Diskuto:Ĉefpaĝo
Aldoni temonbonana Tagon ĉu estas iu ĉi tie?
Titolbildoj
[redakti]Mi proponas, ke la libroj havu titolpaĝoj kiel la jena:
Oni priparolu en la diskutpaĝo, kian bildon devus havi la libron kaj kiu ajn havus la kapablon krei tian bildo faru tion. Oni povas eksperimenti ĉe Ĉefpaĝo/temp se oni ne volas ŝanĝi la ĉefpaĝon antaŭ ol estos nova versio finita. La alia vikipediistoj pensas kion pri tio?
Duomillia 04:24, 23. Maj 2005 (UTC)
Bonvolu bari la IP-adreson de 81.214.99.179 pro vandalismo.--Verdulo 15:02, 2. Sep 2005 (UTC)
- pro la sama bv. bari 85.96.1.9 --Verdulo 19:40, 28. Sep 2005 (UTC)
- Ĉu estus bona ideo alŝuti la librojn de la tiama eLibrejo de la forpasinta Franko Luin? La libroj kiujn mi trovis estis rete elŝuteblaj ĉe la ligiloj montritaj jene: http://www.esperanto-ct.org/vilanova/inko.html?
English
[redakti]I don't know how to speak Esperanto, therefore i am writting in English. For my opinion, The Esperanto Wikibooks need a logo in Esperanto [for example: Vikilibroj - senkosta opinii. senkosta lerni (i hope i don't make mistakes in Esperanto)] - it adds more credit to the Esperanto Wikibooks..... Thanks...
- 85.250.0.23 skribis, angle: "Mi ne scias kiel paroli esperante, do mi skribas en la angla. Laŭ mia opinio, la Esperanto Wikibooks bezonas bildeton en Esperanto [ekzemple: Vikilibroj - senkosta opinii. senkosta lerni (mi esperas, ke mi ne eraras esperante)] - tio pliigas la kredindeco de Esperanto Wikibooks".
- Mi tute jesas ŝian/lian proponon. Se iu preparus la bildo, estus bona ago por nia afero. Mi preferus "Libere pensi. Libere lerni" ol la proponita frazo. -- 4lex 15:50, 24. Sep 2006 (UTC)
Vikispecioj
[redakti]Quod a Vikispecioj? Vikispecio non estas in Vikipeido Alanglando. (I hope you can read it. I don't speak esperanto only Latin. Look at the good reseans why boycote wikipeices.
Logo nia
[redakti]Teruro! Ni ne tradukis logon! Kion vi pensas pri tion:--Cielamiko 09:15, 26. Dec 2006 (UTC)
- Kontrolu, ke ĝi estu transparanta. Se estas tiel kaj se la dimensioj estas bone konservitaj, indas fari ĝin la logo de VikiLibroj-projekto. Laŭ mia memoro, peti pri ŝanĝo de logo necesas ie ĉe Meta. Sl.
La esperanta "Vikilibroj" estas uzata entute mise!
[redakti]Geestimataj, kiam mi ekvidis la esperantan projekton "Vikiliboj", mi ekkonis, ke ĝi estas uzata absolute mise. La paĝaro ne estas destinita por publikigado de jam finkreitaj libroj aŭ aliaj verkoj, por tiu celo servas Wikisource (Vikifontoj). La esperanta versio de Vikifontoj ankoraŭ ne ekzistas, ni subtenu ĝian estigon, almenaŭ per aligo de niaj voĉoj al Wikisource:Helpo.
Kontraŭe, Vikilibroj estas destinitaj por publikigi edukajn tekstojn daŭre kreadataj de Vikipediistoj (Wikibooks is a Wikimedia community for creating a free library of educational textbooks that anyone can edit). Estas necese krei apartajn Vikifontojn kaj movi la koncernajn tekstojn tien.--PAD 13:27, 5. Nov 2008 (UTC)
- jes, prave. sed mi dubas, ke vi sukcesos ŝanĝi tion. en vikilibroj redaktas malmultaj homoj, malkonstante, sub ip-numeroj aŭ kaŝnomoj, ili ne interkonas sin kaj ili ĝenerale ne respondas rimarkojn eĉ en la propraj redaktaĵoj. 2008-11-11, ĵeromo.
