-silabaj vortoj havas la akcenton:
    • Sur la antaŭlasta silabo, se tiu estas longa (ĉu pro longa vokalo aŭ plureco de sekvaj konsonantoj): Athēnae, Catullus, Quīntiliānus.
    • Sur la tria silabo de la fino, se la antaŭlasta mallongas: Lātium, Cicerō, Vergilius.
  • Ĉe dusilabaj vortoj akcentiĝas ĉiam la unua silabo.

Atentu – la akcentado de vorto povas ja ŝanĝiĝi, kiam tiu vorto ŝanĝas sian finaĵon (dum deklinaciado aŭ konjugaciado): fēminafēminārumfēmināsfēminīs; laudōlaudāmuslaudantlaudantur.

Ankaŭ la iam uzataj enklizaĵoj -que (kaj), -ve (aŭ) kaj -ne (ĉu), algluataj al la finoj de vortoj, povas kaŭzi ŝoviĝon de la akcento: opus (verko) – opusque (kaj verko); potes (vi povas) – potesne? (ĉu vi povas?)

Tiu ĉi regularo povas eble ŝajni iom tro malfacila je la unua vido, sed vi sciu, ke post mallonga tempo vi povos tute flue legi latinan makronohavan tekston sen ia ajn cerbumado pri la akcento, kiu venos al vi aŭtomate; kaj post alia tempo vi ĉesos bezoni eĉ la makronojn.

Ekzerca parto[redakti]

Legaĵoj[redakti]

La alfabeto per liternomoj[redakti]

En Esperanto kreas liternomon simple la koncernata litero mem, ĉe konsonantoj kun aldonita o-finaĵo. Ankaŭ la latina lingvo havas simplajn, ĉefe unusilabajn liternomojn, kiuj tamen ne estas tute regulaj. Jen la klasika latina alfabeto:

Ā, bē, cē, dē, ē, ef, gē, hā, ī, kā, el, em, en, ō, pē, qū, er, es, tē, ū, ex, ī Graeca, zēta.

Rimarkoj:

  • Ĉar latino klasike ne distingis inter la literoj V kaj U (vd. supre), uziĝas nur unu liternomo – ĉu “ū”, ĉu “vē”.
  • Alia nomo por la litero Q estas “quē”.
  • Ī Graeca [grajka] signifas, pro la deveno de la litero, “greka i”.
  • Ankaŭ la litero zēta kaj sekve la nomo por ĝi devenas el la greka lingvo.

Taskoj[redakti]

1. Legu laŭte ĉi-sekvajn vortojn. Atentu pri longaj vokaloj kaj akcentado.

Ego; ạlba, ạlbā, albạ̄rum, ạlbīs; fẹ̄mina, fẹ̄minā, fēminạ̄rum; bọnum, bọnō, bọnīs, bonọ̄rum; bẹne; ọptimē; sạpiēns, sapiẹnter, sapientịssimus; pọpulus, pọpulō; senạ̄tus, senạ̄tūs, senạ̄tuī, senạ̄tuum; ạva, avạ̄rum; lạudō, lạudās, laudạ̄vī, laudāvịstī; iạctus, iactọ̄rum; iạceō, iacẹ̄bam, iacēbạ̄mus; pẹior, peiọ̄rēs; condịciō, condiciọ̄nibus; vịa, vịā, vịae; dẹa, dẹā, dẹae, deạ̄bus; ạeger, aegrọ̄tus; Cạesar, Cạesarī, Caesạribus; pọena, pọeniō; cạusa, cạ̄sus, cạ̄seus; accụ̄sō, accịpiō; mox, dux, lūx, dụcis, lụ̄cis; nōs, nọ̄bīs, nōbị̄scum; fẹ̄līx, fēlị̄cēs; Iụppiter, Iụ̄nō; Augụstus, Agrịppa; Rọ̄ma, Rōmạ̄nus, Rōmạ̄nī, Rōmānọ̄rum.

