Panoramo el Hispanio

El Vikilibroj

Panoramo el Hispanio

Dum la jaro 2014 io nova okazis en la politika panoramo de Hispanio. Podemos (esperante: Ni povas) estas hispana politika movado kaj poste politika partio kreita en januaro 2014. Ĝi estas gvidita de populara universitata juna profesoro Pablo Iglesias. Ĝi estis kreita kun la komenca celo kandidatiĝi al la balotoj por la Eŭropa Parlamento de 2014, kie ili iĝis surprize la kvara plej voĉdonita forto en Hispanio. Ĝi estas de maldekstra tendenco kaj klopodas kolekti la senton de protestado devena el la movado 15-M ĉefe rilate al la staro kontraŭ la politikista koruptado kaj la dupartidismo dominanta en Hispanio el la 70aj jaroj (dekstrula kaj socialisma partioj). Dum la jaro multobliĝis la informoj kaj la opinisondoj pri la konsidero pri Podemos fare de la hispanoj. Tuj konfirmiĝis ke por la venontaj balotokazoj la afero ne estos jam nur de du ĉefaj batalantoj sed ke ankaŭ aliaj partoprenantoj gravos. Dekomence aperis Podemos kiel tria politika forto, sed ĉirkaŭ la fino de la jaro jam ekaperis sondinformoj pri ebloj ke Podemos estos la dua aŭ eĉ la unua forto. La nervozismo atakis la inercion de la gravaj politikestroj.

Kaj tiam ekis kurioza momento kiam la diversaj partioj sed pleje la registara dekstra Populara Partio ekklopodis diskreditigi la novan rivalon. Unue venis informoj pri supozitaj apogoj de Podemos aŭ de ties estroj al la venezuela reĝimo koincide kompreneble kun akuzoj kontraŭ tiu montrantaj ĝin kiel diktaturo. Tio estas, oni prezentis ĝin kiel sekvanto de la maldekstraj eksmodaj komunismaj epokoj. Tio montriĝis kiel nesufiĉa, kaj ekaperis nova tajdo de akuzoj, tiufoje pri kontraŭleĝa financado de la partio danke al apogo denove de la venezuela reĝimo aŭ pri kontraŭleĝa financado de la partiestro Monedero danke al neregula traktado de dungadoj aŭ de la partiestro Errejón rilate al ties dungo fare de andaluzia universitato.

Tiaj aferoj estas banalaĵoj kompare kun la enormaj kazoj de koruptado kiuj metis membrojn de multaj tradiciaj partioj sub juĝado, nome kontraŭleĝa financado de la partio PP, de la konstruado de ties madrida partisidejo, de la regionaj instancoj en Valencio kaj Murcio, ekonomia koruptado fare de socialistoj kaj komunistoj en Andaluzio, ekonomia koruptado fare de eksprezidento kaj lia familio en Katalunio ktp. Ĝis nun la ĝenerala sinteno de ĉiuj partioj rilate al tiuj aferoj estas ne peti senkulpigon, ne peti pardonon, ne promesi absolute ŝanĝi konduton, ne promesi redoni la monon rabitan kaj eĉ ne konfesi la faron de tiuj aferoj; male la ĝenerala sinteno antaŭ tiaj akuzoj estas memorigi pri la aliaj akuzoj faritaj kontraŭ la akuzintoj. Anstataŭ senkulpigon, kulpigon ankaŭ por la aliaj. Absolute propra de infanlerneja korto sed spektaklo ĉiutaga en la plej altaj niveloj de la socioj: la plej legataj gazetoj, la parlamento, la televidaj kanaloj ktp. Apud tio, la furioza militemo de la akuzoj faritaj kontraŭ Podemos montras nur, ke la polikitestroj de la socialisma partio PSOE kaj ĉefe de la reganta PP timegegas. Unuflanke ili vidas, ke ili riskas perdi postenojn, multajn centojn, milojn da politikaj aŭ alitipaj altaj regantaj aŭ neregantaj gravaj postenoj, krome ili riskas perdi pecon da povo (kio por ili signifas negocojn), kaj laste ili riskas malaperi el la politika panoramo kiel okazis ekzemple al la socialisma greka partio. Por klopodi eviti tion, la estraroj de la tradiciaj partioj ekagitiĝis male al la trankvilaj antaŭaj balotalvokoj: ili montras al la publika opinio tute intencajn “novajn” sintenojn. Kaj absolute novaj situacioj komplikas la panoramon.

