Latina/Leciono 4

El Vikilibroj

En tiu ĉi leciono ni ekscios ion pri la aranĝado de latinaj frazoj, plie ni lernos uzi imperativon kaj prepoziciojn. Fine enkondukiĝos unu latina malregula verbo.

Eksplika parto[redakti]

Frazaranĝo[redakti]

Unu afero dum lernado de lingvo estas lerni la solajn vortojn kaj iliajn formojn kaj signifojn; alia afero estas meti tiujn vortojn en plenajn sencohavajn kaj bonsonajn frazojn. Dum la unuan aferon helpas tabeloj kaj rigidaj regularoj, por la fakta aranĝado de frazoj kaj frazaroj oni simple bezonas ankaŭ ian senton, kiu plej facile kaj nature akiriĝas de la jamaj parolantoj kaj skribantoj de la lingvo simple per tio, ke oni aŭdas kaj legas la lingvon. Tamen ni povas enkonduki iom da notoj kaj rekomendoj por helpi al komencanto orienti sin.

Vortordo[redakti]

Latino ĝenerale havas liberan vortordon. Tamen same kiel en Esperanto validas, ke eĉ se ie eblas pluraj variantoj por ĝuste frazigi apartan penson, kutime kelkaj malmultaj variantoj estas pli bonaj kaj natursonaj ol ĉiuj aliaj.

En simplaj sciigaj frazoj la latina vortordo estas kutime SOV. Unue venas la subjekto de la frazo, poste la objekto kaj nur fine la verbo. En Esperanto oni havas SVO, oni do plej kutime diras “La knabino amas la poeton”; en klasika latino la samo tamen diriĝus Puella poētam amat (laŭvorte “La knabino la poeton amas”).

Tamen vi memoru, ke la latina vortordo estas vere libera. Ĉefe en poezio oni ofte renkontas grandegajn kontraŭkutimaĵojn en la vortordo kiel en ĉiu lingvaĵo. Poste precipe en pli malfruaj latinaj verkoj, skribitaj jam de ne-denaskaj latinuloj, la vortordo ŝanĝiĝas laŭbezone aŭ laŭ la denaska lingvo de la verkanto kaj ĝenerale “simpliĝas”, same cetere kiel preskaŭ ĉiuj abundaj gramatikaĵoj de la klasika Romana latino.

Pasiva voĉo[redakti]

Latino tre ŝatas konstrui frazojn kun la pasiva voĉo. Puella ā magistrā laudātur “La knabino estas laŭdata de la instruistino” estas por latinaj oreloj frazo neniom malpli kutima ol la rekta Magistra puellam laudat “La instruistino laŭdas la knabinon”.

Kiel ni vidas ĉe la ĵusa frazo, la aganto de la pasive esprimita faro estas montrita de la prepozicio ā, kaj la vorto mem de la aganto estas en ablativo. Pli pri tio vi ekscios jam pli sube en tiu ĉi leciono.

Imperativo[redakti]

Imperativo estas verboformo uzata por esprimi ordonon, konsilon ktp. Latino havas du specojn de imperativoj, sed malkiel la Esperanta imperativo, neniu el la latinaj imperativoj povas esti uzita negative, t.e. por esprimi malkonsilon aŭ malpermeson; por tio ekzistas aliaj rimedoj. Plie la latina imperativo ne povas esprimi ordonon al ĉiuj personoj, oni ekzemple neniel povas imperative ordoni al mini. Ankaŭ tion oni devas atingi per aliaj gramatikaj rimedoj.

Prezenca imperativo[redakti]

La prezenca imperativo (aŭ imperativo unua) estas la multe pli uzata speco. Per ĝi oni povas esprimi volon aŭ ordonon al la dua persono de ambaŭ nombroj (ci, vi). Por la unua konjugacio, kiun ni jam konas, la aktivaj formoj de la prezenca imperativo konstruiĝas tiel, ke al la prezenca verba radiko simple algluiĝas la tema vokalo, kaj tio estas la tuta singulara formo, dum por pluralo oni ankoraŭ aldonas la sufikson -te. En la pasivaj formoj post la tema vokalo sekvas (same kiel ĉe la prezenca aktiva infinitivo) -re en singularo kaj (same kiel ĉe la pasiva indikativo) -minī en pluralo.

