Daso

El Vikilibroj

Daso — unu el la variantoj de la ŝako, inventita de Nikolaj Batirev el Udmurtio en 2013 j. Egalvaloraj nomoj: das-ŝako kaj udmurta ŝako.

Priskribo[redakti]

Daso. Elira pozicio.

La dasa tabulo — kvadrata tabulo dividita en 10 × 10 kvadratoj. La elira pozicio similas la ŝakan: ĉiuj blankaj pecoj staras sur la unuaj du horizontaloj kaj la nigraj respektive kaj simetrie — sur la 9-a kaj 10-a. La blankoj kaj nigroj havas po 11 peonojn kaj 11 figurojn.

La etimologio de la nomo: das (angle das), das-ŝako (angle das chess): en la lingvoj udmurta kaj sanskrito la vorto das signifas numeralon 10, dek.

Elira pozicio[redakti]

blanka pecaro de maldekstre dekstren:

  • a2, …, j2 — 10 peonoj
  • l1 — amazono ekstera
  • a1 — ŝipo
  • b1 — elvo, 11-a peono renversita
  • c1 — valkirio
  • d1 — kuriero blankaĉela
  • e1 — damo
  • f1 — reĝo
  • g1 — kuriero nigraĉela
  • h1 — ĉevalo
  • i1 — magistro renversita
  • j1 — turo
  • r1 — centestro ekstera
  • r2 — legato.

Eksteraj pecoj[redakti]

Eksteraj figuroj staras sur akcesoraj virtualaj vertikaloj maldekstra l (de angla left) kaj dekstra r (de angla right). Fakte ili staras sur rando de la dasa tabulo aŭ eĉ sur tablo. Eniras la ludon (= suriras la tabulon) laŭ sia regula iro, ĉu kun preno de rivala peco ĉu sen. Dum la posta ludo ne revenas al la vertikaloj. (Cetere, simile al ŝako neniu peco rajtas lasi la 100-ĉelan tabulon krom okaze de prenoj aŭ peona promociiĝo.) La kaŭzo de tiu certe iom stranga komenca pozicio de la du pecoj estas ideo konservi la klasikan batalordon dulinian.

Renversitaj pecoj[redakti]

Renversitaj elvo (peono) b1 kaj magistro i1 estas ordinaraj pecoj. Nur en la elira pozicio por plirapidigi komencan ludon ili ricevis eblon fari unufoje dum la partio sian "maksimuman" iron: ili moviĝas laŭ iroj de damo aŭ valkirio sed sen preno. Tuj post la iro ili fariĝas si mem. Tiu iro helpas malŝarĝi la 1-an horizontalon. Krome, la peono elvo laŭ "miraklo" povas atingi preskaŭ ĉien kaj eĉ povas ĉe favoraj cirkonstancoj promociiĝi (kiel ĉiu peono) en 1(!) iro sur la ĉelo b10 al ajna figuro krom reĝo.

Ŝipo kaj ĝia "ŝarĝo"[redakti]

Daso. Ŝipo, transporto, fregato.

Bildo de ŝipo diference de tiu de turo havas kvadraton, sur kiu aperas bildeto de "portata" mallongdistanca figuro amazono, ĉevalo aŭ centestro. La iro de ŝipo mem, ĉu kun "ŝarĝo" ĉu sen, restas la sama. Sed la iro de la "ŝarĝo" draste ŝanĝiĝas: ĉiuj tri tiom diversaj figuroj unumaniere descendas de ŝipo: ortogonale kiel turo sed sen preno; aŭ diagonale kvardirekte al la proksima ĉelo sed ĉi-kaze nur kun preno, kio similas la peonan iron kun preno. Tamen maniero de ascendo dependas: ĉiu el la 3 figuroj iras sur ŝipon laŭ sia propra iro. Kaj krome, se sur ŝipo jam troviĝas rivala figuro la ascendanto prenas ĝin kaj okupas ties lokon. Eblas kompari ŝipon al transporta mar- aŭ aer-ŝipo kaj la "ŝarĝon" al mar- aŭ aer-soldato.