- Eble vi pravas. Mi volis establi apartan Wikisource, sed ankaŭ tie en la ĝisnuna esperanta sekcio preskaŭ neniu aktivas kaj mem mi la projekton apartigi ne kapablas. --PAD 12:18, 11. Nov 2008 (UTC)
- parolu pri tio kun a. lagrange http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipediisto:ArnoLagrange. se mi bone memoras, li iam serĉis respondeculon por vikilibroj kaj eble li havos konsilon pri via intenco kaj la eblaj rimedoj. 2008-11-12, ĵeromo
Oni necesas transloku plimulton da tekstoj el Kategorio:Literaturo. Ili ne havas rilatojn nek manlibrojn, nek lernolibrobrojn. ("Drakula" ktp).--RG72 13:35, 24. Maj 2009 (UTC)
Oproep
[redakti]Er is hier iemand die de cursus op http://nl.wikibooks.org/wiki/Esperanto eens wil afmaken? Het ligt al jaren stil en ik wil het leren.--Vangelis 11:28, 13. Nov 2008 (UTC)
???
[redakti]Open books for an open world? Libera (vrijgesteld, onbezet, los, vrij, open, onbelemmerd) libroj por libera mondo!--Vangelis 22:37, 19. Jan 2009 (UTC)
librobretaroj / listo de titoloj
[redakti]mi iom bedaŭras la decidon de sinjoro 122.107.72.12 en 2011-03-07 konservi nur la librobretarojn kaj forigi la liston de titoloj.
la librobretaroj eble belaspektas grafike, sed en ili mi pene retrovas la proprajn terminarojn, tiom malprecizaj estas iliaj klasoj kaj titoloj. konsiderante la malgrandan nombron de verkoj en ĉi tiu retejo, simpla listo de titoloj eventuale sub kelkaj kategorioj ŝajnas al mi multe pli oportuna. se tio ial ne plaĉas al tiom aŭtoritata ip-adreso eble mi rekreu la liston en aparta indekso-paĝo?
ĵeromo 09:06, 8 Mar. 2011 (UTC)
- Mi malfaris tiujn redaktojn kaj protektis Ĉefpaĝon. Bonvolu uzi tiun diskutpaĝo por proponi ŝangojn. CasteloBrancodiskuto 22:33, 8 Mar. 2011 (UTC)
- Mi estas tiu kiu ŝanĝis la ordon de la ĉefpaĝo. CasteloBranco, vi malfaris la redaktojn ĝis kiam mi nur duone redizajnis ĝin. Nun ĝi estas eĉ pli malorda... Mi celas reformi Vikilirojn. Ĝi estas en terura stato. Ĉiukaze, re: via plendo, Ĵeromo:
- La 'ordigo laŭ librospeco' estas nenecesa. Rimarku ke neniu Vikilibra projekto havas tian ĉefpaĝon. Ĝi estas malbela kaj kontribuas nenion. Vi povus remarki, ke en mia lasta redakto mi anstataŭigis la indekson 'Literaturo' kun 'Fakterminaroj'. Literaturo ne estu parto de Vikilibroj, kaj mi nun eksportas tiujn paĝojn al Vikifontaro.
- Ĉiu libro sub 'ordigo laŭ librospeco' estu en la ĝusta indekso kiu aperas sur la ĉefpaĝo; tiuj kiuj temas pri 'literaturo' foriĝu entute.
