Katalogo de Esperanta retenhavo

El Vikilibroj

Enkonduko[redakti]

Ĉi tiu projekto celas krei katalogon de Esperantaj retpaĝoj kun utila kaj interesa enhavo. Ĝis nun tiaspeca projekto mankis al la Esperanta Interreto. Katalogoj de Esperantaj paĝoj, plej konataj el kiuj estas Virtuala Esperanto-Biblioteko kaj Esperanta fako ĉe datumbazo DMoz, enhavas plejparte ligilojn, koncernantajn la Esperanto-movadon - retejojn de Esperanto-organizoj kaj personajn paĝojn. Tamen por ĉiutagaj bezonoj de Esperantistoj plej konvenus katalogo de ligiloj al paĝoj kun utila enhavo en Esperanto, por ke ili povu avantaĝe uzi sian lingvokonon.

Ĉi tiu katalogo estas provo krei tian ligil-bazon, utilan por ĉiuj Esperantaj retuzantoj. Ĉiuj povas kontribui la projekton, aldonante ligilojn kaj diskonigante ĝin en la Esperanta Interreto.

Kategorioj[redakti]