  • Ŝipo kun sia samkolora figuro nomiĝas transporto kaj "ŝarĝo" — descento (angle trooper — descent, ruse транспорт — десант)
  • Ŝipo kun rivala malsamkolora figuro nomiĝas fregato kaj "ŝarĝo" — pirato (angle frigate — pirate, ruse фрегат — пират). Ĉi tie kies pirato — ties fregato.

Eblas vidi sur la apuda diagramo ĉiujn transportojn kun suraj descentoj kaj ĉiujn fregatojn kun suraj piratoj: live — blankaj figuroj, dekstre — nigraj. Vidu ankaŭ sube en la sekcio Vivaj ekzemploj.

Helpa peco (nedeviga)[redakti]

La nomo legato (aludas al la papa legato). Staras sur la virtuala vertikalo, sur r2. Per ĝi oni povas senvorte proponi fini la ludon je remiso. Unu el la ludantoj movas sian legaton sur la ĉelon r5 kaj

  • se la rivalo respondas simetrie per movo al la ĉelo r6, tiam la ludo finiĝas remise;
  • se ne, tiam la unua ludanto povas aŭ remeti legaton al r2, aŭ lasi ĝin tie por ajnalonge, kio signifos: "Mia propono ĉiam validas". Sed ajnamomente li povas fari movon Lr2 kaj provi venki, se la fortuno ŝanĝiĝis.

La movo plenumiĝas samtempe kun alia movo sur la tabulo.

Aroko[redakti]

Similas al la ŝaka aroko, sed tekstas iom alie: unue, reĝo saltas je tri kampoj, ne je du, kaj due, kvar tursimilaj pecoj (turo, ŝipo, transporto, fregato) povas aroki. Jen plia difino el la vikipedia artikolo "Ŝako": «La reĝo estas transmovita el sia baza kampo je du kampoj direkte al turo kaj la turo estas poste transmovita trans la reĝo sur la ĉelon, kiun la reĝo ĝuste transiris. Nek la reĝo nek la partoprenanta turo en la ludo ankoraŭ devis ekmoviĝi, la tuta linio da ĉeloj inter la reĝo kaj la turo devas esti libera, la reĝo devas ne stari arokonte en ŝako kaj ĝi devas ne transiri la ĉelon endanĝerigita de la rivalo. Per nenia sia movo, eĉ ne per aroko, la reĝo devas veni sur endanĝerigitan ĉelon, t.e. sur la ĉelon, sur kiun en la venonta movo povus transmoviĝi peco de la rivalo kaj per tio preni la reĝon».

Peonaj iro, preno, preterpasa preno, promociiĝo[redakti]

  • la iro similas tiun de la ŝaka peono. Sed specoj de la plurfaka iro iĝis pli multnobraj (ciferoj indikas numerojn de la dasa tabulo):
    • dufakaj: 3—5, 2—4, 1—3 (eksa elvo)
    • trifakaj: 2—5, 1—4 (eksa elvo)
    • kvarfaka: 1—5 (eksa elvo)
  • prenas same: diagonale, je unu fako antaŭen kaj dekstren aŭ maldekstren
  • preterpasa preno similas al la ŝaka preterpasa preno: kiam peono iras du fakojn antaŭen el sia origina pozicio, tiam opozicia peono estus povinta preni ĝin, se ĝi movus nur unu fakon antaŭen; la regulo ebligas al la opozicia peono preni kvazaŭ ĝia iro estis nur unu fako antaŭen; tiu regulo validas nur kiel tuja respondo. Sed… en la daso ekzistas ne nur kutimaj dufakaj iroj, sed ankaŭ tri- kaj kvarfakaj!
  • promociiĝas same sur la kontraŭa flanko de la ludtabulo (lasta horizontalo) al alia samkolora elektata peco, escepte de reĝo, transporto, fregato.