- Vere, Vikilibroj estas en tia malbona stato. Mi jam plendis al Wikimedia pri la problemoj kaj ili konsilis ke mi penu fariĝi administranto kaj ripari la problemojn, do tion mi faras. Mi scias ke estus pli bone, se mi unue uzus la diskutpaĝon, sed Vikilibroj estas tro malaktiva por tio, kaj neniu enfine respondas, kaj nenio ŝanĝiĝas. Nur kiam mi faras ŝanĝon, tiam homoj emas komenti kaj plendi. Kajaeo 00:28, 9 Mar. 2011 (UTC)
- Mi scias ke literaturo ne taŭgas por Vikilibro, sed por Vikifontaro. Tial mi petis kreadon de Vikifontaro. Dum dek monatoj mi atendis ĝian aprobon kaj dum tri monatoj mi atendas ĝian kreadon. Kiam la nova projekto estos en propra subdomajno, mi mem povas importi ilin. Ĝis tiam, mi nek eksportos nek forigos tiujn paĝojn, ĉar nun oni bezonas esti administranto ĉe oldwikisource por importi ilin al provizora projekto. Sed vi povas proponi ĉefpaĝon sen ili. Por tion fari, vi povas uzi subpaĝon, montri ĝin kaj pridiskuti ĉi tie en diskutpaĝo. Poste tiu diskuto, iu ajn administranto igos ĝin ĉefpaĝo. Por diskuti aliajn ĝeneralajn aferojn, vi povas uzi Diskutejon. CasteloBrancodiskuto 01:53, 9 Mar. 2011 (UTC)
- Mi ne bezonas fari subpaĝon, kiam mi jam faris paĝon en la historio: http://eo.wikibooks.org/w/index.php?title=%C4%88efpa%C4%9Do&oldid=11614
- Jen kio estu la ĉefpaĝo laŭ mi. Rimarku ke 'ordigo laŭ librospeco' nur plaĉis al Ĵohano ĉar facile troveblis la terminarojn, sed mi faris ligilon al terminara indekso do ne estas problemo kun mia dizajno de la ĉefpaĝo. Ĝi estas pli bela, kaj sen superfluo. La sola afero kiu ankoraŭ bezonas ŝanĝon estas tiu ke 'Listo de ĉiuj librobretaroj' estu kursiva kaj en la kvadrato sub 'Ordigo laŭ temoj' same kiel "Vidu pli.." sub "Elstaraj vikilibroj".
- Post kiam vi aprobas miajn ŝanĝojn, mi ankaŭ faros la indekson de fakterminaroj por Ĵohano.
- Kajaeo 02:13, 9 Mar. 2011 (UTC)
- Mi scias ke literaturo ne taŭgas por Vikilibro, sed por Vikifontaro. Tial mi petis kreadon de Vikifontaro. Dum dek monatoj mi atendis ĝian aprobon kaj dum tri monatoj mi atendas ĝian kreadon. Kiam la nova projekto estos en propra subdomajno, mi mem povas importi ilin. Ĝis tiam, mi nek eksportos nek forigos tiujn paĝojn, ĉar nun oni bezonas esti administranto ĉe oldwikisource por importi ilin al provizora projekto. Sed vi povas proponi ĉefpaĝon sen ili. Por tion fari, vi povas uzi subpaĝon, montri ĝin kaj pridiskuti ĉi tie en diskutpaĝo. Poste tiu diskuto, iu ajn administranto igos ĝin ĉefpaĝo. Por diskuti aliajn ĝeneralajn aferojn, vi povas uzi Diskutejon. CasteloBrancodiskuto 01:53, 9 Mar. 2011 (UTC)
dankon pro la respondoj. mi plene konsentas pri la malordeco de vikilibroj, pri la bezono de administrado, pri la mislokeco de beletraĵoj ĉi tie. mi aprobas la ĉirilatan agadon de kajaeo.
pri la ordigo "laŭ temoj" kontraste al "laŭ librospecoj":
1e - ke "laŭ temoj" belas kaj "laŭ librospecoj" malbelas, ne veras por mi (aparte la temaj vinjetoj estas laŭ mia gusto sufiĉe kiĉaj).
