Arboj de moderaj kaj malvarmaj regionoj/Fruktoj
Leciono A-4: Fruktoj[redakti] |
Ĉiuj arboj produktas fruktojn, ĉar la entenataj samoj estas necesaj por la estiĝo de novaj samspeciaj arboj. Fruktoj povas esti evidentaj aŭ tre malgrandaj, kolorplenaj aŭ senkoloraj, por homoj manĝeblaj aŭ tute ne manĝeblaj.
-
La pomoj, t.e. la fruktoj de pomarbo, estas grandaj, manĝeblaj kaj gravaj por homa ekonomio
-
La kastanoj, t.e. la fruktoj de kastanarbo, estas pli malgrandaj kaj havas kolorojn malpli evidentajn, tamen ankaŭ ili estas kutime uzataj por homa manĝado
-
La glanoj, t.e. la fruktoj de kverkoj, estas manĝeblaj sed ne bongustaj
-
La fruktoj de ileksoj estas malgrandaj kaj havas vivan ruĝan koloron; ili estas venenaj por homoj (sed ne por birdoj)
-
La fruktoj de aceroj estas verdaj aŭ brunaj, lignaj, ne manĝeblaj; ili ne allogas birdojn aŭ bestojn, ilia formo taŭgas por esti forportitaj de la vento
Kompreneble, dum folioj estas videblaj dum pluraj monatoj (dum la tuta jaro ĉe ĉiamverdaj arboj), fruktoj estas videblaj nur en la ĝusta sezono. Kiam ili ĉeestas, tamen, ili estas tre utilaj por la rekonado de arboj.
♦♦♦ NOTO. Vi povas trovi utilajn informojn ankaŭ en la vikipedia artikolo pri fruktoj.
Bazaj konoj pri fruktoj
[redakti]ATENTIGO. Ne ĉio kio aspektas frukto estas, de scienca vidpunkto, vera frukto. Jen kelkaj ekzemploj.
-
La morusoj ne estas fruktoj, sed fruktaroj (kunigoj de etaj globaj fruktoj)
-
La pomo estas ŝajnfrukto, ĉar la karno ĉirkaŭ la samoj ne devenas de la ovario.
-
Kastanoj ja estas fruktoj, sed ili aspektas kiel samoj de la kastanŝelo (kiu ne estas frukto)
Ĉi tie tamen ni uzos la vorton "frukto" en la ordinara signifo, ne en la scienca.
Fruktoj sekaj kaj malsekaj
[redakti]Unu el la plej facilaj rimarkoj pri fruktoj estas disigi sekajn fruktojn disde malsekaj.
-
Konusoj (ĉi tie de ordinara piceo) estas bone konataj sekaj fruktoj
-
La ĉerizoj estas malgrandaj malsekaj fruktoj
-
La pomoj (ĉi tie sovaĝaj pomoj de berpomo, Malus baccata) estas ankaŭ malsekaj fruktoj, kvankam ne riĉaj je likvaĵo
-
La fruktoj de la karpenoj (ĉi tie de japana karpeno), pli similaj al folioj ol al kutimaj fruktoj, estas sekaj fruktoj.
Fruktaroj
[redakti]Ofte fruktoj kreskas unu apud la alia, duope aŭ multope.
-
La malsekaj, bongustaj vinberoj, fruktoj de Vitis vinifera, kreskas multope en vinberaroj.
-
La sekaj fruktoj de aceroj (ĉi tie grandfolia acero) kreskas kutime en aroj, kie ĉiu frukto (kun du evidentaj flugiloj) estas tamen disa disde la ceteraj.
-
Ankaŭ la sekaj fruktoj de Ostrya (ĉi tie la amerika ostrio) kreskas en aroj, pli densaj ol tiuj de aceroj.
Fruktoj kaj semoj
[redakti]La frukto entenas unu aŭ pliajn semojn. Ĉiam do estas io ĉirkaŭ la semo.
Jen kelkaj ekzemploj.
(...)
( ... NEKOMPLETA ... )