Kataluna/Pronomoj
Aspekto
< Kataluna
En la kataluna lingvo estas ses pronomoj. Ili dividiĝas inter la personoj (unua, dua, aŭ tria), kaj la nombro (ununombraj, aŭ plurnombraj). Jen korespondado kun la esperantaj:
| Kataluna | Esperanta | Persono |
|---|---|---|
| jo | mi | 1a persono singulara |
| tu | vi (nepre ununombra) | 2a persono singulara |
| ell, ella | li, ŝi | 3a persono singulara malina, ina |
| nosaltres | ni | 1a persono plurala |
| vosaltres | vi (nepre plurnombra) | 2a persono plurala |
| ells, elles | ili (malinaj aŭ plurgenraj), ili (nepre inaj) | 3a persono plurala malina, ina |