Kuirlibro:Bone spicita legoma gratenaĵo

El Vikilibroj

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

Bone spicita legoma gratenaĵo
Kvanto da porcioj 4 personoj
Energio


Bone spicita legoma gratenaĵo

Ingrediencoj[redakti]

  • 750 g da terpomoj
  • 500g da brokolo
  • 300g da poreo
  • 350g da karotoj
  • 1 cepeto
  • 40g da butero
  • 40g da faruno
  • salo
  • blanka pipro
  • pinĉaĵo da sukero
  • 200g da kremo
  • 50g da raspita fromaĝo (ekz. el Gouda)
  • 1 kulereto da citronsuko
  • petroselo

Kuirado[redakti]

Kuiru la terpomojn kun ŝelo en akvo dum 20 minutoj.

Detranĉu de la brokolo la rozecajn kapetojn, senŝeligu la terpomojn kaj tranĉu ilin en kubetojn, poste tranĉu la karotojn en diskojn, la poreon en ringojn, la cepeton en kubetojn.

Kuiru la brokolajn kapojn en kovrita poto kun 3/4 l da salita bolanta akvo sur malgranda flamo. Post kvin mintuoj aldonu la karotojn kaj la poreon, kuiru ĉion ankoraŭ dum dek minutoj.

Metu la kuiritajn legomojn en kribrilon kaj retenu 1/2 l de la legoma akvo.

Fandu la buteron en alia poto kaj stufu la cepeton ĝis vitreco, polvokovru ĝin per faruno kaj daŭre turnmovu ĉion. Nun verŝu la legomakvon en tiun poton, aldonu la dolĉan kremon kaj duonon de la fromaĝo. Boligu la saŭcon kaj daŭre kirlu ĝin. Spicu ĉion per salo, pipro, sukero kaj citronsuko.

Metu la terpomojn kaj la legomon en bakfornrezistan ujon ŝmiritan per butero. Surverŝu la saŭcon kaj la alian duonon de la fromaĝo.

Baku ĉion en antaŭhejtita bakforno ĉe 200 °C (gradoj de Celsio) dum 15 ĝis 20 minutoj.

Garnu per petroselo.

Konsilo[redakti]

Tiu gratenaĵo tre bone gustas kun malvarmeta hela ĉeĥa plzena biero.

Bonan apetiton deziras Donjo!