Angla/Malkovro de la lingvo

El Vikilibroj

La elparolo de la angla skribo estas sufiĉe malsimila al la elparolo de la esperanta. Do, ni komencu per malgrandaj bazafrazoj.

La esperanta elparolo estos dekstrege de la frazo.

"I speak a little English" (Mi parolas iom la anglan lingvon) - Aj spik a litl Ingliŝ "I'm learning English" (Mi lernas Anglan Lingvon) - Ajm lerning Ingliŝ

  • To speak - Tu Spik - paroli
  • I speak - Aj Spik - Mi parolas
  • You speak - Ju Spik - Vi parolas
  • He speaks - Hi Spiks - Li parolas
  • She speaks - Ŝi Spiks - ŝi parolas
  • We speak - Ŭi Spik - Ni parolas
  • You Speak - Ju Spik - Vi parolas (Kiel Esperanto, la angla lingvo ne havas "oficialan" apartan vorton por diri "Vi" kun la senco de pli ol unu)
  • Y'all speak - Jal Spik - Vi parolas (Ne oficiala. Komunume uzita en la suda parto de Usono. Havas sencon de "vi: pli ol unu", kiel franclingva VOUS aŭ hispanlingva USTEDES. "Y'all" estas mallongigo de "you all", laŭvorte "vi ĉiuj".)
  • You all speak - Ju Al Spik - Vi parolas (Ne oficiala. Komunume uzita en Usono, estas pli akceptata ol 'Y'all'. Havas saman sencon de Y'all.)
  • They speak - Dej Spik - Ili parolas (La 'Th' ne ekzistas en Esperanto kaj devas esti lernita)