Pecoj, iliaj nomoj, valoroj, iroj[redakti]

Tabelo. Dasaj pecoj en ordo de ilia forto (valoro)
peco litero angle ruse forto moviĝo
Peono p Pawn Пешка 1 Simila al la ŝaka peono. Aldone, ĝi povas en unu paŝo atingi la 5-an horizontalon de la 2-a aŭ la 3-a. Ili estas 11. Ĉi tie la valoro de peono estas mezurunuo. La peco aludas al infanteriano.
Ĉevalo N Knight Конь 2.5 Identa al la ŝaka ĉevalo: "Ĉevalo moviĝas tute specife: en unu movo je 2 fakoj horizontale aŭ vertikale plus unu fako orte al tio". Eblas difini alie: saltas hipogonale je 1 fako. La malplej forta figuro. La nomo aludas al kavaliro.
Reĝo K King Король 3 Identa al la ŝaka reĝo. Kompreneble, la nomo aludas al reĝo aŭ imperiestro.
Kuriero
blankafaka
B Bishop Слон бело-
польный
3 Identa al la ŝaka kuriero. Blankafaka: atingas nur 50 blankajn ĉelojn de la dasa tabulo.
Kuriero
nigrafaka
B Bishop Слон черн-
опольный
3 Identa al la ŝaka kuriero. Nigrafaka: atingas nur 50 nigrajn ĉelojn de la dasa tabulo.
Amazono A Amazon Амазонка 3.5 Saltas ĉevale aŭ saltas ortogonale al la 3-a fako, formante romban "ringon" el 12 samkoloraj fakoj. En daso la nomo aludas al la mitologia amazono.
Magistro M Magister Магистр 4 Ortogonale kiel turo, sed sen kaptoj; diagonale kiel kuriero. Fakte, ĝi estas tria kuriero, sed pli forta, havanta, diference de la du "ordinaraj", kapablon transiri al la aliakolora ĉelo — tiamaniere ĝi povas atingi ĉiujn 100 fakojn de la dasa tabulo, agante jen kiel blankafaka kuriero, jen kiel nigrafaka. En daso la nomo aludas al la monaĥordena magistro (grandmajstro).
Valkirio V Valkyrie Валькирия 4 Ĉevalsimile, sed ĝi povas ankaŭ ripeti la unuan salton laŭ hipogonala "linio" ajnalonge. En ekzoŝako, "fabela ŝako" (angla termino fairy chess) ĝi havas nomon rajdanto (angle nightrider). En daso la nomo aludas al la mitologia valkirio.
Turo R Rook Ладья 4.5 Identa al la ŝaka turo.
Ŝipo S Ship Корабль 4.5 Identa laŭ sia iro al la ŝaka turo. Sed la figuro mem aspektas glaso, ĉar ĝi povas porti sur si (aŭ en si) alian figuron.
Centestro C Centurion Центурион 5 Saltas ĉevale, aŭ saltas ortogonale al la 2-a fako, aŭ saltas diagonale al la 2-a fako, formante kvadratan "ringon" el 16 diverskoloraj fakoj. En daso la nomo aludas al la oficiala titolo en Romio centestro.
Damo Q Queen Ферзь 8 Identa al la ŝaka damo. La plej forta figuro.
Transporto T Trooper Транспорт Ŝipo kun samkolora ĉevalo, amazono aŭ centestro sur si.
Fregato F Frigate Фрегат Ŝipo kun alikolora ĉevalo, amazono aŭ centestro sur si.
Descento D Descent Десант Ĉevalo, amazono aŭ centestro sur samkolora ŝipo.
Pirato P Pirate Пират Ĉevalo, amazono aŭ centestro sur alikolora ŝipo.
Elvo E eleven=11 Эльва Renversita 11-a peono (en la elira pozicio). Iras sen preno de la baza ĉelo b1 kiel damo aŭ valkirio kaj poste ludas kiel ordinara peono.
Wizardo W Wizard Визард Renversita magistro (en la elira pozicio). Iras sen preno de la baza ĉelo i1 kiel damo aŭ valkirio kaj poste ludas kiel ordinara magistro.
Legato L Legate Легат Helpa peco (nedeviga). La nomo aludas al la papa legato (eĉ al ambasadoro, diplomatia oficisto), kiu proponas "pacon".

