Esperantuja gvidlibro por komencantoj/Gravaj Esperanto-organizoj

El Vikilibroj

Universala Esperanto-Asocio[redakti]

Universala Esperanto-Asocio (mallonge UEA) estas la plej granda kaj la plej ĉefa organizo de Esperantistoj. Ĝi havas oficialajn rilatojn kun Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko. Landaj asocioj estas landaj esperantaj organizoj, kiuj aliĝis al UEA. Krom tio UEA havas pli ol 12 000 membrojn en ĉirkaŭ 69 landoj.

Oni fondis la organizon en la jaro 1908 (mil naŭcent ok).

Landaj Asocioj de UEA.
Nombro de individuaj membroj de UEA en diversaj landoj.

Pli pri Universala Esperanto-Asocio vi povas legi en artikolo Universala Esperanto-Asocio ĉe Vikipedio.

Oficiala retejo: https://www.uea.org/

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo[redakti]

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (mallonge TEJO) estas junulara sekcio de UEA. Ĝi estas organizo por esperanta junularo (ĝis 29 jaroj). Ĉiu membro de TEJO estas aŭtomate ankaŭ membro de UEA.

Pli pri Tutmonda Esperantista Junulara Organizo vi povas legi en artikolo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ĉe Vikipedio.

Oficiala retejo: https://www.tejo.org/

Akademio de Esperanto[redakti]

Logo de Akademio de Esperanto.

Akademio de Esperanto (mallonge AdE) estas organizo, kiu zorgas pri lingva evoluo de Esperanto. Similaj organizoj ekzistas ankaŭ por kelkaj naciaj lingvoj. Ĝi ankaŭ ofertas servon de Lingva konsultejo, al kiu povas parolantoj de Esperanto sendi siajn demandojn pri lingvaj aferoj.

La Akademio de Esperanto estis fondita en 1905 dum la unua Universala Kongreso de Esperanto laŭ propono de Ludwik Lejzer Zamenhof.

Pli pri Akademio de Esperanto vi povas legi en artikolo Akademio de Esperanto ĉe Vikipedio.

Oficiala retejo: http://www.akademio-de-esperanto.org/

E@I[redakti]

Logo de E@I

E@I (oni prononcas ĝin kiel "e-ĉe-i") estas organizo, kiu kreas projektojn rilataj al Interreto kaj lingva edukado. Ne ĉiuj ĝiaj projektoj temas pri Esperanto, sed multaj el ili estas disponeblaj en Esperanto.

Kelkaj ĝiaj projektoj estas (laŭ alfabeto)
- Esperanto-rilataj (en kaj por Esperanto)

- por ĉiuj (kutime ankaŭ en Esperanto)

Pli pri E@I vi povas legi en artikolo E@I ĉe Vikipedio.

Oficiala retejo: https://ikso.net/eo/