Enkonduko pri xymatrix/Sagoj

El Vikilibroj

Sagoj : celindiko[redakti]

La celindiko estas la indiko pri la celo, al kiu pafas la sago. Oni skribu la celindikon ĝuste post la makroo \ar, kiu utilas por pafi la sagon.

1. [u], [d], ktp.[redakti]

La celindiko [u] signifas, ke la sago atingu la supran fakon (up).
Same, [d] signifas, ke la sago atingu la malsupran fakon (down).
[r] signifas, ke la sago atingu la dekstran fakon (right).
[l] signifas, ke la sago atingu la maldekstran fakon (left).

Oni rajtas uzi plurajn literojn. En tiu kazo, la virtuala vojo de la sago iras tra la indikitaj fakoj ĝis la lasta. Sed, fakte, la sago iras rekte al la indikita celo.
Ekzemple, /ar[uur] signifas, ke la sago virtuale iru al la supra fako, kaj poste al la sekvanta supra fako, kaj fine ĝiru dekstren.

Malnete oni povas tion desegni tiel :

Por tion ilustri, jen ekzemplo de kodo :

\xymatrix{
3&6\\
2&5\\
1 \ar[uur]&4
}

Kaj la rezulto sur via paĝo estos :

Rimarko pri [][redakti]

La celindiko [] montras la fakon mem, kie ĝi estas tajpita.

2. [0,1], [1,9], ktp.[redakti]

Alia maniero indiki la celon de sago estas uzi relativajn nombrajn valorojn laŭ la modelo [l, k], kie :

  • l, se pozitiva, indikas, al kiom da malsupraj linioj iru la sago ; se negativa, al kiom da supraj linioj ĝi devas iri ;
  • k, se pozitiva, indikas, al kiom da dekstraj kolumnoj iru la sago ; se negativa, al kiom da maldekstraj kolumnoj ĝi devas iri.

Ekvivalentoj :
[1,1] = [dr]
[-1,-1] = [ul]
[1,2] = [drr]
[-1,9] = [urrrrrrrrr]
[-2,0] = [uu]

Ekzemplo :

\xymatrix{
A \ar[0,3]&&&D\\
&B&C&
}

Kaj la rezulto sur via paĝo estos :

3. "1,1", "3,2", ktp.[redakti]

Oni ankaŭ povas indiki la celon de sago per absolutaj nombraj valoroj laŭ la modelo "L,K", kie :

  • L signifas la L-an linion de l'tabelo : la plej supra linio estas la 1a ;
  • K signifas la K-an kolumnon de l'tabelo : la plej maldekstra kolumno estas la 1a.

Ilustra skemo :

Sama ekzemplo :

\xymatrix{
A \ar"1,4"&&&D\\
&B&C&
}

La rezulto estas la sama kiel ĉi supre :

Antaŭa paĝo: Elementoj Enhavtabelo Posta paĝo: Sagoj : stilo