Enkonduko pri Loĵbano de la gleki/Mi parolas pri filmoj

El Vikilibroj

Enkonduko pri Loĵbano de la gleki

Dialogo

mi ca'o tavla do lo pa skina
Mi nun parolas al vi pri filmo.
i lo se skina cu mutce cinri ui
La intrigo de la filmo estas tre interesa!
i xu do tugni
Ĉu vi konsentas?
je'u
Jes.

[redakti]

mi ca'o tavla do lo pa skina
mi nun (anta tempo) parolas vi formas substantivon: unu filmo
i lo se skina cu mutce cinri ui
fraza separilo formas substantivon: estas la intrigo, temo, ago de filmo jen ĉefverbo: estas tre estas interesa Hura!
i xu do tugni
fraza separilo jes/ne partiklo vi konsentas
je'u
Jes. (Vere)
Nun ni lernu la strukturon de nia dialogo.
mi ca'o tavla do lo pa skina
mi nun (anta tempo) parolas vi formas substantivon: unu filmo

Verbo[redakti]

ca'o tavla = nun parolas

tavla = parolas al... (iu) pri...

tavla estas verbo. Verboj estas bazaj vortoj en Loĵbano.

Ili esprimas rilatojn kaj agojn. Kiel ĉiuj vortoj, verboj neniam ŝanĝas sian formon.

Oni povas meti specialajn partikolojn antaŭ verboj por specifi "konturon" aŭ tempon.

ca'o signifas kontinuantan tempon.

tavla = paroli

ca'o tavla = nun parolas

ba tavla = parolos

pu tavla = parolis

Ekzemplaj verboj[redakti]

rinsa: saluti... (iun)

ciska: skribi aŭ tajpi... (ion)

tadni: studi... (ion)

prami: ami... (iun)

cadzu: marŝi

Substantivoj[redakti]

Oni formas substantivojn el verboj metante la partiklon lo antaŭ ili:

prami: ami

lo prami: amanto, la amanto

gerku: estas hundo, esti hundo

lo gerku: hundo, la hundo

skina: esta filmo kun intrigo/temo/ago...

lo skina: filmo, la filmo

Ne surpriziĝu! En "Ĝi estas filmo", la parto "estas filmo" agas verbe, do filmoj kaj hundoj povas esti verboj en Loĵbano!

Io simila okazas en Esperanto kun vortfarado... tamen atentu! Kiel verbo, "skina" ne signifas "filmi" sed "esti filmo".

Pronomoj[redakti]

mi ca'o tavla do lo pa skina
mi nun (anta tempo) parolas vi formas substantivon: unu filmo

Jen la personaj pronomoj:

mi: mi(n)

do: vi(n)

mi'o: ni(n) (kun vi)

mi'a: ni(n) (sen vi)

Samkiel aliaj vortoj, personaj pronomoj ne ŝanĝas sian formon.

Oni povas meti ilin antaŭ vorto:

mi prami = Mi amas

Oni povas meti ilin post vorto:

prami do = amas vin, oni amas vin

Kombinante ilin, ni havas:

mi prami do = Mi amas vin.

Post prepozicioj:

mi catlu fa'a do = Mi rigardas antaŭen al vi.

Nombroj[redakti]

lo skina povas signifi jen filmo, jen la filmo, jen filmoj.

La nombro ordinare estas klara pro kunteksto sed vi rajtas specifi ĝin laŭ bezono.

lo pa skina: unu filmo lo za'u skina: filmoj lo ro skina: ĉiuj filmoj ro lo skina: ĉiu filmo lo so'i skina: multaj filmoj

Metu numeron post lo:

pa: unu
re: du
ci: tri
vo: kvar
mu: kvin
xa: ses
ze: sep
bi: ok
so: naŭ
no: nil
za'u: pli multe ol unu, plure
so'i: multe
ro: ĉiuj, ĉiu. Por diri "ĉiu", metu ro antaŭ lo.
mi ca'o tavla do lo pa skina
mi nun (anta tempo) parolas vi formas substantivon: unu filmo

Argumentstrukturo de verboj[redakti]

Verboj kreas argumentan strukturon, kiu priskribas ĉiujn partoprenantojn de ago aŭ okazo.

... tavla ... ...: ... parolas al ... pri ...

Oni simple metas substantivon je ĉiu ... loko.

En nia frazo, ni havas:

mi tavla do lo skina

Mi (iam) parolas al vi pri filmo(j).

Aldonante tempon por la verbo kaj nombron por la lasta substantivo, ni plibonigas la frazon:

mi ca'o tavla do lo pa skina

Mi nun parolas al vi pri filmo (unu filmo).

