Manlibro pri kreado de Esperantaj subtitoloj

El Vikilibroj

Iri al: navigado, serĉi

Enhavo

[redakti] Enkonduko

Kreado de Esperantaj subtekstoj por filmoj nuntempe estas forta rimedo por apliki la lingvon, interŝanĝi kulturajn sciojn kaj valoraĵojn kaj por prezenti al ekstera publiko konvinkeblajn pruvojn de utileco de Esperanto. Tamen, necesas konstati, ke praktiko de subtitoligo hodiaŭ ne okupas tian lokon, kian ĝi meritas. Grandparte tion kaŭzas manko de necesaj scioj. La suba manlibro celas korekti ĉi tiun situacion kaj prezenti sufiĉe kompletan kaj detalan instrukcion pri kreado de Esperantaj subtekstoj, kiu ebligos al multaj Esperantistoj, emaj al ĉi tiu agado, realigi ĝin.

PETO DE LA AŬTORO

Mi tre petas aliajn vikiumantojn ne interveni ĉi tiun paĝon sub preteksto, ke termino "subtekstoj" estas korekta male al "subtitoloj". Unue, termino "subtitolo" ĉeestas en PIV 2005 (p. 1164), do ĝi ne estas evitinda. Kaj, laŭ mia opinio, estas neniuj objektivaj kaŭzoj preferi terminon "subteksto", almenaŭ, mi ne renkontis konvinkajn pruvojn de tio. Mi uzas ambaŭ terminojn depende de stilaj bezonoj.

Krome, estas ne tre respektinde, kiam oni fervore disputas pri korekta terminologio, dume preskaŭ neniu okupiĝas pri reala laboro koncerne kreadon de subtitoloj/subtekstoj. Kaj mi opinias, ke kiel persono posedanta, eble, plej grandan en la mondo sperton pri kreado de subtitoloj en Esperanto kaj verkinta unuan manlibron en ĉi tiu areo, mi havas iom da rajto decidi memstare, kiu termino estas uzenda.

[redakti] Kreado de subtekstoj por retaj filmoj (dotsub)

Estas retejo dotsub.com al kiu oni povas alŝuti filmon, kaj poste transkribi ĝin. Post la transkribo en la originala lingvo, vi povas traduki ĝin al aliaj lingvoj aŭ inviti alilingvanojn ke ili aliĝu por traduki. Jen facila maniero havi retan filmon en pluraj lingvoj.

[redakti] Kreado de subtitoloj por filmoj en formatoj AVI, MPG, VMW kaj ASF

Ĉi tiu instrukcio priskribas kreadon de subtitoloj por filmoj en formatoj AVI, MPG, VMW kaj ASF. Por tio bezonatas programoj VirtualDub, Medusa Subtitling Station kaj UniRed. (vd. la ligilojn).

Dekomence necesas eligi sonotrakon el filmo, al kiu oni intencas krei subtekston, kaj konservi ĝin kiel apartan dosieron. Por tio oni malfermu la dosieron de filmo en VirtualDub kaj elektu opcion Audio >> Full processing mode. Poste oni elektu Audio >> Conversion. En la aperinta fenestreto oni povas ŝanĝi karakterizojn de la eligota sonotrako, speciale, igi ĝin malpli granda. Tamen, ne estas rekomendinde fari tion, ĉar tiuokaze mallaŭtaj replikoj povas fariĝi neaŭdeblaj. Se la sonotrako estas multkanala, oni marku opcion Mono. Por eligi la sonotrakon oni elektu File >> Save WAW kaj konservu la sonotrakon en ajnan dosierujon.

Post kiam la sonotrako estas eligita, oni malfermu ĝin en programo Medusa Subtitling Station (Audio >> Open.....), fermu la aperintan fenestreton kaj atendu ĝis kiam la sonotrako alŝutiĝos. Se oni elektis opcion Mono dum eligado, do necesas marki Audio >> Visualization >> Both channels por ke la sonotrako estiĝu videbla en ĝia fenestro.

