Esperanto en elektroteĥniko

El Vikilibroj

La longeco de tekstoj kiel mesaĝoj inter radiotelefonoj estas limigitaj. Tiajn kurtajn mesaĝojn redaktitajn oni povus nomi M.T.M. tio estas mallongaj tajpitaj mesaĝoj. Pro la limigoj, por ŝpari kostojn kaj por sekretigi niajn mesaĝojn estas inde kurtigi la tekston per ĉifrigo de literoj au de vortoj. Kondiĉo de ĉifrigo de mi proponita estas la identeco de 120 specaj tajpaĵoj en la sendanta kaj ricevanta aparatoj. Kompreneble la sendanto kaj ricevanto devas havi la saman metodon kaj komunan vortaron por deĉifri la tekston.

Se surbaze de Esperanta alfabeto la nombron de signifoj de tajpaĵoj oni decidas ne pli ol 24, (17 konsonantoj, 5 vokaloj, signo de supersignoj kaj vortospaco) oni povas decidi la vicordon en alfabeto de la tria litero per eluzo de ĉiuj 120 specaj tajpaĵoj. Unu literon signifos unu el inter 5 tajpaĵoj, tiel vicnombroj de 2 tajpaĵoj decidos la vicnombron en alfabeto de la tria litero. 5x24=120 5x5=25 Skribsignojn kaj signon de majuskloj oni devas esprimi per 2 tajpaĵoj kaj per vicnombro 25.

Ĉifri vortojn povas esti pli efika por ŝpari tekston kaj krome tio estas malpli deĉifrebla metodo. Estas konsiderinde ĉifri vortelementojn kaj eluzi la vortfaradon en Esperanta lingvo. Unu tajpaĵo povas havi diversajn signifojn aparte, en vortradikoj, en tabelvortoj, ĉe fino de vortoj. Per varioj de du tajpaĵoj oni povas ĉifri pli ol 14 mil vortradikojn. Nepre devas diferencigi vortradikojn, se ĝi ne estas unua en la vorto, en kazo de kunmetitaj vortoj, se ĝi konsistas ne el du tajpaĵoj. Do elektu la diferencigan signon kaj redaktu komunan vortaron kun via amiko au amikino!