Kuirlibro:Beŝamelo

El Vikilibroj

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Beŝamelo
Energio


Ŝaŭmigiloj

La saŭco estas baza saŭco de la eŭropa kuirarto.

Ingrediencoj[redakti]

70 g da butero
70 g da faruno
500 ml da lakto
pinĉaĵo da salo
pipro
muskato

Preparado[redakti]

  1. Fandu la buteron en poto sur meza varmfonto. Forigi la poton de la varmfonto.
  2. Aldonu la kribritan farunon kaj daŭre frapu per ŝaŭmigilo.
  3. Nun malrapide alverŝu la lakton, daŭre frapante, ĝis la enhavo komencas boli.
  4. Aldonu salon, moderigu la varmon kaj lasu dum dudek minutoj, kun kovrilo, frapante de tempo al tempo.
  5. Estingu la varmon, aldonu salon laŭ gusto kaj pinĉaĵon de muskato kaj pipro.
  6. Se la saŭco estas tro dika, aldonu lakton, se tro maldika, metu la poton sur la varmfonto kaj aldonu iom da butero aspergita per faruno.

Konsiloj[redakti]

Se la beŝamelo utilas por la preparado de lasanjoj, ĝi devas esti pli likva: por atingi tion eblas varii la dozo de faruno, uzu 50g anstataŭ la 70 de la baza recepto.

Por eviti la formadon de buloj, vi povas aldoni iom da olivoleo.