Hebrea/Skribsistemo

El Vikilibroj

Hebrea lingvo posedas tipan skribsistemon (ankaŭ la jidiŝa havas kvarzaŭsaman), kiun vi povas malkovri ĉi sube.

La hebrea estas skribata per la hebrea alfabeto, kiu devenas de la internacia aramea alfabeto. La hebrea alfabeto konsistas ĉefe el konsonantoj, sed eblas aldoni strekojn kaj punktojn por montri vokalojn.

Alfabeto[redakti]

Estas 22 literoj en la hebrea lingvo:

formo fine
de
vorto
nomo konsonanto klarigoj
א àlef glota halto aŭ aludas vokalon a, e aŭ o
ב bet b fine de silabo: v
ג gìmel g  
ד dàlet d  
ה he h  
ו vav v aŭ aludas vokalon u aŭ o
ז zàjin z  
ח het gorĝa ĥ en moderna hebrea ĥ (ne gorĝa)
ט tet t  
י jud j aŭ aludas vokalon i aŭ e
כ ך kaf k fine de silabo: ĥ
ל làmed l  
מ ם mem m  
נ ן nun n  
ס sàmeĥ s  
ע àjin gorĝa halto en moderna hebrea א (normala halto)
פ ף pe p fine de silabo: f
צ ץ càdi c  
ק kuf k  
ר reŝ r  
ש ŝin
sin
ŝ
s
Ŝin kaj sin estas du samformaj
literoj (Sin estas malofta)
ת tav t  

Helposignoj[redakti]

Kutime oni skribas vortojn nur per literoj. Ĉi tio malfaciligas legado se oni ne vidas la tutan frazon aŭ ne bone konas la lingvon.

Ekz. משנה (mŝnh) povas esti:

  • meŝannè aŭ meŝannà = "(li\ŝi) ŝanĝas ...",
  • miŝŝanà = "de jaro ...",
  • miŝnè = "vic-...",
  • miŝnà = nomo de antikva juda libro,
  • meŝunnè aŭ meŝunnà = "ŝanĝita", "stranga",
  • miŝŝena = "el dormado",
  • miŝŝinah = "el ŝia dento"

Vokaloj[redakti]

longeco*
/ sono
tre
mallonga
mallonga longa tre
longa
a ĥatàf patàĥ אֲ patàĥ אַ kamàc [gadòl] אָ  
e ĥatàf segòl אֲ segòl אֶ cerè [ĥasèr] אֵ cerè malè אֵי
segòl malè אֶי
i   ĥirik [ĥasèr] אִ ĥirik malè אִי  
o ĥatàf kamàc אֳ kamàc katàn אָ ĥolàm ĥasèr אֹ ĥolàm malè אוֹ
u   kubùc אֻ ŝurùk אוּ  
  • En nov-hebrea ne estas aŭdebla diferenco inter la diversaj longecoj.

Dageŝ[redakti]

la rolo de la Dageŝ (la emfazo) en la hebrea estos ŝanĝo la sono de iuj literoj (3 en nov-hebrea). ĝi similas punkton meze de la litero (ekzemple: בּ).


  • ב = Bet
  • בּ = Bet kun Dageŝ


  • כ = Kaf
  • כּ = Kaf kun Dageŝ


  • פ = Pe
  • פּ = Pe kun Dageŝ


Ĉi tiu estas la diferenco inter la sono de litero kaj litero kun Dageŝ:

La litero ב prononcita kiel V.

La litero בּ [kun Dageŝ] prononcita kiel B.


La litero כ prononcita kiel Ĥ.

La litero כּ [kun Dageŝ] prononcita kiel K.


La litero פ prononcita kiel F.

La litero פּ [kun Dageŝ] prononcita kiel P.

Sin aŭ Ŝin[redakti]

La diferenco inter Sin kaj Ŝin estas tiel ĉi: שׂ = Sin - kaj - שׁ = Ŝin.

Kiam la punkto estas en maldekstra flanko, estas Sin ( שׂ ), kaj prononcita kiel S. kaj kiam la punkto estas en dekstra flanko, estas Ŝin ( שׁ ), kaj prononcita kiel Ŝ. not, ke estas alia litero prononcis ŝat S, la litero ס (Sameĥ), tial la uz de ש estas plejparte kiel Ŝin (tio estas שׁ).

Suplementaj literoj[redakti]

Ĉar en la hebrea mankas la literoj Ĝ, Ĵ, Ĉ, Ŭ, estas iuj suplementaj literoj por reprezenti ĉi tiujn sonojn.

Ĉi tiu literoj neniam aperis en la originalaj Hebreaj vortoj.


Ĝ = ג'

Ĵ = ז'

Ĉ = צ'

Ŭ = וו (duobla vav) *



*En Esperanto, Ŭ povas aperi post E aŭ A. En la hebrea, וו povas esti kondukitaj antaŭ aŭ post iu litero (kiel la angla litero W).