Itala lingvo/Bazaj reguloj

El Vikilibroj

La itala lingvo enhavas 21 literojn, 5 vokalojn kaj 16 konsonantojn

Aboco[redakti]

La itala aboco enhavas la plej grandan parton de la esperanta aboco.

Literoj de la itala aboco kun rilataj sonoj
(laŭ IFA)
A a B b C c D d E e F f G g
[a] [bi] [ci] [di] [e] [effe] [gi]
H h I i L l M m N n O o P p
[acca] [i] [elle] [emme] [enne] [o] [pi]
Q q R r S s T t U u V v Z z
[qu] [erre] [esse] [ti] [u] [vi, vu] [zeta]

En la itala aboco ne ekzistas la sekvajn literojn:

J j[1] K k W w X x Y y
[i lunga, iota] [cappa] [doppia vu] [ics] [ipsilon, i greca]

Prononco[redakti]

Oni legas la literojn kiel oni skribas.

Literoj de la itala aboco kun rilataj sonoj
(laŭ IFA)
A a B b C c D d E e F f G g
[a] [b] [ʧ, k][2] [d] [e] [f] [ʤ, g, ʎ][3]
H h I i L l M m N n O o P p
neniu [i] [l] [m] [n] [o, ɔ] [p]
Q q R r S s T t U u V v Z z
[kw] [r] [s, ʃ][4] [t] [u] [v] [ts, dz]

Vokaloj[redakti]

La itala lingvo havas kvin vokalojn:

A E I O U

Konsonantoj[redakti]

La itala lingvo havas dekses konsonantojn:

B C D F G H L M N P Q R S T V Z

Notoj[redakti]

  1. En kelkaj malnovaj romanoj la jon estis uzata por anstataŭi la duobla i, kiel addj (addii, "adiaŭoj" prononcita kiel ad:i:)
  2. Oni prononcas la con kiel [ʧ] kiam tiu litero antaŭas la E aŭ la I (kiel ciao, "saluton", prononcita kiel ĉào). Oni prononcas la con kiel [k] kiam tiu litero antaŭas la A, la O kaj la U (kiel cuore, "koro", prononcita kiel kŭòre).
  3. Oni prononcas la gon kiel [ʤ] kiam tiu litero antaŭas la E aŭ la I (kiel giorno, "tago", prononcita kiel ĝòrno). Oni prononcas la gon kiel [g] kiam tiu litero antaŭas la A, la O kaj la U (kiel gatto, "kato", prononcita kiel gàt:o). Oni prononcas la gon "gli" kiel [ʎ] kiam tiu litero antaŭas la LI (kiel "aglio, "ajlo", prononcita kiel aj:o).
  4. Oni prononcas la son kiel [ʃ] kiam tiu litero antaŭas CE aŭ CI (kiel scienza, "scienco", prononcita kiel ŝènca). Oni prononcas la son kiel [s] en la aliaj kazoj.