Lernolibro pri Rubeno/Variabloj

El Vikilibroj

Variabloj[redakti]

Kio estas variablo?

Variablo estas nomo, kiun Rubeno asocias kun speciala objekto. Ekzemple:

urbo = "Minsko"  

Ĉi tie Rubeno asocias ĉenon "Minsko" kun la nomo (variablo) urbo.

Bindigu al si, ke Rubeno kreas du tabelojn. Unu el ili enhavas objektojn kaj la alia enhavas nomojn por objektoj. Imagu, ke Rubeno desegnas sageton de urbo al "Minsko".

Kiam ajn Rubeno trafas urbo-n, ĝi sekvos laŭ sageto kaj venos al la ĉeno "Minsko".

Averto: Nomoj de variabloj devas komenciĝi per malgrandaj literoj.

Laboro kun variabloj

Vi povas manipuli variablojn tute tiel, kiel vi manipulas objektojn eprezentataj per la variabloj.



  root ~ruby $ irb --simple-prompt
  >> var1 = 7
  => 7
  >> var2 = 4
  => 4
  >> var3 = var1 + var2
  => 11
  >> var4 = "Saluton"
  => "Saluton"
  >> var4 = var4 * var2
  => "SalutonSalutonSalutonSaluton"

Boneco de variabloj konsistas en tio, ke vi povas pli bone spuri vian informaĵon. Inagu ke iu donis al vi ĉi tiajn instrukciojn:

  1. Adiciu 2, 4 , 6 kaj 8.
  2. Prenu la rezulton kaj dividu ĝin per 5
  3. Multipliku 2, 3 kaj 4.
  4. Prenu vian rezulton el dua linio kaj subtrahu ĝin el rezulto de tria linio.

Jes, vi povas krei longan formulon por fari tion... Oni povas plifaciligi laboron tiel:


root ~ruby $ irb --simple-prompt
>> num1 = 2 + 4 + 6 + 8
=> 20
>> num1 = num1 / 5 
=> 4
>> num2 = 2 * 3 * 4
=> 24
>> num2 = num2 - num1
=> 20



Mallongigoj

En supra ekzemplo vi vidis:

num1 = num1 / 5
num2 = num2 - num1

Per rubeno vi povas mallongigi tiajn skribaĵojn jene:

Ekzemplo Mallongigo Senco
var = var + 2 var += 2 Adicii 2 al var
var = var - 3 var -= 3 Subtrahi 3 el var
var = var * 6 var *= 6 6-obligi var-on
var = var / 2 var /= 2 Dividi var per 2
var = var** 3 var **=3 var3
var = var % 4 var %= 4 var modulo de 4


Do la supran ekzemplon oni povas skribi tiel:


  root ~ruby $ irb --simple-prompt
  >> num1 = 2 + 4 + 6 + 8
  => 20
  >> num1 /= 5
  => 4
  >> num2 = 2 * 3 * 4
  => 24
  >> num2 -= num1
  => 20

Konstantoj kontraŭ variabloj

Konstantoj estas kiel variablojn, ekcepte ke vi diras al Rubeno ke ilia valoro devas resti fiksita. Se vi provus ŝanĝi la valoron de konstanto, Rubeno avertus vin.

Vi povas difini konstantojn kiel variablojn sed unua litero devas esti granda.


  root ~ruby $ irb --simple-prompt
  >> Urbo = "Minsko"
  => "Minsko"
  >> Urbo = "Romo"
  (irb):2: warning: already initialized constant Urbo
  => "Romo"


Kvankam Urbo estas konstanto, oni ja povas ĝin ŝanghi. Esti konstanto nur signifas ke Rubeno avertos vin se vi provas ŝanĝi ĝian valoron:


  root ~ruby $ irb --simple-prompt
  >> Urbo = "Minsko"
  => "Minsko"
  >> Urbo = "Romo"
  (irb):2: warning: already initialized constant Urbo
  => "Romo"
  >> Urbo
  => "Romo"

Tie vi povas vidi ke nur Urbo valoras "Romo", ne plu "Minsko".

Ekzercoj

  • Ĉu vi kredas ke mallongigoj funkcias ankaŭ por ĉenoj? Provu tion:
  var = "saluton "
  var = var + "mondo"

  var += "mondo"


  • Kion vi kredas ke tio eligas?
string = "saluton"
string *= 3

Provu. Kiel vi klarigus tion al via juna frato?

Sekvanta paĝo: Via unua programo

Antaŭa paĝo: Novaj nomoj por malnovaj objektoj