Diskuto:Manlibro pri Vikipedio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikilibroj

Mi sugestas ke ĉi artikolo estu movita al Gvidlibro pri Vikipedio kiu ŝajnas la mi pli kongrua al esperantokutimoj - manlibro sonas kiel anglaĵo handbook manual kaj ne tiom internacia. ArnoLagrange 12:01, 12. Jul 2006 (UTC)

Mi nur hodiaŭ ekvidis mesaĝon de Yves NEVELSTEEN kiun li sendis je la 20-a de aŭgusto. Do finfine ĉu manlibro, ĉu gvidlibro ? Fakte en la franca oni ankaŭ uzas la vorton "manuel" kaj en la libersoftvara komunumo estas kutimo ke man signifas helpilo. Do kial ne manlibro. Ĉu vere tio publikiĝu antaŭ oktobro ? mi do ne havos tempon provlegi ĝin ! Mia sugesto ke la verko estu redaktata ene de la vikipedia projekto estis ke samtempe oni verku presotan libron kaj samtempe provizu rete legeblajn helppaĝojn. (en la nomspaco Helpo de ĉiuj eo-wikimediaj projektoj ) ArnoLagrange 08:08, 28. Sep 2006 (UTC)