Arboj de moderaj kaj malvarmaj regionoj/Arboj kun kunmetitaj folioj/Sorbusoj

El Vikilibroj

Subleciono B-5/4: Sorbusoj[redakti]


Sorbusoj[redakti]

Birdokaptista sorbuso: folioj kaj fruktoj

La Rozacoj estas granda familio de plantoj, entenanta pli ol 100 genroj; pluraj specioj estas gravaj por la homaro (ekzemple pomo, piro, persiko, ĉerizo). En multaj arbaroj arboj de tiu familio ĉeestas, kvankam malofte ili estas tre abundaj.

La genro Sorbus, t.e. la sorbusoj, entenas ĝuste plurajn arbojn kreskantajn en la areo pritraktata de tiu ĉi libro. Ili havas ĉiam malkontraŭajn foliojn (kiel videblas en la supra bildo, centre-malsupre), sed la folioj povas esti kunmetitaj (kiel en la birdokaptista sorbuso) aŭ simplaj.

Denove ni atentigas ne konfuzi la foliojn (malkontraŭajn en sorbusoj kaj aliaj arboj) kun la folietoj (ĉiam kontraŭaj).

Kiel rekoni sorbusojn[redakti]

Folioj[redakti]

Ni konsideru ĉi tie nur la sorbusojn kun kunmetitaj folioj.

Simile al juglandarboj kaj robinioj, tiuj sorbusoj havas kunmetitajn malkontraŭajn foliojn; malsimile, la folietoj havas dentetojn ĉe la rando kaj pinton. Fruktoj aŭ floroj dum pluraj monatoj donas pluan helpon por la rekono.


Notoj kaj fontoj[redakti]


→ al la sekvanta subleciono