Kelkaj analizistoj komentis, ke eble el dekstraj instancoj oni helpis la kreskon de Podemos ĉar oni supozis, ke tiu subtrahos voĉdonojn el la areo de la maldekstro nome de la PSOE. Ĉu vero aŭ malvero, kiam la PSOE konstatis, ke tiuj novuloj forte minacis ilin, ekis la kontraŭkampanjo. Subite aperis alia nova partio nome Ciutadans (el la kataluna esperante: Civitanoj) kiu jam estis konata en la kataluna medio sed apenaŭ konsiderinda en la ĝenerala hispana partiaro. Januare de 2015 aperis informoj pri sondesploradoj kiuj atribuís al tiu partio la kvaran aŭ eĉ la trian rangon kaj eĉ dumprogrese. Jen nova minaco. Tiu nova partio faris sian lokon en Katalunio kiel kontraŭkatalunisma instanco aŭ alimaniere dirite kiel defendanto de la hispanismaj sintenoj en Katalunio sed el supozataj katalunaj spiritoj. Ili tie profitis la akuzojn kontraŭ la regantaj aŭ regintaj katalunismaj politikiestroj, tio estas kontraŭkoruptajn, do ili koincidis en la ĝenerala kontraŭpolitikista protestado. Ĉar ili estas ĝenerale kontraŭkatalumismaj, tio estas konsiderata pli desktra ol maldekstra en Hispanio. Kio signifas, ke ties apero en la politika areno dekomence subtrahas forton al la ĉefa minaco nome Podemos. Duarange, ĉar ili estas pli dekstremaj ol maldekstremaj, ili povus subtrahi fortojn plie el PP ol el PSOE. Do la konflikto de interesoj estas aranĝita. Ŝajne al PSOE interesas kresko de Ciudadanos (la kastililingva nomo), dum al PP almenaŭ iome interesas kresko de Podemos, ĉar estus malkresko de PSOE, se tiu kresko ne estas tiom forta ke ĝi bremsu la iradon de PP. La ŝaktabulo ardas. Ne nur la situacio de la socio estis preta por la apero de tiuj novaj partioj, sed krome tiu apero povas esti interesa por aliaj. Nekredeble paradokse. Komplikas la panoramon la deklaroj de diversaj politikistoj pri eventualaj koalicioj aŭ aliancoj antaŭ- aŭ post-balotaj, sed pri tio ankoraŭ estas nebulo.

Estas gravaj kaj negravaj koincidoj inter Podemos kaj Ciudadanos. Ĉefaj estas ke ambaŭ svingis la kontraŭpolitikistajn protestojn, aŭ pli bone dirita la kritiko al la tradiciaj politikestroj kaj al la tradicia politikmaniero. Dua koincido estas ke (male al PP aŭ al PSOE) ne klaras ankoraŭ ties ideologioj, se ja ili estas, nome ties regoprogramoj, kvankam estis diritaj multaj intencoj, tiuj ankoraŭ svagas. Tio kompreneble estas fekunda bazo por la kritikoj fare de la tradiciaj partioj. Ne tiom grava koincido, sed eble intencita kiel propagandilo, estas ke ambaŭ ne havas nomon propran de partio fakte ne multe uzas tiun terminon. Tio, kio povas aspekti banalaĵo, fakte povas montri la intencon profiti la kontraŭpartian ĝeneralan sintenon de la voĉdonantaro, kiu povas esti komprenata ankaŭ kiel kontraŭpolitika sinteno: tio ŝanĝus la tutan socian koncepton de la afero. Alia negravakoincido estas la adopto de koloro, kiu ne estu tiom uzita de tradiciaj partioj; kontraŭ la ruĝa de socialistoj aŭ blua de dekstruloj, Podemos uzas la violan dum Ciudadanos uzas oranĝkoloron.