Ekzemploj:

(Ci) laŭdu: laud + ālaudā
(Vi) laŭdu: laud + ā + te → laudāte
(Ci) estu laŭdata, laŭdiĝu: laud + ā + re → laudāre
(Vi) estu laŭdataj, laŭdiĝu: laud + ā + minī → laudāminī

Futura imperativo[redakti]

La futura imperativo (aŭ imperativo dua) aperas fakte tre malofte kaj povas havi certan nuancon de arkaikeco aŭ majesteco. Sed ekzistas ankaŭ verboj, kiuj uzas nur la futuran imperativon anstataŭ la prezenca. Pro ĝia nomo “futura”, oni povus traduki tiun ĉi imperativon en Esperanton per la finiĝo “-ontu”, sed signife la futura imperativo pli malpli samas kun la prezenca; eventuale la futura imperativo povas esti pli ĝenerala (donante iajn ĉiel- kaj ĉiam-validajn ordonojn) aŭ, kompreneble, direktita futurecen (“Morgaŭ vi tion faru” kontraŭ “Faru tion nun”).

Ĝi ekzistas por la dua kaj tria personoj en ambaŭ nombroj. Por la unua konjugacio la aktiva singulara finiĝo estas -ātō kaj la plurala -ātōte por la dua persono kaj -antō por la tria. En pasivo la ŝanĝiĝas je -or, duapersona formo ne ekzistas.

Ekzemploj:

(Ci / li, ŝi, ĝi) laŭdu: laud + ā + t + ō → laudātō
(Vi) laŭdu: laud + ā + t + ō + te → laudātōte
(Ili) laŭdu: laud + a + nt + ō → laudantō
(Ci / li, ŝi, ĝi) estu laŭdota, laŭdiĝu: laud + ā + t + or → laudātor
(Ili) estu laŭdotaj, laŭdiĝu: laud + a + nt + or → laudantor

Ĉiujn imperativajn formojn de la unuakonjugacia verbo laudō, -āre resumas la jena tabelo. La finiĝoj sekvantaj la radikon aplikeblas al ĉiuj regulaj verboj de la unua konjugacio.

1a konjugacio Laudō, -āre
Imperativo Singularo Pluralo
1 2 3 1 2 3
Aktivo Prezenco laŭdu laud-ā laud-ā-te
Futuro laŭdontu laud-ā- laud-ā- laud-ā--te laud-a-ntō
Pasivo Prezenco laŭdiĝu laud-ā-re laud-ā-minī
Futuro laŭdotu laud-ā-tor laud-ā-tor laud-a-ntor

Imperative ne malpermesu[redakti]

Kiel diriĝis jam pli supre, la latina imperativo uziĝas nur en “jaa” senco. Ĝi do povas esti uzata por esprimi rekomendon aŭ ordonon, sed ne malrekomendon nek malordonon. Oni ne povas ligi la latinajn imperativajn formojn kun la partikulo nōn: “Ne laŭdu” ne tradukiĝus “Nōn laudā”.

Prepozicioj[redakti]

Latino same kiel Esperanto uzas multe da prepozicioj, do vortetoj, kiuj staras antaŭ substantivoj, adjektivoj, pronomoj kaj aliaj vortospecoj por ŝanĝi aŭ precizigi ilian rolon en la frazo.

En Esperanto post plej multaj prepozicioj ĉiam sekvas kvazaŭ la nominativa formo de la substantivo, adjektivo aŭ simile. Se oni ekzemple havas la vorton “poeto” kaj volas ŝanĝi ĝian signifon helpe de la prepozicio “sen”, oni diras simple “sen (la) poeto”. Nur iuj prepozicioj povas ligiĝi ankaŭ kun akuzativo, nome en tiuj okazoj, kiam temas pri movo: “en la lernejon” anstataŭ la stata “en la lernejo”.

En latino ĉiu prepozicio ligiĝas kun unu el du kazoj: kun akuzativo aŭ kun ablativo. Se oni havas prepozicion kaj post tiu sekvas deklinaciebla vorto, devas tiu vorto esti en tiu kazo, kiun postulas la prepozicio. Ni prenu la esprimon “sen la poeto”: “sen” estas en latino sine kaj el la vortaro oni povas ellegi, ke ĝi ligiĝas kun ablativo. La vorto por “poeto” do estos en ablativo: sine poētā. Sed se oni volus diri “kontraŭ la poeto”, oni devus uzi la prepozicion contrā, kiu tamen ligiĝas kun akuzativo, kaj la esprimo do estus: contrā poētam.

