Enkonduko pri xymatrix/Grupigi elementojn
Estas kelkfoje utile uzi plurajn elementojn kvazaŭ ili estus nur unu aro, kiun oni povas enkadrigi, aŭ el kiu oni povas pafi sagon.
La konkera teĥniko
[redakti]Per la konkera teĥniko, oni kreskigas la teritorion de unu elemento sur la teritorion de aliaj elementoj : la tuto fariĝas unu solan grupon da elementoj, sed la centro de tiu grupo restas la centro de la konkeranta elemento.
La sintakso estas jena : \save konkeranta elemento.konkerita elemento \restore.
La konkerita teritorio estas rektangula : la elementoj sur la komunaj kaj interaj kolumnoj kaj linioj apartenas al la grupo.
Ekzemplo de vertikala grupo, kun kadro :
- \xymatrix{
A&\\
B \ar"2,2"&C\\
D&
\save
"1,1"."3,1"
*+[F]\frm{}
\restore
}
- \xymatrix{
Tio aperigas :
Komentoj :
- "1,1"."3,1" grupigas ĉiujn elementojn ekde la fako sur la unua linio kaj unua kolumno ĝis la tria linio kaj unua kolumno
- La elemento "1,1" estas la konkeranta elemento : ĝia centro restas la centro de la grupo (vidu la postan ekzemplon)
- La komandoj \save kaj \restore ebligas enkonduki aferojn en la diagramon, kiuj ne perturbas la strukturon de la tabelo : fakte, la grupo estas speco de ekstertabela objekto
- \frm{} utilas ĉi tie nur por okupi la lokon de normala {} : sed tiuj {} estas neeblaj, ĉar la grupo de elementoj ne estas mem elemento de la tabelo
Sama ekzemplo kun sago el la centro :
- \xymatrix{
A&\\
B&C\\
D&
\save
"1,1"."3,1"
*+[F]\frm{}
\ar"2,2"
\restore
}
- \xymatrix{
Tio aperigas :
La centro de la grupo restas la centro de la konkeranta elemento : la sago estas ja pafita el la centro de la grupo !
Se oni deziras, ke la centro de la grupo estu la "vera centro", ne la centro de la konkeranta elemento, oni devas aldoni !C post la grupiga komando :
- \xymatrix{
A&\\
B&C\\
D&
\save
"1,1"."3,1"!C *\frm{\}}
\restore
}
- \xymatrix{
Tio aperigas :
Komentoj :
- !C movas la referencan punkton de la grupo al la normala centro de la objektoj en xy-pic ; C indikas la centron de la objektaj skatoloj : vidu Sagoj : ŝanĝo de celo
- Laŭ la manlibro (Xy-pic Reference Manual, p. 25), la komando \frm{} ebligas desegni diversajn krampojn kaj vinkulojn. Jen la eblecoj, kiuj funkcias per la testita instalaĵo (MikTeX 2.4) :
Antaŭa paĝo: Ŝanĝi la defaŭltan stilon | Enhavtabelo | Posta paĝo: Unua ekzemplo |