Arboj de moderaj kaj malvarmaj regionoj/Arboj kun korformaj folioj/Tilioj
Subleciono B-4/1: Tilioj[redakti] |
Tilioj
[redakti]La genro Tilia, t.e. la tilioj, troveblas en Eŭropo, Azio kaj Nordameriko, kun ĉirkaŭ 30 specioj.
Tilioj aspektas kutime bele kun rektaj trunkoj, korformaj folioj, bonodoraj floroj, do ili estas tre uzataj kiel ornamaj arboj apud urbaj vojoj.
Kiel rekoni tiliojn
[redakti]Folioj
[redakti]Ankaŭ tilioj estas facile rekoneblaj. Ne multaj arboj havas korformajn foliojn. Aliflanke, preskaŭ ĉiuj tilioj havas tiajn foliojn.
Atentu! En kelkaj specioj folioj povas havi mezvojan aspekton inter koro kaj triangulo.
-
Tipaj korformaj folioj de T.amurensis, la siberia tilio.
-
La folioj de la japana tilio, T.japonica, estas preskaŭ triangulaj.
-
Fakte la folioj de la mongola tilio, T.mongolica, ja estas korformaj, sed ankaŭ manformaj.
-
La amerika tilio, T.americana, povas havi korformaj sed ankaŭ ovoformaj folioj.
-
Ankaŭ la folioj de T.henryana povas esti ĉu korformaj ĉu triangulaj.
Helpas ankaŭ memori ke:
- la folioj de tilioj estas ĉiam alternaj (neniam kontraŭaj)
- ili havas ĉiam dentojn aŭ dentetojn ĉe la rando
- ili estas kutime maldikaj
- en ĉiuj specioj ili falas vintre
- la bazo estas en pluraj specioj nesimetria
-
La korfolia alno (Alnus cordata) havas korformajn foliojn sed ne estas tilio. Floroj kaj fruktoj malsamas. La koloro estas pli malhela ol la plimulto de tilioj.
-
Ankaŭ katalpoj (ĉi tie Catalpa speciosa) havas korformajn foliojn, sed ili estas tre grandaj kaj la randoj estas glataj (sen dentoj).
-
Paŭlovniaj (ĉi tie junaj folioj de Pawlownia tomentosa) havas kontraŭajn korformajn foliojn, ĝenerale tre grandajn.
-
La folioj de la ordinara siringo (Syringa vulgaris) havas aspekton iom similan al koro, sed estas pli longaj; ili estas kontraŭaj.
-
La folioj de kelkaj specioj de betuloj (ĉi tie paperbetulo, Betula papyrifera) similas kaj al triangulo kaj al koro
Fruktoj
[redakti]Kutime folioj sufiĉas por rekoni tiliojn.
Tamen, ankaŭ fruktoj estas distingaj, pro la apartaj longaj folioj (science brakteoj) subtenantaj po areton de longtigaj globetoj, kiuj estas la fruktoj. La bildo montras la fruktojn de la eŭropa tilio (Tilia cordata) fotitajn en Germanio je la mezo de aŭgusto; la brakteoj jam flaviĝas kaj la fruktoj komencas bruniĝi.