Kuirlibro:Ŝtipokuko kun ĉokolada kremaĵo

El Vikilibroj

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Ŝtipokuko kun ĉokolada kremaĵo
Kvanto da porcioj 6 personoj
Facileco facila
Tempo 40 minutoj
Materialo bakujo
Energio


Ŝtipkuko aŭ ŝtipokuko estas en francio tradicia jarfina dolĉaĵo el pasto kaj kremaĵo ofte ĉokolada. oni kunvolvas la kremaĵkovritan paston, tiel ke ekstere similas al ŝtipo kun kreskoringoj videblaj sur la ekstremoj.

Ingrediencoj[redakti]

Por la ĉokolada kremaĵo:

  • 150 g da solida ĉokolado
  • 400 ml da duonflua laktokremo

Por la pasto:

  • 4 ovoj
  • 100 g da pulvora sukero
  • 100 g da tritika faruno
  • 40 g da butero

Pretigo[redakti]

Ganaŝo aŭ ĉokolada kremaĵo[redakti]

Pecigu kaj fluigu en kaserolo aŭ mikroonda dorno la ĉokoladon sen aldono de akvo. Per elektra kirlilo kirlu la laktokremon kaj singarde miksu ĝin kun la ĉokolado. Konservu por posta uzo.

Pasto[redakti]

Antaŭhejtu la fornon je 165 celsiaj gradoj.

Disigu en apartajn potojn la ovoflavaĵojn kaj ovoblankaĵojn. la ovoblankaĵojn ŝaumigu per elektra kirlilo.

Per spatulo miksadu en bovlego la ovoflavaĵojn kun la sukero ĝis la tuto glate defluas de la miksilo. Enturnu iom post iom la farunon. Enmetu poste pecojn de la ŝaumigitaj ovoblankaĵoj, ilin ne rompante sed ĉirkaŭvolvante per la pasto, tiel ke ili volumenigu ĝin. Finu per enmikso de la antaŭe moligita butero.

Buterumu la bakpleton aŭ kovru ĝin per vaksopapero kaj surverŝu la paston. normale ĝi kuŝas 3 aŭ 4-milimetre dike. Enfornigu kaj kuiru dum 7 aŭ 10 minutoj, nome ĝis la pasto solidiĝas kaj apenaŭ brunetiĝas (levu angulon per pinto de tranĉilo por kontroli).

Finfaro[redakti]

Dume malsekigu katunan tukon, eltordu la akvon, sternu ĝin sur tablon kaj surŝutu per iom da malsubtila sukerpulvoro.

Surmetu la kuiritan paston, rapide surŝmiru ĝin per plimulto de la ĉokolada kremaĵo, kunrulu kaj volvu en la tukon. Eltukigu sur longan pladon kaj surŝmiru la rulon per la resto de la ĉokolada kremaĵo.

Konsiloj[redakti]

Vi povas tranĉi la ekstermojn kaj per ili ŝajnigi branĉostumpojn sur la ŝtipo. Vi povas ankaŭ ornami per jarfinaj tradiciaj figuroj.