Kuirlibro:En salo enmetita juna haringofileo laŭ la maniero de l' mastrino

El Vikilibroj

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

En salo enmetita juna haringofileo laŭ la maniero de l' mastrino
Energio


En salo enmetita juna haringofileo laŭ la maniero de l' mastrino

Ingrediencoj[redakti]

  • 8 salitaj junaj haringaj fileoj
  • 3 cepoj
  • 2 acidetaj pomoj
  • 3 malgrandaj peklitaj kukumoj
  • 1/4 litro da lakto
  • 1/4 litro da acida kremo
  • 4 supkuleroj da natura jahurto
  • 1 kulereto da juniperoberoj
  • suko de unu citrono
  • 2 supkuleroj da oleo
  • 1 pinĉaĵo da sukero
  •  1 fasketo da petroselo, aneto kaj ŝenoprazo
  • salo kaj blanka pipro.

Kuirado[redakti]

Metu la haringojn kun la lakto en pelvon, lasu stari ilin dum 60 minutoj, elprenu la haringojn el la pelvo, fordabu la lakton per suĉpapero kaj tranĉu ilin en pecojn.

Senŝeligu la cepojn kaj tranĉu ilin kaj la pomojn en pecetojn.

Metu en grandan pelvon alterne tavolon post tavolo la haringojn, la cepojn,  la pomojn kaj la kukumajn pecetojn.

Aldonu juniperoberojn, fajne hakitan petroselon, aneton kaj ŝenoprazon.

Kirlu la acidan kremon kun jahurto, oleo kaj kun citronsuko. Spicu per salo, pipro kaj sukero. Miksu ĉion forte kaj verŝu la marinaĵon sur la pelvoenhavon.

Finfine metu la pelvon en fridujon dum kvar ĝis kvin horoj.

Konsilo[redakti]

Al tio gustas ŝelkuiritaj terpomoj.

Bonan apetiton deziras Donjo!

Reiru al la kuirlibro-indekso
Reiru al la kuirlibro-ĉefpaĝo

En salo enmetita juna haringofileo laŭ la maniero de l' mastrino
Energio