Enkonduko pri xymatrix/Flanken ŝovado

El Vikilibroj

Sagoj : flanken ŝovado[redakti]

La sagoj defaŭlte ligas la elementojn ĉe ties centroj.
Sed oni povas tre facile iom ŝovi sagon dekstren aŭ maldekstren (alten aŭ malalten) per la komando @<ŝovmezuro>, kie ŝovmezuro estu esprimata per LaTeXa mezurunuo (ekzemple : 1cm, 2ex, 3mm, -1em, -2mm).
Se la ŝovmezuro estas pozitiva, la ŝovado okazas maldekstren laŭ la vidpunkto de la sago (simile al la indiko per ^ : vidu la rubrikon Kurbigado de sagoj).
Se la ŝovmezuro estas negativa, la ŝovado okazas dekstren laŭ la vidpunkto de la sago (simile al la indiko per _).

Ekzemplo :

\xymatrix{
A \ar @<1ex> [r]&B
}

La rezulto estas :

Dua ekzemplo :

\xymatrix{
A \ar @<1ex> [r]&B @<1ex> [l]
}

La rezulto estas :

Tria ekzemplo, kun aldono de stilokomando :

\xymatrix{
A \ar @{=>} @<1ex> [r]&B
}

La rezulto estas :

Kvara ekzemplo, kun kroma aldono de kurbigokomando :

\xymatrix{
A \ar @{=>} @/^/ @<1ex> [r]&B
}

La rezulto estas :

Sagoj : ŝanĝo de deira punkto[redakti]

La komando por pafi sagon estas plej kutime skribita en la fako de la deira elemento, el kie foriras la sago.
Sed, restante en iu fako, oni povas pafi sagon, kiu deiros de elemento troviĝanta en alia fako : oni povus nomi tion defora pafado de sagoj.
Por tion fari, oni indikas la deiran fakon, oni skribas punktokomon, kaj oni indikas la celan fakon.
La deira kaj cela fakoj estu skribitaj laŭ la maniero kiel oni kutime skribas la celindikojn.

Ekzemplo, kie la sago estas pafita de la fako D, kvankam ĝi deiras de la fako A.
Rimarku, ke per tiu maniero indiki la celan fakon oni devas pensi el la vidpunkto de la pafanta fako ([u] signifas "super mi", t.e. super D, kiu pafas), ne de la deira fako :

\xymatrix{
A &B\\
C &D \ar[ul];[u]
}

La rezulto estas :

Sama ekzemplo, per alia maniero indiki la deiran kaj celan fakojn :

\xymatrix{
A &B\\
C &D \ar"1,1";"1,2"
}

La rezulto estas la sama :