Diskuto:Terminareto de presado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikilibroj

Lumprintilo estas apenaŭ korekta formo, ĉar ankaŭ per la sama vorto necesas titoli lumdiodan printilon kaj likvovkristalan printilon. Tamen la specimenoj de printiloj estas tute malsamaj, kvankam ili ĝuste uzas supremenciitan skemon. --85.21.28.36 11:56, 13. Sep 2007 (UTC)--P.Fiŝo 11:59, 13. Sep 2007 (UTC)

dankon pro viaj kontribuoj, ĉiuokaze. per "lumprintilo" mi imitis la terminon "lumdisko", kiu celas ankaŭ ion funkciantan per lasero. mi ne pripensis, ke en iuj printiloj aliaj aferoj elmontras lumon. tamen se mi bone komprenas, vi aludas al lumaj diodoj aŭ likvokristala ekrano, kiuj estas duarangaj partoj de la maŝino, ne al la ĉefprocedo per kiu ĝi funkcias. nacilingve mi ne konas apartajn nomojn por printiloj kun diodo aŭ ekrano, nur por la diverse funkciantaj printilospecoj. tamen se vi opinias la terminon malklara, eble estus bone ĉefigi la terminon "laserprintilo"? ĵ.