Diskuto:Ĉiuj formoj de la pasivo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikilibroj

Tiun ĉi eseon verkitan de mia avo, mi ĉi tie publikigas por helpi al lingvoesploristoj kiuj scivolus pri la ATA-ITA kverelo. Por tia eseeto verkita antaŭ 40 jaroj kopirajto estas preskaŭ sensignifa. Mi supozas ke neniu el miaj geonkloj, gekuzoj kaj fratoj, gefiloj kaj genevoj iel oponos ke tiu verketo de Heinrich Frieß fariĝu publike alirebla.

Momente la teksto aperas post skanado : mi provis forigi skanerarojn, tamen certe restas multaj. Cetere multaj vortoj en la originalo estas substrekitaj : mi ĉu substrekis, ĉu grasigis ilin. ArnoLagrange 12:23, 17. Aŭg 2007 (UTC)