Kuirlibro:Angilo-Lenta Supeto

El Vikilibroj

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Angilo-Lenta Supeto
Kvanto da porcioj 4-6 personoj
Energio


Angilo-Lenta Supeto

Ingrediencoj[redakti]

  • 200g da lentoj
  • 1 karoto
  • 1 poreo
  • 1/4 da celerio
  • 1 malgranda cepo
  • 1-2 ajlobulberoj
  •  1-2 supkuleroj da olivoleo
  • 2 laŭraj folioj
  • 1 malgranda kapsiko
  • 1 litro da buljono
  • salo
  • nigra pipro
  • 100 g da kremo
  • citronsuko
  • 300-400 g da angilo fumaĵita

Kuirado[redakti]

Moligu en akvo la lentojn dum la nokto, post tio forverŝu la akvon.

Prenu supopoton kaj brezu en ĝi la kubigitan legomon, la haketitan cepon kaj ajlobulberojn en olivoleo.

Aldonu la lentojn, la buljonon, la laŭrajn foliojn kaj la kapsikon. Salu kaj pipru kaj kuiru la supon sur malgranda flamo dum 20 ĝis 60 minutoj. La lentoj devas esti molaj.

Elprenu la laŭrajn foliojn kaj la kapsikon.

Miksu la supon per miksilo kaj aldonu la dolĉan kremon kaj la citronsukon (laŭ via gusto).

Nun senhaŭtigu la angilon kaj elprenu la mezan fiŝoston.

Tranĉu  la fileon en fingrodikajn pecojn kaj metu ilin sur  telerojn. Finfine verŝu la varmegan supon sur ĝin.

Konsilo[redakti]

Tiu manĝo gustas ankaŭ kun truto fumaĵita aŭ kun lango fumaĵita. Se vi spicas la supon kun vinagro anstataŭ de la citronsuko, bone gustas al tio delikataj brogitaj kolbasetoj laŭ Vieno.

Bonan apetiton deziras Donjo!