Diskuto:Maria - Ĉapitro VII

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikilibroj

Majagual Lokoj kiuj ne estas internacie konataj kaj ankoraŭ ne havas esperantan ortografion, mi lasas kiel en la originalo se la nomo konsistas el literoj kiujn ni uzas en Esperanto. Estas pli valora por la internacia leganto scii la ortografion de la loko, se li volas trovi ĝin sur mapo, ol scii kiel oni prononcas ĝin en la hispana.

Mi tute konsentas...oni povus ankaŭ skribi "Majagual [MaĥagUAl]" aŭ io simile (mi vidis, ke oni agas tiel ĉe la vikipedio). -- 4lex 09:34, 22. Apr 2006 (UTC)

'

falsaj amikoj bosque kaj bosko; laŭ PIV "bosko" =belaranĝita arbareto en parko. bosque=Grán extension de terreno cubierta de arboles. = arbaro

criatura vs kreitaĵo aŭ bebo. "criatura" havas 2 signifojn: 1) Toda cosa creada, 2) Niño recien nacido o de poca edad.

akcento aŭ akĉento akcento Emfazo de silabo, morfemo ktp per pliigo de la sonforto aŭ modifo de la alteco aŭ longeco; PIV akĉento- Tuto de la artikulaciaj kutimoj de parolanto aŭ grupo de parolantoj(pro trajtoj dialektaj aŭ socilingvaj, influo de denaska lingvo ks), kiu aspektas nenorma en la kador de difinita lingvo. Kio okazas en la romano?: "Durante nuestros juegos infantiles sus labios empezaron a modular acentos castellanos, tan armoniosos y seductores en una linda boca de mujer y en la risueña de un niño." Laŭ mia kompreno la infano kiu venis de la Antiloj, kaj kies denaska lingvo ne estas la hispana, nun komencas fari hipanecajn sonojn.

hispana aŭ kastilia En la hispana la du vortoj estas ofte samsignifa kaj multaj hispanlingvanoj uzas ilin interŝanĝe pro stilaj kialoj. PIV subtenas tion parolante pri "la kastilia lingvo - ofte nomata la hispana" . Kvankam mi opinias ke tiu uzo konfuzus internacian legantaron. Tial mi preferas sekvi la rekomendojn de PMEG. En la sekcio pri "Landoj kaj Lingvoj de la Mondo" sub Hispanujo oni mencias Hispana - Kataluna, Galega, Eŭska, Okcitana. (En Esperanto ekzistas ankaŭ la esprimo "normhispana, normgermana ktp)