Bazaj principoj de konstruado[redakti]

Nombroj de Lucas[redakti]

Nombroj de Lucas — 2-1-3-4-7-11-18-29-47-76-123-199-322-521… ktp. En la vico (progresio) ĉiu posta nombro egalas al sumo de du ĵus antaŭaj: 7=4+3, 11=7+4, 18=11+7… aŭ formule an = an−1 + an−2. Kaj aldone: rilato de du najbaraj nombroj strebas al limeso F=1.6180339…, kiu havas propran nomon ora proporcio aŭ ora sekco.

En daso estas uzataj ĉefe la nombroj: 4,7,11,18,29,47. Konstruado (aŭ projektado) de la ludo laŭ la nombroj de Lucas estas provo de konscia uzo de la ora proporcio.

  • Variantoj de la unua movo de la blanko en la elira pozicio:
    • 30 peonaj iroj de la 2-a horizontalo (proksimas al 29)
    • 19 iroj de restaj pecoj de la 1-a horizontalo (proksimas al 18)
    • 49 iroj sume (proksimas al 47);
  • Turo, peonoj, pecoj:
    • 18 ĉelojn atakas turo sur la vaka tabulo
    • 18 atakoj-prenoj de la 10 peonoj al la 3-a horizontalo
    • 18 atakoj-prenoj de la 10 figuroj al la 2-a peona horizontalo;
  • Kvantoj:
    • 11 peonoj
    • 11 figuroj;
  • Pri la nombroj 7 kaj 4 vd sube en la sekcio Bazo de Dasurgo:
    • 4-foja divido de 11 figuroj je 7 kaj 4;
  • Nombroj 4 kaj 3:
    • 4 — la 4-a nombro el la vico de Lucas; centestro en la elira pozicio de la ĉelo r1 atakas 4 ĉelojn
    • 3 — la 3-a nombro el la vico de Lucas; amazono en la elira pozicio de la ĉelo l1 atakas 3 ĉelojn;
  • Por la unuaj 3 nombroj eblas:
    • 2 — daso — varianto de 100-ĉelaj ŝakoj por 2 ludantoj
    • 1 — 1 poento por sendecida rezulto
    • 3 — 3 poentoj por venko.

Bazo de Dasurgo[redakti]

Divido de la 11 dasaj figuroj je 4 dikotomiaj grupoj po 7 kaj 4.

Divido de la 11 dasaj figuroj (aboce: amazono, centestro, ĉevalo, damo, kuriero blankaĉela, kuriero nigraĉela, magistro, reĝo, ŝipo, turo, valkirio) je 4 dikotomiaj grupoj po 7 kaj 4:

  • glisantaj (7) — saltantaj (4):
    • damo, kuriero blankaĉela, kuriero nigraĉela, magistro, reĝo, ŝipo, turo —
    • amazono, centestro, ĉevalo, valkirio
  • longdistancaj (7) — mallongdistancaj (4):
    • damo, kuriero blankaĉela, kuriero nigraĉela, magistro, ŝipo, turo, valkirio —
    • amazono, centestro, ĉevalo, reĝo
  • multdirektaj (7) — kvardirektaj (4):
    • amazono, centestro, ĉevalo, damo, magistro, reĝo, valkirio —
    • kuriero blankaĉela, kuriero nigraĉela, ŝipo, turo
  • malpezaj (7) — pezaj (difino de la peza figuro en daso: figuro, kiu kapablas duope kun sia reĝo matigi rivalan reĝon) (4):
    • amazono, ĉevalo, kuriero blankaĉela, kuriero nigraĉela, magistro, reĝo, valkirio —
    • centestro, damo, ŝipo, turo.

Analogioj laŭ simileco kaj laŭ kontrasto[redakti]

Daso. Analogioj laŭ simileco kaj laŭ kontrasto.

