Esperantuja gvidlibro por komencantoj/Gravaj Esperanto-renkontiĝoj

El Vikilibroj

Ĉi tie estas informoj pri plej grandaj kaj plej gravaj Esperanto-aranĝoj.

Tutmondaj[redakti]

Universala Kongreso de Esperanto[redakti]

Universala Kongreso de Esperanto (mallonge UK) estas la plej granda kaj la plej grava Esperanto-renkontiĝo.

Oni organizis la unuan Universalan Kongreson de Esperanto en Boulogne-sur-Mer (Francio) en la jaro 1905 (mil naŭcent kvin). Ekde tiam UK okazas ĉiujare (krom tempo de la mondmilitoj) en alia lando ĝis hodiaŭ.

Landoj, en kiuj Universala Kongreso okazis.

Pli pri Universala Kongreso de Esperanto vi povas legi en artikolo Universala Kongreso de Esperanto ĉe Vikipedio.

Internacia Junulara Kongreso[redakti]

Internacia Junulara Kongreso (mallonge IJK) estas ĉefa Esperanto-renkontiĝo por junularo.

Oni organizis la unuan Internacian Junularan Kongreson en Groet (Nederlando) en la jaro 1938 (mil naŭcent tridek ok). Ekde tiam IJK okazas ĉiujare (krom tempo de la dua mondmilito) en alia lando ĝis hodiaŭ.

Landoj, en kiuj Internacia Junulara Kongreso okazis.

Pli pri Internacia Junulara Kongreso vi povas legi en artikolo Internacia Junulara Kongreso ĉe Vikipedio.

Oficiala retpaĝaro de IJK

Eŭropaj[redakti]

Internacia Junulara Festivalo[redakti]

Internacia Junulara Festivalo (mallonge IJF) estas junulara renkontiĝo, kiu okazas ĉiujare en Italio dum paskaj ferioj.

La unua Internacia Junulara Festivalo okazis en Levico Terme (Italio) en la jaro 1977 (mil naŭcent sepdek sep). Ekde tiam ĝi okazas ĉiujare ĝis hodiaŭ.

Pasko estas printempa kristanisma festo, kiu rememorigas pri mortigo de Jesuo Kristo. Oni komencis organizi IJF-on por junularo, kiu ne volas festi paskon.

Pli pri Internacia Junulara Festivalo vi povas legi en artikolo Internacia Junulara Festivalo ĉe Vikipedio.

Oficiala retpaĝaro de IJF

Junulara E-Semajno[redakti]

Junulara E-Semajno (mallonge JES) estas novjara renkontiĝo, kiu okazas en Mezeŭropo (Germanio, Pollando, Hungario).

La unua Junulara E-Semajno okazis en Zakopane (Pollando) en la jaro 2009 (dumil naŭ). Ekde tiam JES okazis en Germanio kaj Pollando (ĉiujare en alia lando).

Pli pri Junulara E-Semajno vi povas legi en artikolo Junulara E-Semajno ĉe Vikipedio.

Oficiala retpaĝaro de JES

Rusaj[redakti]

EsPrimo[redakti]

EsPrimo (Esperantista primavero) estas printempa regiona renkontiĝo de uralaj kaj okcidentsiberiaj esperantistoj organizita kutime per klubaj aǔ interurbaj teamoj. Unu el la gravaj specifaĵoj de EsPrimo estas ĝia temaro. Ĉiu renkontiĝo havas konkretan temon, kiu trapenetras kaj ligas la tutan programon. EsPrim-anoj kunvenas ne nur etosumi kaj turisme pasigi festajn printempajn tagojn, sed ankaŭ por trakti temojn aktualajn kaj interesajn.

Informoj pri la aranĝo aperadas ĉirkaŭ marto-aprilo ĉe www.ural-sib.org

Renkontiĝo de Amikoj[redakti]

Renkontiĝo de Amikoj (mallonge RA) estas somera tendara renkontiĝo organizita per Novosibirska Esperanta Klubo

Informoj www.ra.nsk.ru