Nia Numerologia Kompaso/Antaŭparoloj/1: La Redukata Matematiko de Nombrologoj

El Vikilibroj

Ĉe lernejo, kiam vi junis, espere vi estis instruita de aritmetikaj procedoj-- adicio, subtraho, multipliko, kaj divido. Se ne… mi ne povas vin helpi, bedaŭre. Iru aliloken. Sed se vi jesis, vi do jam havas la plejparton da kapaboloj kiujn nombrologiaj procedoj bezonas. Ekzistas nur unu escepto, kiun vi devos tenu ĉe la fronto de via menso dum viaj nombrologadoj: kiam vi faras iujn aritmetikajn procedojn, reduku ĉiujn nombrojn al unu cifero.

En nombrologilando, ne ekzistas nombroj pligranda ol naŭ, nek nombroj malpligranda ol nul! Nomroj ekstere de la variejo de nul ĝis naŭ devas esti redukota, laŭ la sekva maniero.

  1. Apartigu ciferojn de la multciferita nombro [456 → 4, 5, 6]
  2. Adicu la freŝdate apartiĝitajn nombrojn [4 + 5 + 6 → 9 + 6 → 15]
  3. Se la nova nombro estas pligranda ol naŭ, refaru instruojn ĝis tri. Ripetu ĝis ĝi fine estas unucifera [15 → 1, 5 → 1 + 5 → 5]

Nun, ekzemplojn rigardu ni.

Pripensu scenon, kien ni devus kompreni jaron (eble naskiĝjaro, aŭ alio). La jaro estas 1965. Kiel tion, laŭ numbrologo, reduktus?

  1. 1965 → 1, 9, 6, 5
  2. 1 + 9 + 6 + 5 = 21
  3. 21 → 2, 1
  4. 2 + 1 = 3

Sufiĉe facile, ĉu ne?


Nun, la jaro 1964!

  1. 1964 → 1, 9, 6, 4
  2. 1 + 9 + 6 + 4 = 20

… ĥm? Ho, kia stranga afero. Ĉi tio (la dekaj nombroj) ofte fiaskigas komencatajn nombrologojn! Bonŝance, ĝi ankaŭ facilas:

  1. 20 → 2, 0
  2. 2 + 0 = 2

En tiaj situacioj, la nulo malaperiĝas simple— kia nezorgigema afero!


Kiam vi havas problemo enhavata de multaj multciferaj nombroj, vi povus reduki laste la rezulton, aŭ reduki ĉiujn nombrojn dum la tuta solvado.

Por pliklare montri tion al vi, mi dufoje solvos la saman problemon.

Solvado Unua - [123 + 456 + 32]

  1. 123 → 1, 2, 3
  2. 1 + 2 + 3 → 6
  3. [6 + 456 + 32]
  4. 456 → 4, 5, 6
  5. 4 + 5 + 6 → 15
  6. 15 → 1, 5
  7. 1 + 5 → 6
  8. [6 + 6 + 32]
  9. 32 → 3, 2
  10. 3 + 2 → 5
  11. [6 + 6 + 5]
  12. [17]
  13. 17 → 1, 7
  14. 1 + 7 → 8
  15. [8]

Solvado Dua - [123 + 456 + 32]

  1. [123 + 456 + 32 → 611]
  2. [611]
  3. 611 → 6, 1, 1
  4. 6 + 1 + 1 → 8
  5. [8]

Ĉu vi vidis tion? Sendube, la dua metodo plialtas, plirendimentas, plirapidas, kaj pliklaras!

Do, sin helpu laŭ tia maniero: “reduki laste, ne ĉiuparte.”


Mi volus dolorigu vin per unu fina regulo— poste tio, mi ne plu vin vundos.

Hipoteze, oni subite decidas subtrahi kvar kaj kvin (4 -5). Kompreneble la rezulto estus la nombro malpozitiva unua (-1). Sed, kio okaziĝos koncerne tia nombro en nombrologilando? Ni jam scias ke nombros malgranda ol nul ne ekzistas tie! Do, kia terura afero! Eble, mi plibonus lasi tiun landon, kaj studi alian ion...

Ne, mi nur denove dramas. La metodo por malpozitivaj nombroj estas ege simpla: nur trovu la absolutan valoron (abs) de la nombro.

Ekzemple, por la nombro [-1], vi trovus [1]. Por [-23], simile rezultus [23]. Nur forĵetu la malpozitivan simbiolon, senprobleme, vere!


Nun, per ĉi tio ĉapitro, vi koniĝis nombrologoian matematikon kaj logikon, kaj estiĝis sciita de la aritmetika procedo koncerne ĝi. Do, vi komprenas ĉion bezonantan por la studo de nombrologio!

Bonŝacon, nova nombrologo, kaj bonvenon!