Post tio oni elektu karakterizojn por la kreotaj subtekstoj. Programo Medusa Subtitling Station kreas subtekstojn en formato ASS (Advansed Subtitle Standard). Ĉi tiu formato estas tre oportuna, ĉar ĝi havas multajn opciojn, kiuj ebligas ŝanĝi litertipon kaj grandon de subtekstoj, ilian pozicion sur ekrano k.t.p. Por akordi karakterizojn oni iru Manage >> Styles... Malfermiĝos fenestreto "Styles Manager", disigita je du partoj. En la maldekstra parto ("Local Styles") troviĝas biblioteko de stiloj por subtekstoj. En la dekstra parto ("Current Script Styles") troviĝas stiloj, aplikeblaj al la kreataj ĉi-momente subtekstoj. Oni povas movi la stilojn el unu parto en alian, kopii kaj forigi ilin.

Ĉiu dosiero de subtekstoj, kiu estas kreota en la programo, havas stilon nomatan "Default". Estas preferinde, ke ĉefa stilo de kreataj subtekstoj nomiĝu "Default", ĉar alikaze povas aperi problemoj en funkciado de la programo. Tial oni povas sekvi du vojojn: aŭ krei stilon sub nomo "Default" en la biblioteko de stiloj kaj anstataŭigi per ĝi la antaŭan stilon, komencante krei novan subtitol-dosieron, aŭ simple redakti jam ekzistantan stilon "Default" por ĝi havu bezonatajn karakterizojn.

Por redakti karakterizojn de stilo oni musklaku ĝin dufoje - malfermiĝos fenestreto "Style Editor". Ĉefaj karakterizoj de stilo estas: Font (litertipo), grando, Bold (dika litertipo), Italic (obkliva litertipo), Margins (distancoj de la randoj de ekrano) - Left (Maldekstra), Right (Dekstra) kaj Vert (Vertikala). El karakterizoj de koloroj pleje gravas "Primary" (koloro de literoj). Karakterizo "Screen Aligment" ebligas elekti pozicion de subtekstoj sur ekrano. Karakterizo "Border Style" ebligas krei nigran fonon por subtekstoj (opcio "Opaque Box"). Tio estas utila se, ekzemple, la subtitoligata filmo jam enhavas internajn subtekstojn kaj necesas montri la Esperantajn super ili.

La aŭtoro uzas jenajn karakterizojn por subtekstoj: litertipo Arial, grando 28, dika litertipo, vertikala distanco 50, la maldekstra kaj la dekstra distancoj estas 30. Preferinda koloro por literoj estas helflava, ĉar ĝi estas malpli kontrasta kaj pli facile legebla sur hela fono.

Ankaŭ gravas menuo Script >>> Word Wrapping. Ĝi ebligas elekti metodon, laŭ kiu subtekstoj estos dividataj je linioj dum montrado. Plej preferindas uzi opcion 2:No Wrapping, \n \N both breaks. Ĝi ŝaltas permanan dividon de subtekstoj. Por ke marki finon de linio servas kombino \n aŭ \N. Se oni uzas permanan dividon de linioj, do oni povos certi, ke la kreataj subtekstoj aspektos ĉiam same dum spektado en diversaj programoj.

Por komenci krei subtekstojn oni klaku butonon [=> ("Play to end"). La indikilo ekos movi laŭ la sonotrako. Kiam oni aŭdos replikon, oni haltu la indikilon (butono II - "Stop playing"), marku komencon de la repliko per maldekstra musklako kaj finon de ĝi per dekstra musklako. Por precizigi limojn de la markita interspaco oni povas aŭskulti ĝin (pere butono [>] - "Play audio waveform selection") kaj movi la limojn per la kursoro (kun la premita maldekstra butono sur la muso). Poste oni tajpas tradukon de la repliko en la teksta fenestro kaj konservas ĝin per butono "Enter". Post tio aŭtomate markiĝos interspaco, kiu sekvas la konservitan replikon kaj estas samlonga al ĝi. Tio povas esti oportuna, se temas pri dialogo, en kiu replikoj sekvas unu la alian seninterrompe kaj estas pli-malpli egalaj. Tamen en praktiko tio realiĝas preskaŭ neniam. Tial post konservi la replikon oni denove klakas butonon [=> kaj aŭskultas la sonotrakon ĝis la sekva repliko k.t.p.

