Latina/Tria deklinacio (adjektivoj kaj adverboj)

El Vikilibroj

Triadeklinaciaj adjektivoj[redakti]

Vi jam scias, ke adjektivoj dividiĝas je tiuj unu-dua-deklinaciaj kaj tiuj triadeklinaciaj. La triadeklinaciaj poste havas plurajn subklasojn; la diferencoj inter ili estas tio, ĉu ili havas diversajn formojn por la diversaj genroj aŭ ne.

Estas tri specoj de triadeklinaciaj adjektivoj:

  • Unufinaĵaj – en singulara nominativo ili havas por ĉiu genro la saman finaĵon: vir atrōx, fēmina atrōx, cor atrōx (“bruta viro, virino, koro”)
  • Dufinaĵaj – ili havas unu singularnominativan finaĵon komunan por vira kaj ina genroj kaj alian finaĵoj por neŭtro: vir amābilis, fēmina amābilis, cor agile (“aminda ”)
  • Trifinaĵaj – speciala finaĵo por ĉiu genro: vir celer, fēmina celeris, cor celere (“rapida …”)

La deklinaciaj finaĵoj por kromnominativoj kazoj poste estas similaj al tiuj de la i-temaj substantivoj: male al simplaj triadeklinaciaj substantivoj, en singulara ablativo estas ĉiam -ī, kaj en pluralo estas genitive -ium kaj neŭtranominative -ia.

Tamen ekzistas ankaŭ sentemaj adjektivoj, kiuj havas singularablative simplan -e, plurale genitive -um kaj neŭtre nominative ktp. -a. Vidu pli sube.


Jen ekzemplaj tabeloj por ĉiuj tri tipoj de triadeklinaciaj adjektivoj.

3a deklinacio Atrōx
Singularo Pluralo
vira ina neŭtra vira ina neŭtra
Nominativo atrōx atrōc-ēs atrōc-ia
Genitivo atrōc-is atrōc-ium
Dativo atrōc-ī atrōc-ibus
Akuzativo atrōc-em atrōx atrōc-ēs atrōc-ia
Vokativo atrōx atrōc-ēs atrōc-ia
Ablativo atrōc-ī atrōc-ibus
3a deklinacio Agilis, -e
Singularo Pluralo
vira ina neŭtra vira ina neŭtra
Nominativo agil-is agil-e agil-ēs agil-ia
Genitivo agil-is agil-ium
Dativo agil-ī agil-ibus
Akuzativo agil-em agil-e agil-ēs agil-ia
Vokativo agil-is agil-e agil-ēs agil-ia
Ablativo agil-ī agil-ibus
3a deklinacio Celer, -is, -e
Singularo Pluralo
vira ina neŭtra vira ina neŭtra
Nominativo celer celer-is celer-e celer-ēs celer-ia
Genitivo celer-is celer-ium
Dativo celer-ī celer-ibus
Akuzativo celer-em celer-e agil-ēs agil-ia
Vokativo celer celer-is celer-e celer-ēs celer-ia
Ablativo celer-ī celer-ibus

Sen-i-aj adjektivoj[redakti]

Iuj adjektivoj, kiuj deklinaciiĝas kiel simplaj triadeklinaciaj substantivoj (do havantaj singularablative -e (anstataŭ ), pluralgenitive -um (por -ium) kaj pluralneŭtra -a (por -ia), estas:

  • vetus, veteris
  • iuvenis, iuvene
  • pauper, pauperis
  • dīves, dīvitis

Same deklinaciiĝas ankaŭ tiuj adjektivoj, kiuj substantiviĝis, ekzemple kiel propraj nomoj. Oni do diras ā virō fēlīcī “de feliĉa viro”, sed ā Minūciō Fēlīce “de Minucio Feliĉo”.

Adverboj de triadeklinaciaj adjektivoj[redakti]

Triadeklinaciaj adverboj ĝenerale kreiĝas per la sufikso -iter aldonita al la (genitiva) radiko.

  • fēlīx “feliĉa” – fēlīciter “feliĉe”
  • fortis “forta” – fortiter “forte”
  • atrōx “bruta” – atrōciter “brute”

Tamen tiuj adjektivoj, kies radiko finiĝas je -nt (nominative -ns), sufiksas nur je -er:

  • sapiēns “saĝa” – sapienter “saĝe”

Kaj iam uziĝas anstataŭ adverbo kvazaŭ la neŭtra akuzativa formo de la adjektivo:

  • facilis “facila” – facile “facile”

Kaj ekzemplo de malregula adverbo:

  • audāx “aŭdaca” – audācter, sed ankaŭ regule audāciter “aŭdace”