Klasika Latina/Ĉapitro Unu

El Vikilibroj

Enhavo

La alfabeto[redakti]

Estas du manieroj por elparoli latine: la klasika kaj la eklezia. Tiu ĉi artikolo temas pri la Latina Klasika, sed estas ĉi-tie mencioj ankaŭ pri la eklezia.

Kiel en Esperanto[redakti]

  • La vokaloj, 'a' 'e' 'i' 'o' 'u', elparolata kiel en Esperanto 'y' estas rara emprunto de la greka, kaj estas elparolata kiel IPA [y], kiel la 'u' en la franca.
  • 'b' 'd' 'f' 'g' 'j' 'l' 'm' 'n' 'p' 'r' 's' 't' 'z', kiel en Esperanto.

Malsama elparolo[redakti]

  • 'c' aŭ kiel 'k' en la klasika elparolado, aŭ kiel 'ĉ' antaŭ 'i' aŭ 'e' en la eklezia.
  • 'h' estis elparolata en tre frua epoko kiel en Esperanto sed rapide malaperis.
  • 'qu' kiel 'kŭ'
  • 'v' kiel 'ŭ' en la klasika elparolado, kaj 'v' en la eklezia.
  • 'x' kiel 'ks'

Vortoj[redakti]

  1. est = (li/ŝi/ĝi/oni) estas
  2. lingua = lingvo (ankaŭ lango sed tio ne gravas nun)
  3. canis = hundo
  4. felis = kato
  5. mus = muso
  6. femina = virino
  7. vir = viro
  1. Claudius = Klaŭdio
  2. Nero = Nero
  3. Iulius = Julio
  4. Gaius = Gajo
  5. Maria = Maria

Frazoj[redakti]

  • Esperanto est lingua = Esperanto estas lingvo.
  • Claudius est canis = Klaŭdio estas hundo.
  • Nero est felis = Nero estas kato
  • Iulius est mus = Julio estas muso.
  • Gaius est vir = Gajo estas viro
  • Maria est femina = Maria estas virino.

Gramatiko[redakti]

La gramatiko de ĉapitro unu estas tre facila: oni uzu la latinan verbon "est" por "estas" se la subjekto estas en la tria persono: li, ŝi, ĝi, oni, iu. Oni povas meti la verbon kien ajn, kiel en Esperanto, kaj ankaŭ se oni metas ĝin en la unuan pozicion, la signifo estas kiel en esperanto:

  • "est felis in horto" = "estas kato en la ĝardeno"
  • "Roma in Italia est" = "Romo estas en Italio"

Ĉapitro Du