En malsupra parto de fenestro de la programo Medusa Subtitling Station ("Script") oni povas vidi kelk kolumnojn. Necesas speciale atentigi kolumnojn "Collisions" ("Kolizioj") kaj "Layer" ("Tavolo"). La unua indikas ĉu estas kolizioj de subtekstoj, t.e. okazoj, kiam subteksto komenciĝas pli frue, ol finiĝas la antaŭa. Se tia kolizio estas, do en la kolumno aperas cifero "1" kaj la koliziinta subteksto estiĝas ruĝa. Oni redaktu tempon de ĝi (elektinte ĝin kaj ŝanĝinte la tempon en fenestretoj en la dekstra parto de la programa fenestro). Kolumno "Tavolo" ebligas situigi subtekstojn sur diversaj tavoloj por ke ili estu demonstrataj samtempe sen kolizioj. Tio estas bezonata, ekzemple, en dokumentaj filmoj, kiam oni montras parolantan homon kaj samtempe sur la ekrano aperas subteksto kun liaj nomo kaj postemo. Tiuokaze oni tajpas "1" en fenestreto "Layer" (ĝi situas en maldekstra parto de la programa fenestro). La koncernata subteksto situos sur alia tavolo kaj ne estos efikata de la subtekstoj de replikoj. Kompreneble, ankaŭ necesas krei apartan stilon pro tiaj subtekstoj, por ke ili situu pli alte, ol tiuj de replikoj.

Post krei subtekstojn por replikoj, oni devas krei subtekstojn por komencaj kaj finaj titoloj de la filmo, kaj por ĉiuj skribaĵoj, kiuj aperas en ĝi. Por tio oni alŝutu en programon Medusa la videodosieron de la filmo (Video >>> Open...) kaj premu butonon Video Mode. Post tiam oni komencu spekti la filmon en la filma fenestreto de la programo.

Kiam aperas skribaĵo, oni haltigu la filmon kaj trovu precizan tempon de ĝia apero. Por tio servas butonetoj < kaj > ĉe ambaŭ finaĵoj de la indikila bendo sub la filma fenestreto. Musklakante ilin, oni moviĝas po-bilde antaŭen kaj reen. Trovinte aperon de skribaĵo, oni musklaku butonon [<, markante komencon de subteksto, tajpu tradukon de ĝi, trovu ĝian finon, markinte ĝin per butono >], kaj konservu la subtekston.

[redakti] Kiel fari ĉapelitajn literojn en subtitoloj

Programo Medusa kapablas krei subtekstojn nur en ANSI kodo, kio signifas, ke oni devas uzi surogatan sistemon por ili kaj poste transformi ilin en ĉapelitajn literojn. Por ke fari tion, oni tajpu subtekstojn en la x-skribo. Post kiam la subtitol-dosiero estos preparita, oni malfermu ĝin en Bloknoto kaj konservu en formato Unikodo sub sama titolo.

Post konservi ĝin en Unikodo, oni malfermu ĝin en UniRed kaj iru Dosiero >>> Atribuoj.... En aperinta fenestreto oni elektu opcion X-skribo en menuo "Surogato". La literoj kun iksoj estos aŭtomate transformitaj en ĉapelitajn literojn. Post tio oni iru Dosiero >>> Konservi kiel..., en la aperinta fenestreto elektu - (streketon) en menuo "Surogato" kaj konservu la dosieron. En ĝia dosierujo ankaŭ aperos samnoma dosiero kun finaĵo .-as. Ĝi ne estas bezonata kaj oni tuj forigu ĝin.

