Arboj de moderaj kaj malvarmaj regionoj/Arboj kun korformaj folioj/Cercidoj

El Vikilibroj

Subleciono B-4/2: Cercidoj[redakti]


Cercidoj[redakti]

Florantaj cercidoj en Usono

La genro Cercis, t.e. la cercidojjudasarbo, troveblas en Eŭropo, Azio kaj Nordameriko, kun ĉirkaŭ 10-12 specioj.

Cercidoj estas famaj pro siaj floroj rozkoloraj, kiuj aperas printempe sur la tronko kaj la branĉoj antaŭ la folioj.

Kiel rekoni cercidojn[redakti]

Folioj[redakti]

La folioj de cercidoj, malkontraŭaj, estas korformaj aŭ preskaŭ rondaj, iomete konkavaj apud la tigo. Randoj estas sen dentoj.

Floroj kaj fruktoj[redakti]

Cercidoj, kiel malmultaj aliaj arboj, aperigas florojn rekte sur la trunko (kaj sur la ĉefaj branĉoj). Sekve, ankaŭ fruktoj estas rekte sur la trunko.

Cercidoj estas anoj de Fabacoj (Fabaceae), do iliaj floroj havas la tipan formon de la floroj de tiu familio, kaj iliaj fruktoj estas guŝoj.

Notoj kaj fontoj[redakti]


→ al la sekvanta subleciono