Kaj same kiel en Esperanto ankaŭ en latino ekzistas tiaj prepozicioj, kiuj ligiĝas jen kun tiu kazo, jen kun tiu ĉi, laŭsignife. Movon montras en latino akuzativo, dum lokiĝintecon aŭ staton ablativo. In scholam – “en la lernejon”; in scholā – “en la lernejo”.

Sube vi trovos listeton de la plej oftaj latinaj prepozicioj. Kutime ili uzeblas kaj en loka kaj en tempa senco. Tiuj, kiuj en Esperanto havas ja la nominativan-akuzativan distingon inter stato kaj movo, sed en latino ligiĝas ĉiam nur kun unu kazo, kutime povas signifi kaj staton kaj movon. Latino ekzemple ne povas distingi inter la esprimoj “antaŭ la poeto” kaj “antaŭ la poeton”: ambaŭ tradukiĝus per ante poētam.

Kun akuzativo[redakti]

ad, al, ĝis, ĉe
ante, antaŭ
apud, apud
contrā, kontraŭ
inter, inter
per, tra
post, post, malantaŭ
praeter, krom
propter, pro
trāns, trans

Rimarku, ke ad ne ĉiam estas ĝusta traduko de la Esperanta prepozicio “al”: en multaj okazoj tiu esprimiĝas latine per senprepozicia dativo. Ekzemple “iri al la poeto” estus ja īre ad poētam, sed “doni al la poeto donacon” jam poētae dōnātiōnem dare.

En la senco ĝis iam uziĝas la esprimo ūsque ad (“la tutan vojon al”): ekz. ab ovō ūsque ad māla – “de la ovo ĝis la pomoj” (de la unua manĝmeto ĝis la lasta; de la komenco ĝis la fino).

Per vere pli similas al Esperanta “tra” ol al Esperanta “per”, kiu mem tradukiĝas plej ofte per senprepozicia latina ablativo. Spathā eum interfēcit “li mortigis lin per spado”, dum per vēnās sanguis fluit “tra l’ vejnoj fluas sango”.

Kun ablativo[redakti]

ā / ab, de
cum, kun
, pri; (desupre) de
ē / ex, el
prō, por
sine, sen

La prepozicioj ā / ab kaj ē / ex havas po du formoj, kaj la elekto de la ĝusta dependas de la sekvanta vorto. Se tiu komencas per vokalo aŭ la litero h, uziĝas la dua (konsonanthava) formo: ab amīcā “de amikino”, ex harēnā “el la sablo”. Ĉe aliaj vortoj uziĝas la solvokalaj formoj: ā magistrā “de la instruistino”, ē nātūrā “el la naturo”.

Ā / ab enhavas tri el la multaj signifoj de la Esperanta prepozicio de. Unue temas pri la loka signifo: īrī ab urbe “iri (for) de la urbo”, plie pri la tempa signifo: ab urbe condītā “ekde la fondiĝo de la urbo” (laŭvorte “ekde la urbo fondita”; Romana jarnumeriga frazo, “la urbo” estas Romo mem); kaj fine tiu ĉi prepozicio povas montri la aganton pasive esprimita faro: laudor ā magistrā “mi estas laŭdata de la instruistino”. Tiusence la prepozicio tamen uziĝas nur lige kun vortoj por vivuloj; senvivaĵaj agantoj estas montrataj per sola ablativo senprepozicia, do “la urbo detruiĝas de akvoj” estus urbs aquīs dēlētur.

La prepozicio en la loka signifo uziĝas ĉe desupra movo: stēlla dē caelō cadit “stelo falas de l’ ĉielo”. Alie tiu ĉi prepozicio signifas simple “pri”: poēta dē Rōmā narrat “la poeto rakontas pri Romo”.

La poseda signifo de la Esperanta prepozicio de tradukiĝas latinen per nenia prepozicio, sed per simpla genitivo: poētae fīliās “la filinojn de l’ poeto”.