Rezulte de ĉi tiuj operacioj oni havos dosieron de subtekstoj kun ĉapeloj.

[redakti] Kiel spekti filmojn kun eksteraj subtitoloj

Estas kelkaj programoj, kiuj ebligas montri eksterajn subtekstojn dum spektado de filmo. Unu el plej oportunaj el ili estas senpaga Media Player Classic. Por spekti en ĝi eksterajn subtekstojn post ŝalti filmon oni iru File >>> Load Subtitle aŭ uzu klavkombinon Ctrl+L, trovu dosierujon, kiu enhavas dosieron de la subtekstoj por spektata filmo kaj malfermu ĝin.

[redakti] Kreado de subtitoloj por Overstream.net

Unu el plej novaj ebloj krei subtekstojn en Esperanto estas uzi servon Overstream.net. Ĝi ebligas krei eksterajn subtekstojn por videoj, kiuj situas en plej popularaj videoservoj, tiaj kiel YouTube, Google Video kaj aliaj. Kreinte subtekstojn por ajna filmo, oni ricevas kodon de ludilo, kiun eblas situigi en retpaĝo aŭ blogo. La ludilo interkaptas la videofluon de originala filmo kaj metas subtekstojn sur bildon. Tial oni povas subtekstigi filmojn, ne ŝanĝange ilin kaj ne movante de sur ilia loko.

Ĉi tiu servo aspektas tre oportuna kaj utila por Esperantistoj, ĉar pere ĝi oni povas relative facile Esperantigi ĉian ajn interesan materialon sur la menciitaj videoservoj.

Por ke krei subtekstojn ĉe Overstream, oni komence eligu la subtekstigotan filmon kaj konservu ĝin en sia komputilo. Ekzistas retpaĝoj, kiuj ebligas tion fari, ekzemple,Keepvid.com.

Ricevinte la dosieron de filmo, oni bezonas konverti ĝin el formato FLV en AVI. Por tio servas diversaj programoj, el kiuj plej rekomendinda estas Super Video Converter - ĝi estas tute senpaga, sed funkcias pli bone, ol multaj pagataj programoj kaj kapablas konverti videon el praktike ĉiu formato.

Konvertinte la filmon en AVI, oni kreu por ĝi subtekstojn laŭ la metodo, priskribita supre (ĝis la punkto de konverto de la subtekstoj el ANSI en Unikodon).

Kreinte subtekstojn en la x-skribo, oni malfermu ilin en programo Subtitle Workshop kaj konservu en formato SRT (File >>> Save as). Post tio oni malfermu ilin en Bloknoto, konservu en UTF-8 (atentu, ke ĉi-foje bezonatas ne simple Unikodo, sed ĝuste UTF-8), kaj transformu la literojn kun iksoj en la ĉapelitajn laŭ la metodo, priskribita supre.

Nun oni havas SRT-dosieron de la subtekstoj. Por ke aldoni ilin al video, oni registriĝu ĉe Overstream.net kaj musklaku [Create Oveerstream]. En menuo "Overstream name" oni elektu New Overstream kaj en aperintan fenestreton kopiu retadreson de paĝo, kie situas la originala filmo. La videofluo de la filmo alŝutiĝos kaj estos videbla en fenestro de la reta redaktilo.

Nun oni povas aldoni subtekstojn al la filmo. Por tio oni musklaku Tools (en la dekstra malsupra angulo) kaj en aperinta fenestreto elektu Import New Subtitles from SRT. Aperos nova fenestreto, en kiu oni musklaku Open SRT file, trovu dosierujon, kie ĝi troviĝas, kaj elektu ĝin. Teksto de la SRT-dosiero aperos en la fenestreto, kaj oni musklaku Import.

