Diskuto:Radioamatora Fakvortaro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikilibroj

Ek al la laboro[redakti]

Ne estas ekzaktaj reguloj por krei radioamatoran vortaron ĉe vikilibroj kaj la kreinto(iniciatinto de la Radioamatora Fakvortaro) fakte ne kreis striktan regularon. Survoje kaj se iu(j) pliaj aliĝas al la ideo kompili kaj ampleksigi tiun laboron ni povus ĉi tie interŝanĝi kaj alveni al interkonsento. Kompreneble la kanalo esperanto-radio-amatoro@googlegroups.com estas uzebla/uzinda
Foje malfacilas traduki ĵargonon/vortaron.
Pri radioamatoraj vortaroj mi jam verkadas vidu ĉe ([1]) sed tie estas simpla kolekto da multegaj vortaroj. Pli longa laboro estis mia kompilo en tabela formo .xls sed bedaŭrinde estas tre malfacile ke aliaj kunlaboru en tiu kompilo, eble la vikio helpos tiucele.

Bazaj ideoj, atentigoj:

  • Esplori en vortaroj, kiuj jam ekzistas. (vidu)
  • Eblas aldoni vortojn en unu sola lingvo eĉ se ne en esperanto (ekzemple en la angla estas pluraj fakvortaroj nur pri RA)
  • Ankoraŭ mi ne scias kiel aldoni fonton de la vortoj.
  • Eblas aldoni mallongigojn.
  • Eblas aldoni nomojn de radioamatoraj organizoj.
  • Eblas aldoni nomojn de konkursoj.
  • Eblas aldoni nomojn de diplomoj.
  • Aldoni lingvojn (se vi pretas atenti pri ĝi).
  • ?


Neniun regulon ankoraŭ pri:

  • Ĉu povas aperi plurfoje la sama vorto ekzemple en esperanto ĉar ĝi havas plurajn tradukojn en Esperanto?
  • Ĉu aldoni malnovaj uzitaj vortoj (aŭ tiuj kiuj aperas en "malnvaj vortaroj")? Ekzemple amplifo/amplifilo.
  • Kio estas radioamatora vorto? (kiuj vortoj meritas aperi en la vortaro?)
  • ?


Aldonu utilajn ligilojn sube:


Interesa preskaŭ ekzakta vikivortaro (angla) pri radioamatoro estas en:
http://www.amateur-radio-wiki.net/index.php?title=Dictionary_of_Ham_Radio_Terms&oldid=4866

JabieroKubo (diskuto) 09:31, 13 jan. 2019 (UTC)[Respondi]

Mankas lingvojn[redakti]

Aldonendas lingvojn kiel la rusa (RU) kaj la portugala (PT) ĉar en tiuj lingvoj estas pluraj/multaj aktivaj e-radioamatoroj.
Mankis numeroj (0-9) en la indekso.
Mankas preskaŭ la tuta Q-kodo.
JabieroKubo (diskuto) 12:25, 13 jan. 2019 (UTC)[Respondi]

Pri litero Ĥ[redakti]

Mi proponas forigi laliteron Ĥ en la tabelo

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

tre malprovable iu litero pri la fako amatora radio komenciĝos per Ĥ! JabieroKubo (diskuto) 11:37, 23 jun. 2019 (UTC)[Respondi]