2e - ĉu alilingvaj vikilibroj havas teman aranĝon aŭ ne, estas al mi indiferente.
3e - ol la supraj konsideroj, pli gravas por mi la oportuneco: ĉu atingante vikilibrojn, oni facile ekvidas verkojn, kiujn oni ŝatus ekvidi?
laŭtema organizo por tio normale pli oportunas. sed en la nuna stato :
1e - tiun prezenton balastas la vinjetoj, kiuj eble estas amuzaj sed apenaŭ informaj
2e - kiam oni alklakas vinjeton, oni vidas... pli grandan vinjeton, ne la temon
3e - kiam oni alklakas iun el la subtemoj apud la vinjeto, oni vidas... la tutan temon, ne la subtemon
4e - por kio ekzistas malplenaj temoj (ekzemple "higieno...")?
5e - iuj temonomoj strangas (ekzemple "fizikoterapio", "kuirejo", "ludoj de video kaj komputilo")
6e - mankas temoj aŭ subtemoj: kien oni ŝovu terminaron de projektadministro? kompendion pri blazono? ...
5e - mankas multaj ekzistantaj titoloj sub la nunaj temoj
7e - kial ekzemple "tradukado" estas sub "instruadoj"? ĉu vere "psikologio" estas subtemo de "higieno"? kial sub "inĝenierfako" ekzistas "konstruado de aŭtoj" sen enhavo kaj ne "konstruado de avioj", "de ŝipoj", "de falĉomaŝinoj" kiuj cetere estus egale senenhavaj? ...
la temaro do bonus, se ĝi estus racie organizita. tia ĝi ne estis, kiam mi eklaboris en vikilibroj, kaj tia ĝi ne estas nun. mi aldonis la ordigon laŭ librospecoj ĝuste por ekhavi superrigardon, kiun la tema ordigo ne povis provizi pro malordeco.
mi proponas, ke ni unue raciigu la teman prezenton, kaj kiam ĝi estos efike aranĝita, tiam ni povos forigi aŭ ŝovi al duaranga paĝo la liston de titoloj, kiu per si mem neniam malutilis.
mi ne scias, kiel funkcias vikiaj voĉdonoj kaj aliaj vikiamuzaĵoj, kaj mi ne vidas neceson voĉdoni pri afero, en kiu opinias ĝis nun tri homoj.
ĵeromo 12:57, 9 Mar. 2011 (UTC)
- Mi konsentas pri ĉio, Ĵeromo, kaj se CasteloBranco bv. malŝloŝus la paĝon, tiam mi feliĉe efektivigos la konsilojn. Kajaeo 13:53, 9 Mar. 2011 (UTC)
- Farita. CasteloBrancodiskuto 19:04, 9 Mar. 2011 (UTC)
- Farita, sed tamen mi ankoraŭ ne povas redakti.... Kajaeo 20:48, 9 Mar. 2011 (UTC)
- Mi ŝangis la nivelon de protekto. CasteloBrancodiskuto 17:58, 10 Mar. 2011 (UTC)
- Farita, sed tamen mi ankoraŭ ne povas redakti.... Kajaeo 20:48, 9 Mar. 2011 (UTC)
- Farita. CasteloBrancodiskuto 19:04, 9 Mar. 2011 (UTC)
Voĉdono
[redakti]Mi importis el Vikipedio la ŝablonojn por ke ni voĉdonu pri l' afero. Kajaeo 02:21, 9 Mar. 2011 (UTC)
Por
[redakti]- Por: Kajaeo 02:21, 9 Mar. 2011 (UTC)
- Komento: Ĝi estas pli bela, sen superfluo, nun eblas vidi la elstarajn librojn kaj Ĵohano povas vidi la fakterminarojn en la ĝusta ligilo. Tiuj paĝoj sub 'ordigo laŭ librospeco' prefere estu en la ĝustaj indeksoj; tiam organizado pli facilus. Kajaeo 02:21, 9 Mar. 2011 (UTC)