Analogio kaj simetrio inter ĉiuj 11 figuroj kaj peonoj. La dekstra peco estas, evoluita kvazaŭ ĝis limo aŭ ĝis maleco, peco staranta maldekstre. Krampe estas donita kompara priskribo:

  • analogio laŭ simileco:
    • reĝo — damo (longdistanca reĝo)
    • ĉevalo — valkirio (longdistanca, "flugilhava" ĉevalo)
    • peono — magistro ("longdistanca", ĉiudirekta peono, fariĝinta "kuriero");
  • analogio laŭ kontrasto:
    • kuriero blankaĉela, kuriero nigraĉela — amazono (ringa kuriero, rombo, 12 ĉeloj, "malpeza batalĉevalo"; amazono estas "konstruita" el 4 3-ĉelaj eroj de kuriera diagonalo)
    • turo, ŝipo — centestro (ringa turo, kvadrato, 16 ĉeloj, "peza batalĉevalo"; centestro estas konstruita el 4 4-ĉelaj eroj de tura ortogonalo);
  • aldona analogio:
    • sur diagramoj bildaj malsuproj de la analogiaj pecoj estas identaj (tio helpas identigi la pecojn kaj distingi unujn disde aliaj).

Dasaj pecoj kaj Krepuskaj herooj[redakti]

Duonŝerca komparo de daso kaj la "Krepusko", libro-serio de la romanisto Stephenie Meyer. (Enhavo: la libro-serio montras la amon inter Bela Svan kaj Edvard, vampiro, ene de Forks, urbeto de Usono).

Simetrie maldekstre virinaj kaj dekstre viraj nomoj:

  • e1 — f1; damo (Esme Cullen) — reĝo (dr. Carlisle Cullen)
  • d1 — g1; kuriero blankaĉela (Alice Cullen) — kuriero nigraĉela (Jasper Hale)
  • c1 — i1; valkirio (Bella Swan) — magistro (Edward Cullen)
  • b1 — h1; elvo, 11-a peono (Renée, patrino de Bella) — ĉevalo (Charlie Swan, patro de Bella)
  • a1 — k1; ŝipo (Rosalie Hale) — turo (Emmett Cullen)
  • l1 — r1; amazono (Renesmee) — centestro (Jacob Black).

La tutaj pecaro kaj familio.

Krom tio en la dasaj problemoj (identa al la ŝakaj enigmoj aŭ la anglaj chess problems) estas "temo de Bela" kaj "temo de Edvard".

Temo de Bela[redakti]

Temo de Bela (ankaŭ Temo de sinofero kaj de rekompenco), estas proponita de Dasurgo en 2013. Ideo: post la iro-sinofero de blanka peco (= Bela) sur la kampon, kie interkruciĝas la defendaj linioj de du nigraj longdistancaj pecoj, aperas du matminacoj kaj estiĝas tri temaj variantoj:

  • en la unuaj du la nigraj pecoj dufoje prenas la sinoferintan blankan pecon kaj ambaŭfoje ricevas maton
  • kaj tiam en la tria varianto la nigroj tute rifuzas preni la blankan pecon kaj defendas sin de la du matminacoj aliamaniere. Sed nun nome ĝi matigas, ĝi, la ofera peco (= Bela)! La sinofero estas plene rekompencita!

Sur la diagramo estas dasproblemo kun la Temo de Bela:

1.Qd9 (sinofera iro)

la unuaj du variantoj: la nigraj laŭvice refutas la minacojn, sed malhelpas unu alian

1...Mxd9 2.Cb8#
1...Vxd9 2.Cc8# (dufoje matigis blanka centestro)

la tria varianto

1...Qxc10 (la nigra damo prenas la centestron kaj matoj ŝajne tute malestas) 2.Qd3# (damo, kiun la nigraj dufoje prenis=mortigis, reviviĝas kaj matigas!).