La teksto de la subtekstoj aperos en la redaktilo, kaj oni povos redakti ĝin kaj antaŭrigardi la rezulton. Necesas memori, ke skalo de la subtekstoj relative la ekranon estas alia en la ekraneto de la redaktilo, ol en la Overstream-ludilo. En preta filmo subtekstaj literoj estas malpli grandaj. Tial oni ne maltrankvilu, se dum antaŭrigardo linioj aspektas tro longaj.

Oni ankaŭ konsideru, ke malsimile al formato ASS, formato SRT estas sentebla al ordo de linioj. Tio signifas, ke en formato ASS linio de pli frua subteksto povas esti sub linio de la malpli frua, ĉar ili diferenciĝas nur laŭ tempodatumo. Sed en formato SRT ĉiu linio havas numeron, kaj se ordo de la linioj ne kongruas kun ordo de ilia tempo, do malkorektaj linioj ne estos montrataj. Tio povas okazi, kiam oni aldonas subtekstojn por titoloj kaj skribaĵoj en filmo post krei tiujn por replikoj. Tiukaze linioj de skribaĵoj estas en fino, sendepende de tempo de ilia apero. Por ke korekti tion, oni post alŝuti la subtekstojn en la redaktilon musklaku, ekzemple, la lastan linion kaj premu butonon add sube. Malplena linio aldoniĝos, kaj oni premu remove por forigi ĝin. Rezulte de ĉi tiuj manipuladoj linioj de la subtekstoj aŭtomate ordiĝos laŭ sia tempo kaj la problemo malaperos.

Nun oni povas konservi la rezulton. Por tio oni premu butonon Save supre, en aperinta fenestreto tajpu nomon de la filmo kaj premu OK. Paĝo kun la filmo aldoniĝos al onies konto ĉe Overstream. Irinte ĝin, oni povos ricevi kodon de ludilo, kiun eblas instali en ajna retpaĝo por ke demonstri la subtekstigitan filmon.

[redakti] Ĝeneralaj principoj de kreado de subtitoloj

Sube estas eksponitaj certaj principoj kaj reguloj, koncernantaj kreadon de subtekstoj. Ili bazas sin sur sperto de la aŭtoro.

Plej grava parto de kreado de subtekstoj estas fiksi ilian tempomarkojn (angle timing), tio estas tempo de apero kaj tempo de malapero de subteksto. Plej grava regulo ĉi tie estas, ke subteksto aperu precize samtempe kun komenco de repliko, kiun ĝi tradukas. Nur sub ĉi tiu kondiĉo spektanto asocios tekston de subtitolo kun prononcata ĉi-momente repliko kaj perceptos ĝin kiel videbligon de tiu. Se tia samtempeco forestas, perceptado de filmo fariĝas tre malfacila aŭ eĉ tute neebla.

Malapero de subteksto devas okazi ne tuj post fino de repliko, sed kun 1 - 1.5 sekunda prokrasto, ĉar legata teksto estas perceptata pli malraplide, ol parolo. Intervalo inter malapero de unu subteksto kaj apero de sekva ne estu pli mallonga, ol ĉirkaŭ 0.3 sekundo, por ke vido de spektanto distingu ilin. Okaze de rapida dialogo oni foje bezonas fari pli mallongan intevalon. Tamen, oni faru tiel nur kiam tio vere neeviteblas.

Ĉiu nova frazo komenciĝu de majusklo kaj finiĝu per punkto aŭ alia interpunkcio. Se necesas dividi longan frazon je du subtekstoj, eblas uzi diversajn metodojn montri tion. En subtekstoj por filmoj sur DVD oni kutime uzas por tio tripunkton, finante per ĝi subtekston kun unua parto de frazo kaj komencante per ĝi tiun kun la dua (de minusklo). Eblas konsideri malavantaĝo de ĉi tiu metodo tion, ke ĝi "por teknika celo" uzas tripunkton, kiu estas interpunkcio, signanta certan intonacion. Por eviti eblan miskomprenon de tripunkto, la aŭtoro uzas alian metodon: subteksto kun unua parto de frazo simple finiĝas per neniu interpunkcio, kaj tiu kun la dua parto havas ĝin. Tamen, ĉi tie ne estas ajnaj nepre rekomendindaj reguloj, kaj ĉiu tradukanto povas uzi metodon, kiun li preferas.

