Lingvokreado/Konsistigaĵoj de lingvo/Fonologio

El Vikilibroj

Laŭ Vikipedio, fonologio (el la greka: φωνή, phōnē, "voĉo, sono" kaj λόγος, lógos, "vorto, parolo") aŭ fonemikofonemscienco estas fako el lingvoscienco kiu studas la parolsonojn aŭ fonemojn, kiuj konsistigas la sonan sistemon de lingvo. Kontraste al fonetiko, ĝi ne studas la fizikan aŭ fiziologian realon de la parolsonoj, sed la demandon kiel ili funkcias kaj rilatas unu kun la alia ene en lingvo.

Ĉi tiu sekcio tamen priskribos kaj fonologion, kaj fonetikon. Se vi kreas lingvon estas tre grave, ke vi komprenu kiel sonas via lingvo. Same kiel verkanta poeto laŭeble voĉe eldiru siajn vortojn, lingvokreanto laŭeble voĉe eldiru la siajn.

Artikulacio[redakti]

Se vi volas krei lingvon kun sonoj malsamaj de tiuj, kiujn vi jam konas, helpos lerni la lokojn kaj manierojn de artikulacio. Loko temas pri kie en la buŝo la parolanto metas sian langon. En la vorto "esperanto," s, r, n, kaj t estas eldirataj per la sama loko de artikulacio, la alveolo. Se vi nun povas, eldiru la individuajn Esperantajn leterojn s, r, n, kaj t, atentante la lokon de via lango. Se vi parolas per neŭtrala Esperanta parolmaniero ili estas samlokaj, sed se vi havas akĉenton, tiam vi eble parolas t ĉe la dentoj anstataŭ la alveolo (denta konsonanto aŭ dentalo), aŭ r kun la supra parto de la lango al la plafono de la buŝo (retroflekso), inter aliaj ebloj.

Tiuj leteroj, laŭ neŭtrala parolmaniero, malsamas nur laŭ maniero de artikulacio: s estas frotsono aŭ frikativo, r estas frapeto, n estas naza konsonanto aŭ nazalo, kaj t estas eksploda konsonanto aŭ plozivo. Aliflanke, p estas dulipa eksploda konsonanto aŭ bilabiala plozivo. Ĝi malsamas de t laŭ loko de artikulacio sed ne laŭ maniero.

Fonotakso[redakti]

Fonotakso estas la regularo pri kiel sonoj kombiniĝas en vortoj kaj silaboj. Ekzemple en norma Esperanto la letero ŭ nur aperas post a kaj e, neniam post konsonanto, o, i, aŭ u.