Lingvokreado/Specoj de konstruitaj lingvoj

El Vikilibroj

Oni povas dividi konstruitajn lingvojn diversmaniere.

Laŭ celo[redakti]

En la sekcio Antaŭdemandoj ni enkondukis iujn kialojn por krei lingvojn. Tiuj kialoj estas ankaŭ la bazo de la jenaj klasigoj de konstruitaj lingvoj:

  • Artlingvo: kreita por uzo en arta verko aŭ por esti arta verko en si mem.
    • Amuzlingvo: kreita nur por amuzi aŭ amuziĝi.
      • Ŝerclingvo: kreita kiel ŝerco.
    • Historilingvo: lingvo, kiu evoluas tra tempo, kaj kies evoluadon prilaboras la aŭtoro.
    • Nomlingvo: lingvo kreita por verko, sed nur por nomi rolulojn, landojn, ktp.. Ĝenerale prilaborita nur tiom, kiom necesas, do malmulte.
    • Ukronia lingvo: kreita kiel parto de alternativa historio de la "reala" mondo.
  • Planlingvo: kreita por uzo en homa komunikado.
    • Faka planlingvo: kreita por speciala uzo en iu fako; ekzemple Marparolo por mara komerco.
    • Internacia helplingvo: kreita por ĝenerala internacia komunikado.
    • Zona planlingvo: kreita por komunikado ene de certaj lingvogrupoj aŭ lingvoregionoj.
  • Inĝenierlingvo: kreita kaj modelita laŭ iuj objektivaj kriterioj.
    • Eksperimenta lingvo: kreita por provi hipotezon.
    • Filozofia lingvo: kreita sur bazo de iu filozofia sistemo.
    • Mikrolingvo: Lingvo, kiu celas maksimuman esprimpovon per laŭ eble malplej multaj eroj. Ekzemplo estas Tokipono, kiu havas ĉirkaŭ 120 vortojn, 14 fonemojn (sonunuojn), kaj ege simplan silaban strukturon, kie du konsonantoj ne povas esti unu apud la alia. Tiu lingvo ankaŭ estas filozofia, ĉar ĝi baziĝas sur la principoj de Taoismo.
  • Fikcia planlingvo: planlingvo, kiu nur ekzistas ene de fikcia universo; ekzemple Novparolo en 1984 de George Orwell, aŭ la nigra lingvo kreita de Saŭrono en La Mastro de l' Ringoj.

Laŭ fonto de lingvaj elementoj[redakti]

  • Apriora lingvo: konstruita lingvo, kies eroj ne estas prenitaj el ekzistantaj lingvoj, sed estas elpensitaj de la aŭtoro.
  • Aposteriora lingvo: konstruita lingvo, kies eroj estas prenitaj el ekzistantaj lingvoj.

Laŭ aliaj kriterioj[redakti]

  • Naturalisma konstruita lingvo: Lingvo, kiu strebas alproksimiĝi al natura lingvo, ĝis inkludo de neregulaĵoj, relative malfacila flekcio aŭ derivado, ktp..
    • Naturalismaj artlingvoj povas esti tre malsimplaj, kaj ilia farado ofte inkludas la kreon de pralingvo kaj aplikadon de sonaj ŝanĝoj. Ekzemple, la astaporia valiria lingvo de David J. Peterson estas derivaĵo de la pli antikva alta valiria lingvo. Ankaŭ en La Mastro de l' Ringoj fare de J.R.R. Tolkien, la kvenja kaj sindara lingvoj ambaŭ deriviĝis de la pralingvo "primitiva kvendia lingvo."
    • Naturalismaj planlingvoj, ekzemple Interlingvao, tendencas simpligi la gramatikon de realaj lingvoj sed ne ĝis la simpleco de lingvo kia Esperanto. Do Interlingvao, ekzemple, havas tri verbajn konjugaciojn, kvankam ili ankoraŭ estas tre facilaj kompare kun la latinidaj lingvoj.