Fonto: Дасург «Проза.Ру, Тема Изабеллы, диаграммы 41—80, № 55: Is-Q, M-V,, C, C,, Q, 55»

Temo de Edvard[redakti]

Temo de Edvard — (estas simetria al la Temo de Bela). Estas proponita de Dasurgo en 2014:

  • post iro de blanka peco (= Edvard) sen sinofero aperas unu matminaco de aliaj blankaj pecoj. Du nigraj longdistancaj pecoj, penante defendi sian reĝon kontraŭ la matminaco, dufoje interkruciĝas sur unu kampo kaj pro tio malhelpas unu la alian fiaskante refuti la minacon
  • en ĉi tiuj du variantoj matigas aliaj unu aŭ du blankaj pecoj, sed ne la irinta unua
  • en la tria varianto la nigraj defendas sin ne surirante la interkruĉiĝan kampon. Sed tiam aperas tria ebleco de matigo kaj matigas ĉifoje nome ĝi la unua peco (= Edvard) de la blankoj
  • en la temo aperas kvar matbildoj: unu en la minaco, du en la du variantoj kaj la tria post la fina iro.

Sur la diagramo estas dasproblemo kun la Temo de Edvard:

1.Cg10 (ĉi tie centestro ne oferas sin, starante kvazaŭ flanke dormante, nur helpas estigi minacon 2.Qe8#)

la unuaj du variantoj: la nigraj laŭvice blokas la matigontan blankan damon, sed malhelpas unu alian

1...Rf7 2.Qe6#
1...Bf7 2.Qf6#

la tria varianto

1...Rf8 (la nigra turo defendas la minacatan kampon, sed) 2.C.xe9# (la centestro nun vekiĝas kaj matigas).

Fonto: Дасург «Проза.Ру, Тема Эдварда, диаграммы 1—40, № 2: Ed-C, B-R, , Q, Q, , C, 2»

Dasurgo[redakti]

Dasurgo (angle Dasurg, ruse Дасург) estas pseŭdonimo de Nikolaj Batirev (ruse Николай Степанович Батырев), kiu naskiĝis la 11-an de januaro 1956 en Udmurtio, respubliko en Rusio. Dasurgo estas aŭtoro, inventinto de daso. La nomo estas konstruita per kunmeto de das (numeralo 10 en la lingvoj udmurta kaj sanskrito, kiu numeralo donis nomon al la ludo daso pro la 10x10-forma tabulo), kaj de urg (vortero, kiun eblas trovi en la sekvaj similsencaj vortoj: demiurgo, dramaturgo, kirurgio, metalurgio, teurgio). Simple, Dasurgo estas dasfaristo, tiu, kiu faris, inventis dason.

Vivaj ekzemploj[redakti]

Unua ekzemplo:

1.Qxh10 (altiro de ŝipo sub duoblan atakon) Ŝxh10
2.Af9+ Kb10
3.Ah10F+ (kreado de blanka fregato kun sura pirato amazono) Ka9
4.Fxa10 Kxa10 (kies pirato — ties fregato, la fregato estas malamiko al nigra reĝo, kvankam sub pirato estas nigra ŝipo)
5.Rh5 (kun venko).


Dua ekzemplo:

1...a1Q
2.Qxa1! (kaze de 2.Nxa1? blankoj malvenkas post 2...Sa2+!) S.xa1
3.Na1F (kreado de blanka fregato kun sura pirato ĉevalo) Ag9
4.Fa10+ Ai10
5.Fg10 h7
6.PNxh9# (descendo de pirato ĉevalo kun preno de nigra peono kaj posta mato. La nigra ŝipo denove iĝis nigra figuro, sed jam ne povas helpi al la siaj).


Tria ekzemplo:

1.Rxf10 Fxf10
2.Qxa9 (ofero de damo por altiri reĝon sub duoblan atakon) Kxa9
3.Ad9+ Ka10
4.Axf10T+ (ĉi tie estas pli interese: amazono ascendante fregaton neniigas suran nigran piraton ĉevalon, rezulte kreiĝas blanka transporto kun sura descento amazono = blankoj reprenis sian ŝipon) Ka9
5.DAc10+ (amazono senprokraste descendas atakante nigran reĝon) Kb10
6.Ac7+ (ŝako de turo) Ka9
7.Ad9#.


Eksteraj ligiloj[redakti]