Se dulinia subteksto enhavas replikojn de diversaj parolantoj, antaŭ ĉiu repliko straru streketo kiel signo de rekta parolo (por ke spektanto distingu replikojn).

En kazo de tre rapida interparolo foje oni necesas krei triliniajn subtekstojn. Tio ne estas malakceptebla, speciale, se replikoj estas mallongaj. Tamen, tio estas farenda, nur kiam ne eblas alimaniere fari subtekstojn kun sufiĉa tempodaŭro.

Per obkliva litertipo oni tajpu tekstojn de kantoj kaj versaĵoj, replikojn en fremdaj lingvoj (ne en la ĉefa lingvo de filmo), kaj parolon, sonantan eksterekrane, t.e. kiam parolanto ne estas videbla - ekzemple, parolon de televido, radio, aŭ replikojn de telefona interparolanto.

Optimuma longo de linioj povas varii depende de karakterizoj de subtekstoj. Por la karakterizoj, menciitaj supre, ĝi estas 35 ĝis 40 signoj, inklude spacetojn inter vortoj.

Jen estas rekomendinda ordo de agoj, kiun sekvas la aŭtoro.

Komence oni spektu filmon, por ke ekscii ĝian enhavon, kuntekston de apartaj replikoj k.a. En ĉi tiu etapo oni notas atentindajn lokojn, kiuj povas prezenti malfacilaĵojn por tradukado. Ankaŭ oni notas aperantajn en la filmo skribaĵojn.

Ekposedinte prezenton pri filmo, oni traduku replikojn de ĝi. Post traduki ilin oni spektu la filmon en programo Medusa en Video Mode kaj tradukas aperantan en filmo skribaĵojn. Tamen, se nombro da ili estas malgranda, oni povas ne spekti filmon de komenco ĝis fino, sed dum la unua spektado anticipe marki por si tempon de ilia apero kaj iri rekti tiuloken.

Tradukinte ĉiujn replikojn kaj skribaĵojn de la filmo, oni atendu iom da tempo antaŭ reveni al la preparitaj subtitoloj. Tio necesas, por ke oni povu rigardi ilin "per freŝaj okuloj" kaj ne estu influataj de siaj antaŭaj decidoj. Ankaŭ bona varianto estas traduki filmojn kune, kiam unu finas laboron de alia en ĉi tiu kaj sekvaj etapoj.

Reveninte al la dosiero de subtitoloj, oni konvertu iksojn en ĉapelojn (vd. supre), malfermu ĝin en Bloknoto kaj redaktu. Tio inkludas korektadon de ortografiaj kaj gramatikaj eraroj, malsukcesaj frazoj, tro longaj linioj k.t.p.

Fina etapo de laboro estas kontrola spektado de filmo kun pretaj subtitoloj. Tia spektado necesas, ĉar certajn erarojn oni povas rimarki nur dum ĝi. Ankaŭ tiam manifestiĝas eblaj teknikaj problemoj: kolizio de subtitoloj, manko de subtitolo, se ĝi hazarde estis markita kiel "komento", k.a.

Plenuminte ĉiujn ĉi tiujn etapojn oni povas garantie ricevi subtitolojn, bone prepatitajn lingve kaj teknike.

[redakti] Kiel enkodi subtitolojn en AVI-dosieron

[redakti] Kiel krei eksterajn subtitolojn por DVD-diskoj

[redakti] Ligiloj

  • K-Lite Codek Pack - kolekto da kodekoj por audio kaj video, kiu ankaŭ inkludas Media Player Classic.