Ĉeĥa/Gramatikaĵoj

El Vikilibroj

La artikolo

En la ĉeĥa ekzistas nek la difina, nek la nedifina artikolo, la substantivoj estas uzataj sen artikoloj. Nur se oni volas emfazi difinecon aŭ nedifinecon, oni uzas pronomojn montrajn aŭ nedifinajn. Eblas do triopo: viro - tiu viro - iu viro.


La gramatika genro

La substantivoj povas esti de genro vira, inaneŭtra. Bedaŭrinde la genro ne estas natura, do ankaŭ bestoj, plantoj kaj objektoj povas aparteni al la genroj vira aŭ ina, ne nur al la neŭtra. Koncernan genrecon ofte malkaŝas finaĵo aŭ sufikso, kvankam ne ĉiam. La genro aperas ankaŭ ĉe adjektivoj, adjektivaj pronomoj, adjektivaj numeraloj kaj adjektivaj verboj (= participoj). La ĉeĥa preterito historie evoluis el participo, tial ankaŭ ĉe ĝi estas distingata la genro (kaj la nombro: singularo aŭ pluralo). Ĉeĥa virino parolas pri si mem diference ol viro: mi estis feliĉa byl jsem ŝťastný (viro), byla jsem šťastná (virino). Tial ĉe ĉeĥlingvaj romanoj, rakontataj en la unua persono, oni tuj vidas, ĉu la rakontanto estas viro aŭ virino.