2. Legu laŭte. Provu ĉiam vigle lokalizi la akcenton.

Leō, leōne, leōnibus; sanguis, sanguine, sanguinibus; cancer, cancrō, cancrōs, cancrōrum; carmen, carmina, carminibus; aethēr, aetherēs, aetheribus; rēs, rērum; cornū, cornua, cornuum; āēr, āēra; cecidī, cecīdī; appropinquō, terreātur, gaudeāmus, gāvīsīs, eōrum, aedī, eīdem; habeō, faciō, foeteō, coërceō; grātiīs, modestia, testibus, dīvitiae, dīvitiārum, diūtissimē, litterae, mentiuntur; inimīcus, inimīcitiae; iuvenis, invenīs; sīcut, siccō; praetereā, praeesse; fruor, fruī, aestuō, aureus, saevus, suāvis, consuētūdō, exiguus, tueor, ūnaqaeque; exstinguō, exspectō; Iugurtha; Iōhannēs; Iolāus (el greka mitologio); Xerxēs; Aenēās, Aenēae; Meliboeus; Oedipus, Oedipō; Phaëthōn, Phaëthōnem; Britannia, Gallia, Hispānia, Ītalia, Thrācia; Trōia, Trōiānī; rhētor, rhētōrēs, Rhēnus, Rhodopē; philosophia; pulchra, Gracchus; Odysseus, Hydra, Phrygēs, Sisyphus, nympha, lynx, lyncibus, Pyrrhus, Tyrrhēnum; zēlō, Zama, lapis lazulī; Chronica Boēmōrum; Magna Graecia; forum Rōmānum, Senātus Populusque Rōmānus.

3. Trovu ĉi-sekvajn vortojn en la vortaro (temas pri bazaj vortaraj formoj), ekzemple ĉi tie, por povi laŭtlegi ilin kun ĝustaj vokalaj longoj kaj akcentado.

Atomus, pulchritudo, interrogo, saluber, machina, laboro, erro, continuus, insanus, incertus, tellus, absurdus, forsan, gero, venatio, consul, procul, latro, utor, sal, cadaver, laterna, possum, immensus, imprudens, inferi, uva, medicamentum, ludus, atrox, universitas, talarius, intellego, cicatrix, scopulus, saxum, liber, malum, labor.

4. Legu laŭte ĉi-sekvajn frazojn. Penu pri natura intonacio.

Gaudeāmus igitur!
  1. Salvē, amīce. (Saluton, amiko.)
  2. Salvēte, amīcī. (Saluton, amikoj.)
  3. Quōmodo valēs? (Kiel vi fartas?)
  4. Bene valeō. (Mi fartas bone.)
  5. Quaesō! (Mi petas!)
  6. Grātiās tibi agō. (Mi dankas vin.)
  7. Libenter! (Nedankinde!)
  8. Loquerīsne Latīnē? (Ĉu vi parolas latine?)
  9. Ita! (Jes!)
  10. Nōn… nōndum. (Ne… ankoraŭ ne.)
  11. Quō vādis, Domine? (Kien vi paŝas, sinjoro?)
  12. Ubi… cito! ubi est lātrīna? (Kie… rapide! kie estas la necesejo?)
  13. Gaudeāmus igitur! (Do ni ja ĝoju!)
  14. Vīvat vīta! (Vivu la vivo!)
  15. Quid vīs? (Kion vi volas?)
  16. Nesciō. (Mi ne scias.)
  17. Et tū? (Kaj vi?)
  18. Ōsculum. (Kison.)
  19. Quārē id faciam, fortasse requīris? (Kial mi tion faras, vi eble demandas?)
  20. Tē enim amō. (Ĉar mi amas vin.)

Notoj[redakti]

  1. En ĉi-lecionaj fonetikaj transskriboj, ni uzos la dupunkton (:) por marki longan vokalon.