Diskuto:Maria - Ĉapitro VIII

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikilibroj

demorarse La unua signifo de tiu vorto estas prokrasti kiu laŭ PIV signifas: Transmeti al pli malfrua tempo agon, kies tujan plenumon oni rezignas. La dua signifo "Detenerse en un lugar":= postresti; kaj la tria signifo pli ofta en Latinameriko (3. amer. Tardar, retrasarse:)estas malfruiĝi. Estas tiu lasta kiu estas bezonata en la komenco de tiu ĉapitro.

prima noche Definición de Prima 1. Primera de los cuatro partes iguales en que dividían los romanos el día artificial. Mi trovis ttt-ejon kie anglalingva paleografo tradukis a prima noche =at nightfall Tial la signifo estas post sunsubiro, post krepusko, frunokte ktp demando Ĉu hispanlingvaj esperantistoj uzas la vorton vespermanĝo kiam ili manĝas je la 20.00-a aŭ 22.00a horo? Laŭ PIV vespero estas la malfrua tago antaŭ la sunsubiro.


sobremesa tiu vorto laŭ mia scio ne havas tradukon en la anglan, francan, aŭ germanan. En la vortaro Collins hispana-angla oni difinas "sidi ĉirkaŭ la tablo post la manĝo kaj paroli". Unu elekto estus postmanĝa kuneiĝo; Mi elektis postmanĝa societemo. En PIV societema = Inklina renkonti, komuniki k konversacii kun aliaj homoj;