Plurfaza dormo/Dormoskemoj

El Vikilibroj

Teorie estas nefinita nombro da dormoskemoj kiujn oni povas sekvi, sed ĉi tiu paĝo diskutas nur la plej popularaj, kiuj jam estas provitaj kaj funkcias.

Everyman[redakti]

Malfacileco:

Alkutimiĝtempo: 1 monato

Adaptiĝtempo: 2 aŭ 3 monatoj


Sed sciu ke tiuj supraj, ĝeneralaj detaloj rilatas nur la Everyman-3-skemon, kaj kompreneble dependas de kiun Everyman-skemon oni elektas. La plej facila por adaptiĝi estus Everyman-1, la plej malfacila Everyman-4.

Everyman vere estas kategorio de skemoj anstataŭ skemo:

Everyman-1: 6 aŭ 7.5 horoj da ĉefdormo kaj unu 20 minuta dormeto (ankaŭ nomiĝas siesto, kaj ne vere estas plurfaza dormoskemo).

Everyman-2: 4.5 horoj da ĉefdormo kaj 2×20 minutaj dormetoj.

Everyman-3: 3 horoj da ĉefdormo kaj 3×20 minutaj dormetoj.

Everyman-4: 1.5 horoj da ĉefdormo kaj 4x20 minutaj dormetoj.

El la plurfazaj Everyman-skemoj, Everyman-3 estas la plej populara.

Por adaptiĝi al plurfaza dormo, oni devas esti tre laca por ke la korpo cedu sian malnovan dormoskemon kaj akceptu la novan. Sed, ĉar Everyman inkluzivas ĉefdormon, oni ne tiom laciĝas dum adaptiĝo kaj do bezonas pli da tempo por adaptiĝi. Adaptiĝantoj al Everyman-3 aŭ 4 tamen ankoraŭ fariĝas zombioj, kutime post la unua semajno, dum la frua mateno kiam ili vekiĝas post siaj ĉefdormoj. Tio estas ĉar ili ankoraŭ estas alkutimiĝinta al dormo dum tiu tempo, kaj la sento foriras post alkutimiĝo al la nova skemo.

Avantaĝoj de Everyman estas ke adaptiĝi pli facilas, kaj ke oni ne devas dormeti tiom dum la tago kiom kun Uberman, sed ĝi estas ankoraŭ regulara kaj pli facile planebla ol SPAMAYL.

Se vi havas Bash skriptlingvon instalitan sur via komputilo, ĉi tiu skripto helpus vin plani la plej taŭgan horaron por Everyman-dormoskemo. Per ĝi, vi povus dizajni horaron por Everyman-3, laŭ kiu, estas precize 5 horoj inter ĉiu dormo (kiu estus ideala).

SPAMAYL[redakti]

Malfacileco:

Alkutimiĝtempo: 1.5 semajnoj sen superdormoj, kutime 2 semajnoj.

Adaptiĝtempo: 1 monato aŭ pli.


SPAMAYL [Spamajl] estas la plej fleksebla dormoskemo. Ĝi estas mallongigo de Sleep Polyphasically As Much As You Like (Dormu plurfaze tiom kiom vi volas). La reguloj nur estas du:

  1. Dormetu en nur 20 minutaj partoj
  2. Lasu almenaŭ 40 minutojn inter la dormetoj

Se vi ne lasas almenaŭ 40 minutojn inter la dormetoj, via korpo traktus la du proksimajn dormetojn kiel parton de unu ciklo. Ankaŭ, 40 minutoj estas nur ĝenerala regulo— vi eble bezonus pli aŭ malpli da tempo.

Ĉar laŭ SPAMAYL vi simple dormas kiam laca, dum adaptiĝo vi eble dormos multege. Kelkaj raportis ke dum la unua semajno, ili dormetis inter 10-15foje, ĉiutage. Post adaptiĝo, la averaĝo estos ĉirkaŭ 7, kun la kutima vario inter 6-8, depende de kiom laca vi estos.