Kun ambaŭ kazoj[redakti]

in, en
sub, sub
super, super

Tiuj ĉi prepozicioj ligiĝas kun akuzativo, se temas pri movo, kaj kun ablativo, se temas pri senmova lokiĝeco.

Malregulaj verboj[redakti]

Ni jam scias, ke ne ĉiuj latinaj verboj konjugaciatas same, t.e. per unu sama serio de finaĵoj kiel en Esperanto; latinaj verboj dividiĝas je kvar klasoj aŭ konjugaciaj modeloj kaj nur ĉiuj verboj de unu klaso konjugaciatas same. Sed ankaŭ tio ne veras: ekzistas verboj, kiuj ja povas esti apartenigitaj al unu el la konjugaciaj modeloj, sed ili tamen havas iajn malregulaĵo(j)n, kiu(j) aliigas ilin de la “normalaj” verboj de tiu modelo. Krome ekzistas ankaŭ tute malregulaj verboj, por kiuj iuj provoj por apartenigi ilin al unu el la konjugacioj estas tute sensignifaj kaj kies formojn oni devas simple ellerni parkere; tiajn ni prezentos en sekvontaj lecionoj.

Dō, dare[redakti]

La verbo dō, dare signifas “doni” kaj apartenas, kiel montretas la infinitiva finiĝo, al la unua konjugacio. Tamen ĝi malsimilas de la ceteraj unuakonjugaciaj verboj en unu afero, ĝuste kiun ankaŭe montras jam la infinitivo: nome ke la tema vokalo ā / a ofte estas mallongigita tie, kie ĝi ĉe regulaj verboj longas. Fakte la solaj formoj, kie la tema vokalo restas longa, estas la aktiva indikativo de prezenco en la dua persono de singularo (dās “ci donas”) kaj la prezenca (duapersona) imperativo de singularo (dā “ci donu”); kaj ankaŭ la ankoraŭ nekonata al ni prezenca participo (dāns “donante”).

Ekzemploj:

Mi estas donata: d + o + r → dor
Ili donas: d + a + nt → dant
Ci estas donata: d + ā a + ris → daris
Ni donadis: d + ā a + bā + mus → dabāmus
Vi donos: d + ā a + bi + tis → dabitis
Ŝi estis donata: d + ā a + bā + tur → dabātur
Vi estu donontaj: d + ā a + tō + te → datōte
Vi doniĝu: d + ā a + minī → daminī
Ci estos donata: d + ā a + b + e + ris → daberis

Ĉiujn formojn de la malregula verbo dō, dare en la indikativaj prezenco, imperfekto kaj futuro, ĝiajn prezencajn infinitivojn kaj ĝiajn imperativojn resumas la jena tabelo. La malregulaĵoj kontraŭ la regulaj unuadeklinaciaj formoj estas markitaj flave.

malregula verbo Dō, -are
Indikativo Singularo Pluralo
1 2 3 1 2 3
Aktivo Prezenco donas dās dat damus datis dant
Imperfekto don(ant)is dabam dabās dabat dabāmus dabātis dabant
Futuro donos dabō dabis dabit dabimus dabitis dabunt
Pasivo Prezenco donatas dor daris datur damur daminī dantur
Imperfekto donatis dabar dabāris dabātur dabāmur dabāminī dabantur
Futuro donatos dabor daberis dabitur dabimus dabiminī dabuntur
Imperativo Singularo Pluralo
1 2 3 1 2 3
Aktivo Prezenco donu date
Futuro donontu datō datō datōte dantō
Pasivo Prezenco doniĝu dare daminī
Futuro laŭdotu dator dator dantor
Infinitivo
Aktivo Prezenco doni dare
Pasivo Prezenco donati darī

La perfekta radiko de dō, dare estas ded/ kaj la supina dat/.

Same kiel konjugaciatas ankaŭ la derivita verbo circumdō, -are “ĉirkaŭigi, encirkligi”: circumdamus, circumdate ktp. La aliaj derivaĵoj de , ekzemple addō, -ere “aldoni” aŭ trādō, -ere “transdoni” tamen estas konjugaciataj regule laŭ la modeloj de la tria konjugacio.

Ekzerca parto[redakti]

Aldonote.