Ni pliŝikigu la unuan frazon[redakti]

ca lo prulamdei mi tavla do
dum formas substantivon: estas hieraŭ mi parolas vi
ca lo prulamdei mi tavla do
Hieraŭ mi parolis al vi.

Prepozicioj[redakti]

Prepozicioj aldonas pluan signifon al frazo:

ca: dum...
pu: antaŭ... (en tempo)
ba: post... (en tempo)

Ilin sekvas substantivo.

ca lo prulamdei: hieraŭ, dum la hieraŭo

Hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ[redakti]

ca lo prulamdei: hieraŭ, dum la hieraŭo cabdei: estas hodiaŭ ca lo cabdei: hodiaŭ, dum ĉi tiu tago bavlamdei: estas morgaŭ ca lo bavlamdei: morgaŭ, dum la venonta tago

Prepozicioj kaj tempo[redakti]

Sen substantivo post ili, prepozicioj tuj fariĝas tempomontriloj!

ca sen substantivo montras antan tempon.

pu sen substantivo montras intan tempon.

ba sen substantivo montras onton tempon.

mi ca viska do: Mi vidas vin.

mi ba rinsa do: Mi salutos vin.

mi pu prami do: Mi amis vin.

Konjunkcioj[redakti]

mi tavla do lo pa skina e lo xrula
mi parolas vi jen substantivo: unu filmo kaj jen substantivo: floro
mi tavla do lo pa skina e lo xrula
Mi parolas al vi pri filmo kaj floroj.

e: kaj

a:

onai: aŭ... aŭ... (sed ne ambaŭ)

lo skina e lo xrula: filmo(j) kaj floro(j)

lo pa skina e lo xrula: filmo kaj floro(j)

lo pa skina a lo pa xrula: filmo aŭ floro (aŭ ambaŭ)

lo pa skina onai lo pa xrula: aŭ filmo aŭ floro (ne ambaŭ)

i lo se skina cu mutce cinri ui
La intrigo de la filmo estas tre interesa!

i disigas frazojn por ke ni sciu kiam nova diraĵo komencas.

i lo se skina cu mutce cinri ui
fraza separilo formas substantivon: estas intrigo, temo, ago de filmo jen ĉefverbo: estas tre estas interesa Hura!

se skina[redakti]

se interŝanĝas la unuan kaj duan argumentojn de skina.

skina: ... estas filmo kun intrigo/temo/ago ...

se skina: ... estas la intrigo/temo/ago de filmo ...

Kun la prefikso lo, ni obtenas substantivon:

lo se skina: la intrigo, la temo, la ago de filmo

Aldona ekzemplo de se:

mi prami do: Mi amas vin.

do se prami mi: Vin amas mi.

Kombinitaj verboj[redakti]

Du aŭ pliaj verboj, unu post alia, kombiniĝas al unu:

cinri: estas interesa mutce: estas ekstrema, altgrada mutce cinri: estas tre interesa

Tiel la maldekstra verbo modifas la dekstran verbon.

lo skina: filmo lo cinri skina: interesa filmo

cu[redakti]

cu separas la sekvantan verbon. Ĉar se skina estas verbo, ĝi povus esti kombinita kun la sekva verbo mutce, do ni antaŭponas ĉu al la verbo.

lo se skina cu mutce cinri

Ne estus erare se vi ĉiam farus tion:

mi cu prami

sed ĉar pronomoj ne kombiniĝas kun verboj, vi rajtas ne meti cu tie.

Ekkrioj[redakti]

ui - ekkrio

ui estas ekkria vorto.

Ĝi signifas feliĉon, kaj aplikiĝas al la vorto antaŭ ĝi.

cinrui ui: Interesa, hura!

Se oni metas ĝin antaŭ la komenco de la frazo, ĝi modifas la tutan frazon.

ui mi prami: Hura, mi amas!

xu[redakti]

i xu do tugni
fraza separilo jes/ne partiklo vi konsentas

xu montras jes/ne demandon. Ĝi ankaŭ estas ekkrio.

Por respondi al demando, uzu iun ajn taŭgan ekkrion.

je'u: Jes (vere)

je'unai: Ne (malvere)

tugni: ... konsentas kun ... (iu) pri ... (io)

Demandaj, ekkriaj kaj aliaj helposignoj ne estas necesaj en Loĵbano. Oni povas elekti ĉu uzi ilin aŭ ne.

Do, ni povas skribi xu do tugni ? kvankam xu jam montras demandon.

Enkonduko pri Loĵbano de la gleki