Se vi devos resti veka dum tre longa tempo, ekzemple, se vi irus al festo kiu longas 8 horojn, vi povus simple dormeti dufoje rekte antaŭ ol la festo, kaj dormeti kelkfoje ĝis vi fariĝos denove vigla post la festo. Tiel la skemo estas probable la plej fleksebla el plurfazaj skemoj. Aliflanke, por sukcese vivi SPAMAYLe, vi devos lerni plani vian dormon ĉiutage por taŭgi en via horaro.

Kutime SPAMAYL-dormantoj dormas ĉefe en la nokto kun eble 5 dormetoj dum nokto kaj 2 aŭ 3 dum tago.

La SPAMAYL-dormetoj ne estas tiom bonkvalitaj kiom Uberman-dormetoj. Tio eble estas ĉar la korpo ne havas sufiĉe da tempo por prepariĝi. Tial, SPAMAYL-dormantoj bezonas iomete pli da dormo, kaj por ekdormi bezonas kelkajn minutojn (3-5) anstataŭ eble 1.

Malmultaj homoj adaptiĝis al SPAMAYL ĉar ĝi estas sufiĉe nova skemo. Inventis ĝin Rasmus dum 2010, sed ĝi ŝajnas esti pli facila ol Uberman. Jen lia blogo kaj diskutfadeno pri SPAMAYL. (Ambaŭ tamen estas en la angla.)

Uberman[redakti]

Malfacileco:

Alkutimiĝtempo: 1.5 semajnoj sen superdormoj, kutime 2 semajnoj.

Adaptiĝtempo: 1 monato.


La Uberman-skemo estas egalfaza. Laŭ Uberman, oni dormas 20 minutojn, tiam restas veka dum 4 horoj. Oni konsideras adaptiĝo al Uberman tre malfacila pro la manko de ĉefdormo. Pro tio, dum la unuaj tagoj kiam oni ankoraŭ ne scias dormeti, oni ricevas neniom da dormo kaj fariĝas severa zombio. Aliflanke, la adaptiĝo estas tre rapida. La korpo devas rapide lerni dormeti efike pro la severa manko de dormo, kaj do oni povas alkutimiĝi al la Uberman-skemo post nur unu semajno, kaj tute adaptiĝi post nur unu monato (por tio aŭ tute ne okazas superdormoj, aŭ ili estas maloftaj kaj malgrandaj).

Laŭ la Uberman-skemo, oni povas prokrasti la dormetojn maksimume nur 15 minutojn, aŭ alie lacegiĝos. Pro tio, malmultaj homoj havas ŝancon vere adaptiĝi al Uberman. Ĝi ne estas kongrua kun la vasta majoritato de horaroj en nia moderna mondo. Tamen, Uberman allogas multajn ĉar Uberman-dormanto bezonas dormi nur po 2 horoj tage, kaj multaj Uberman-dormantoj raportas ke ili sentas eŭforion dum ili sekvas la skemon.

Dymaxion[redakti]

Malfacileco:

Alkutimiĝtempo: 1.5 semajnoj sen superdormoj, kutime 2 semajnoj.

Adaptiĝtempo: 1 monato.


Dymaxion [Dajmaksion] estas inventita de Buckminster Fuller, fama kemiisto, dum la dua mondmilito. Dymaxion-dormanto havas 4×30-minutajn dormetojn ĉiutage, kun 5.5horoj inter la dormetoj. Oni ne havas multe da libero pri la dormettempoj, same kiel kun Uberman. Ankaŭ oni sentas eŭforion, same kiel kun Uberman.

Dymaxion estas la plej malfacila skemo, kaj pro tio malmultaj adaptiĝis. Tamen, estas kelkaj sukcesaj raportoj krom tiu de Sinjoro Fuller. Ekzemplo (angle).