Ĉeĥa/Komparacio
Aspekto
< Ĉeĥa
La komparacio
La komparativo de adjektivoj formiĝas ekz. per la sufkso -ší kaj la superlativo ankoraŭ akceptas prefikson nej-:
1. mladý ................................... juna
2. mladší................................... pli juna
3. nejmladší ............................. la plej juna
La komparativo kaj superlativo estas komunaj por ĉiuj tri genroj, ĉar la sufikso -ší apartenas al mola deklinacio.
La adverboj deriviĝas el adjektivoj per finaĵo -e (aŭ -ě), ilia komparativo per sufikso -eji kaj la superlativo ankaŭ akceptas prefiskon nej-:
1. mladě ............................ june
2. mlaději.......................... pli june
3. nejmlaději..................... plej june