Kuirlibro:Anasorostaĵo laŭ Donjo

El Vikilibroj

Kuirlibro

Anasorostaĵo laŭ Donjo

Ingrediencoj[redakti]

  • 1 anaso
  • 20g da salo
  • nigra pipro
  • 1 cepo
  • 1 karoto
  • 1 peco da celerio
  • 1 laŭrofolio
  • 4 pimentgrajnoj
  • 2 pometoj
  • 1-2 kuleretoj da amelfaruno
  • 1/2 l da akvo
  • iom da ruĝa vino

Kuirado[redakti]

Lavu la anason kaj bone sekigu ĝin ene kaj ekstere. Fortranĉu la kolon kaj la flugilojn.

Salu forte la anason kaj pipru ĝin malforte. Enŝtopu la du pomojn kun ŝelo kaj kunkudru la malfermon.

Verŝu akvon en grandan profundan paton. Enmetu la anason, la legomojn, la cepon, la laŭran folion kaj la pimentgrajnojn kaj stufu la tuton dum du horoj.

Elprenu la anason kaj ŝovu ĝin sur rostkrado en bakfornon, (ne forgesu antaŭe sube de ĝi enmeti la laŭan ujon por kapti la grasan akvon). Rostu la anason ĝis bruneco dum 1horo ĝis 1,5 horoj. Plurfoje surverŝu salan akvon sur la anason, por ke ĝi ne nigriĝu.

Elprenu la rostaĵon kaj metu ĝin sur viandpladon kaj tenu ĝin varma ĝis la saŭco pretas.

Prenu la kaptitan grasan akvon el la bakforna ujo kaj kribru ĝin. Kirlu la amelfarunon en akvon kaj verŝu ĝin en la kribritan saŭcon. Reboligu la saŭcon kaj poste spicu ĝin gustume per salo, pipro kaj la ruĝa vino.

Servu la anason kaj la saŭcon apartigitaj. Plej bone kun salitaj terpomoj.

Konsiloj[redakti]

Ni manĝas la anason en Turingujo kun la famaj turingiaj buloj kaj kun ruĝa brasiko. La fortranĉitan kolon, la flugilojn kaj la internaĵo mi uzas poste por nudelsupo.

Eksteraj ligoj[redakti]