Se la socialistoj povas timi perdon de popola apogo, la situacio en pli maldekstraj pozicioj estas pli timiga, nome en Izquierda Unida (Unuiĝinta Maldekstro, koalicio de komunistoj kun aliaj) okazigis diversajn krizojn, pri kiuj unu el ĉefaj temoj estas ebloj koalicii kun Podemos. Kompreneble ene de IU estas partianoj de tiaj ebloj (foje timantoj de malapero kiel tria politika forto en multaj lokoj) kaj kontraŭanoj. La krizo eksplodis en Madrido kun diversaj demizioj kaj anstataŭigoj de respondeculoj. Kurioze ankaŭ ĉe la tradiciaj partioj PP kaj PSOE okazis similaj krizoj kun sangoverŝaj anstataŭigoj de respondeculoj. Ĉio tio eniras en la nivelo de la konjektado. Sed en mia opinio, interesa afero estas observi la sintenojn de la tradiciaj politikestroj kiam ankaŭ ili mem analizas tiujn situaciojn kaj ĉefe fikritikaĉas la rivalojn. Oni vidas ilin minacataj. Ĉu tio ne valoras? Ĉu tio almenaŭ ne meritas la penon por interesiĝi pri la afero kaj peni analizi la situación por pli bone serĉi tion bonan por la popolo?

Daŭrigata: balotado en Andaluzio

Kompreneble regiona balotado ne estas tute signifa por kompreni la politikan situacion ja ŝtata nivelo, sed ja estas ia indikilo. La unua momento kiam la antaŭvidoj realiĝis estis la balotado por la regiona parlamento de Andaluzio okazinta en marto 2015. Kiel oni antaŭvidis, la panoramo ŝanĝis, sed ne tiom kion oni antaŭvidis. La venkanto estis la socialisma partio PSOE pli klare ol antaŭe, ĉar en la antaŭa de 2012, ili bezonis kunlaboron de la maldekstra IU por ricevi la registarajn postenojn, ĉar la rivala dekstra PP ricevis tiam pli da voĉdonoj kaj da parlamentaj sidlokoj. Nun la PP perdis kaj voĉdonojn kaj sidlokojn (el 50 al 33). La dua novaĵo estas ke aperis, kiel oni antaŭvidis, la du novaj partioj Podemos kaj Ciudadanos (kun 15 kaj 9 sidlokoj respektive) kaj tio havis konsekvencojn triflanke, el kiuj perdoj ĉe la PP estis nur unu. Alia konsekvenco de tiu nova situacio estas ke la tria iama forto nome la maldekstra (ĉefe komunista) forto nome IU paŝis el 12 al 5 sidlokoj. Kaj tria konsekvenco estas ke anoncita ebla eniro en la regiona parlamento de centra partio UPyD ne okazis ĉar la antaŭvidita sekvantaro aliris ĉu al Podemos ĉu al Ciudadanos.

Sekve de tio okazis alia rezulto. Jam de antaŭe kelkaj gravuloj de la suprenirinta UPyD esprimis sian sintenon koalicii kun Ciudadanos ĉar temas pri simila ideologia areo centrisma. Tamen la estrino de la partio malakceptis. Kiam oni vidis, ke UPyD tute malvenkis en Andaluzio kaj ke tio povos okazi en la tuta Hispanio, tiuj gravuloj ekforiris el la partio kaj plej verŝajne multaj eniros en Ciudadanos. Ja fakte estas srelative sufiĉa kampo en la maldekstro por unu partio de la milda maldekstro (PSOE), unu partio de pli tradicia maldekstro (IU) kaj unu de nova maldekstro. Sed la centro en Hispanio neniam estis grava politika areo. Kaj du novaj partioj por tiu tendeco estis tro.

Sed resume la du ĉefaj dupartiismaj partioj nome PSOE kaj PP pluestas hegemoniaj (almenaŭ je tiu regiona, indikila niveloj), dum la minacinta alveno de la novaj partioj ne estis tiom renoviga.

(eble daŭrigota)

Kani