Kinuo

El Vikilibroj

Por multaj receptoj surbaze de kinuo (malnova kaj malĝusta termino: kvinoo) oni devas prepari la grenojn. Oni povas prepari pladojn en spica aŭ en dolĉa maniero kaj la baza preparado estas iometa malsama.

Ĉiukaze estas konsilinda kuiri la krudan produkton ĉirkau 15 - 20 minutoj ĝis ĝi moliĝas.

Foje estas la konsilo lavi la krudan produkton per varmega akvo. Ŝajnas, ke la produktoj, kiuj estas aĉeteblaj en Eŭropo jam estas purigitaj kaj oni forigis la amarigajn saponinojn. Do oni povas uzi la sekan grenon el la pakaĵo.

Spica varianto[redakti]

Haku cepon, poreon kaj karotojn (ĉiam proksimume 1 taso por 1 taso da greno) kaj fritu en oleo. Aldono 1 tason de la grenon kaj aldonu 2 tasojn da akvo kaj iomete da legoma buljono. Post 15 - 20 minutioj malŝalto la flamon kaj lasu malvarmiĝi.

Dolĉa varianto[redakti]

Varmigu 2 tasojn da lakto kaj 1 taso da kinuo. Eblas aldoni cinamon, kardamon kaj sukeron. Post 15 - 20 malŝaltu la flamon kaj aldonu 1 tason da avenflokoj. La kaĉo aŭ pasto estas la bazo por pliaj dolĉaj frandaĵoj.